Sadržaj

Demandoj por aliseksemuloj

od Benjamino, 10. studenoga 2013.

Poruke: 14

Jezik: Esperanto

erinja (Prikaz profila) 15. prosinca 2013. 19:47:15

robbkvasnak: Alia demando kio vere ĝenas min kiam oni parolas kun mia edzo kaj mi: "Kiu estas la virino en via vivo?" Mi ofte redirektas tion kaj demandas la samon unue al la demandinto ĉar dependas de tio kion tio volas diri? Do, kiu lavas la teleraron?
Mi komprenus la demandon alimaniere, kaj donus malsaman "senutilan" respondon (ankaŭ ĉar mi ne ŝatas doni misan impreson ke lavi telerojn, kurtenojn, ktp estas iel 'virina' laboro). "Mia [patrino/fratino/alia familianino] estas la virino en mia vivo, kompreneble; ŝi vere laboregis por doni al mi la bazon de sukcesa vivo! Kaj vi, kiu estas la virino en via vivo?"

Pli simpla respondo estus "Mi ne scias pri kio vi parolas. Kion vi celas?". Ofte kiam oni demandas tro-intiman demandon, oni demandas tre malrekte, kaj kiam oni ŝajnigas malkomprenon, la demandanto kutime tro hontas por demandi rekte. Kaj eĉ se la persono ekhavas la kuraĝon demandi rekte, ĉiam funkcias la respondo "Mi ne komprenas. Kial vi demandus tion al mi?"

leporinjo (Prikaz profila) 15. prosinca 2013. 22:28:33

erinja:
Pli simpla respondo estus "Mi ne scias pri kio vi parolas. Kion vi celas?". Ofte kiam oni demandas tro-intiman demandon, oni demandas tre malrekte, kaj kiam oni ŝajnigas malkomprenon, la demandanto kutime tro hontas por demandi rekte. Kaj eĉ se la persono ekhavas la kuraĝon demandi rekte, ĉiam funkcias la respondo "Mi ne komprenas. Kial vi demandus tion al mi?"
Bonega strategio!

kaŝperanto (Prikaz profila) 17. prosinca 2013. 18:08:38

erinja:
robbkvasnak: Alia demando kio vere ĝenas min kiam oni parolas kun mia edzo kaj mi: "Kiu estas la virino en via vivo?" Mi ofte redirektas tion kaj demandas la samon unue al la demandinto ĉar dependas de tio kion tio volas diri? Do, kiu lavas la teleraron?
Mi komprenus la demandon alimaniere, kaj donus malsaman "senutilan" respondon (ankaŭ ĉar mi ne ŝatas doni misan impreson ke lavi telerojn, kurtenojn, ktp estas iel 'virina' laboro). "Mia [patrino/fratino/alia familianino] estas la virino en mia vivo, kompreneble; ŝi vere laboregis por doni al mi la bazon de sukcesa vivo! Kaj vi, kiu estas la virino en via vivo?"

Pli simpla respondo estus "Mi ne scias pri kio vi parolas. Kion vi celas?". Ofte kiam oni demandas tro-intiman demandon, oni demandas tre malrekte, kaj kiam oni ŝajnigas malkomprenon, la demandanto kutime tro hontas por demandi rekte. Kaj eĉ se la persono ekhavas la kuraĝon demandi rekte, ĉiam funkcias la respondo "Mi ne komprenas. Kial vi demandus tion al mi?"
Bonan sugeston! Kiel kun aliaj insultaj demandoj/agoj, la plej bona respondo estas ignorado aŭ eĉ ne respondado.

--

Ĉu benjamino foriris? Kiam, kaj kial? Li estis tre aktiva forumano...

erinja (Prikaz profila) 17. prosinca 2013. 19:00:29

Ŝajnas ke li foriris kaj nuligis sian konton, sed mi ne scias kial. Mi vidis neniun evidentan indikon en la publikaj forumoj, sed povus esti ke io okazis private.

Natrag na vrh