目次へ

Postdiplomaj universitatoj

Umlaŭto,2007年11月19日の

メッセージ: 3

言語: Esperanto

Umlaŭto (プロフィールを表示) 2007年11月19日 16:36:08

(Jen skribiĝis ankaŭ en la anglalingva forumo)

Mi nun faras aplikaĵojn por postdiplomaj universitatoj, kaj ĉiuj ili demandas al mi, kiujn lingvojn mi studis.

Ĉu mi menciu Esperanton?

Ĝi estas la sola lingvo (krom la angla) en kiu mi dece sperte povas skribi, legi, aŭ paroli. Do se mi menciu iun ajn lingvon, ŝajne mi menciu Esperanton. Sed la plejparto da homoj ridas al la lingvo. Se mian aplikaĵon legus la malĝusta komitato, ĉu mia studo de Esperanto povus fakte malbonigi mian ŝancon enirpermesiĝi?

Interesas min, ĉu aliaj Esperantistaj studantoj (aŭ studintoj) metis sian studon de Esperanto al siaj aplikaĵoj, kaj ĉu ili fakte enirpermesiĝis.

remy_boligee (プロフィールを表示) 2007年11月19日 19:19:29

Fakte mi jam multfoje menciis Esperanton en miaj resumoj. La homoj kiuj intervjuis min ne ridis pri tio (almenaŭ ne antaŭ mi rideto.gif) kaj kelkaj eĉ interesiĝis pri nia lingvo.

Dionyxus (プロフィールを表示) 2007年11月20日 15:11:01

Ankaŭ mi foje diris ke mi lernis Esperanton, kaj tio certe helpis min. Tial ili scias ke mi interesiĝas pri lerni ion novan, volas renkonti homojn, estas sufiĉe inteligenta, ktp.
Do, certe menciu esperanton! ridulo.gif

先頭にもどる