Til indholdet

Demandoj por aliseksemuloj

af Benjamino, 10. nov. 2013

Meddelelser: 14

Sprog: Esperanto

Benjamino (Vise profilen) 10. nov. 2013 21.53.52

1. Kio, laŭ vi, kaŭzis vian aliseksemon?
2. Kiam kaj kie vi decidis fariĝi aliseksemulo?
3. Ĉu eble aliseksemo estas nur fazo de via vivo, el kiu vi nepre kreskos?
4. Ĉu eble via seksa inklino venas el neŭroza timo de la sama sekso?
5. Ĉu viaj gepatroj scias, ke vi estas aliseksema? Ĉu viaj amikoj scias? Kiel ili reagis?
6. Se vi neniam dormis kun samseksano, ĉu eble vi nur bezonas trovi bonan gejan amanton?
7. Kial vi insistadas montri vian aliseksemon al la tuta mondo? Ĉu vi ne povas simple esti vi mem kaj silenti?
8. Kial aliseksemuloj tiom emfazas seksumadon?
9. Kial aliseksemuloj propagandas sian vivstilon?
10. Malproporcia plimulto da mistraktantoj de infanoj estas aliseksemaj. Laŭ vi, ĉu estus sekure lasi aliseksemajn instruistojn instrui infanojn?
11. Mi estas scivolema... kion viroj kaj virinoj faras en la lito? Kiel ili vere scipovus plaĉi unu al la alia, kiam iliaj korpoj estas tiom malsamaj?
12. Kvankam geedziĝo ricevas tiom da socia subteno, la eksgeedziĝa procento estas skandale granda. Kial aliseksemaj paroj ne povas teni stabilajn rilatojn?
13. Kiel vi povus fariĝi plena persono se vi limiĝus al deviga, ekskluziva aliseksemo?
14. Konsiderante la minacantan troloĝiĝon, kiel povus la homa raso postvivi, se ĉiuj estus aliseksemaj?
15. Ĉu vi povus fidi la objektivecon de aliseksema terapiisto? Ĉu vi ne timas, ke li aŭ ŝi emus influi vin al sia inklino?
16. Ŝajnas, ke malmultaj aliseksemuloj estas feliĉaj. Oni evoluigis manierojn ŝanĝi vin, se vi vere volas ŝanĝi.
17. Ĉu vi konsideris terapion por malhelpi vian altiron al alia sekso?

Tradukita el http://queersunited.blogspot.com/2008/04/heterosex....

efilzeo (Vise profilen) 10. nov. 2013 22.13.37

He he. Mi respondos ĉiukaze ĵur por skribi ion Esperante hodiaŭ.

1. La kulturo kiu ĉirkaŭis min.
2. Neniam, nenie.
3. Eblas.
4. Eblas.
5. Jes ili scias kaj preskaŭ ne reagas.
6. Eblas.
7. Mi fakte silentas.
8. Ili ne faras tion.
9. Ĝi bezonas por la specio.
10. Jes.
11. Iliaj korpoj kompletiĝas reciproke.
12. Ili povas, tamen la edziĝo estas kontraŭnaturo do ofte ne funkcias.
13. Ne estas deviga kaj mi ne faros multajn aliajn spertojn.
14. Bonege.
15. Mi ne fidas je neniu terapiisto.
16. Al mi ŝajnas malsame.
17. Ne.

baibaibibi (Vise profilen) 11. nov. 2013 07.06.26

Kiam iu ne kapablas respekti la aliajn homojn, ne multe gravas ĉu li estas ali- aŭ samseksemulo.

kaŝperanto (Vise profilen) 12. nov. 2013 18.12.07

Plimulto el ĉi-tiuj demandoj estas "ŝarĝitaj" demandoj, sed fakte mi komprenas, ke ili simple estas ŝanĝitaj de samseksemulaj demandoj per ŝanĝado de "samseksemuloj" al "aliseksemuloj".

Mi respondas:
1. Naturo. Mi agas laŭ naturo.
2. Neniam kaj nenie.
3. Ne.
4. Ne.
5. Jes, jes, kaj ne vere reagas.
6. Ne.
7. Mi nepre ne montras, kaj restas silenta, pri mia seksemeco.
8. Kial aliseksemuloj tiom emfazas seksumadon?
9. Kial aliseksemuloj propagandas sian vivstilon?
10. Jes. Eblas devigi statistiko montri ion ajn.
11. Ili agas laŭ naturo, laŭ instinkta scio. Mi konsentas kun efilzeo, ke "iliaj korpoj kompletiĝas reciproke".
12. Kulturo. Plimultaj homoj fakte stultulas.
13. Ĉar mi agas laŭ naturo.
14. ...sufiĉe bone, mi supozas...
15. Mi neniam fidas je terapiisto -- ne estas vera scienca profesio laŭ mi.
16. Ŝajnas, ke malmultaj homoj estas feliĉaj, sed ne estas novaĵo.
17. Ne.

JBen (Vise profilen) 27. nov. 2013 06.59.19

La seksa prefero de oni ne estas elekto. Estas gene.

Kirilo81 (Vise profilen) 27. nov. 2013 07.59.40

Haha, tre bona kaj senmaskiga!

Lakiro (Vise profilen) 27. nov. 2013 17.22.06

La demandoj estas plena absurdaĵo!!!!!
Kion signifas la frazo "kiam vi decidis fariĝi aliseksemuloj?"? Mi nenion decidis! Dio decidis kaj kreis min tia por alia sekso kaj donacis al mi la cerbon, respektivan al mia sekso.
Kiam Dio donacas al viro virinan cerbon, aŭ alie, tio estas granda tragedio. Tio estas nekonformeco.

Clarence666 (Vise profilen) 15. dec. 2013 17.48.37

Lakiro:La demandoj estas plena absurdaĵo
Laux mi la demandoj estas tre interesaj ridulo.gif

Lakiro:Kiam Dio donacas al viro virinan cerbon, aŭ alie, tio estas granda tragedio
Mi malkovras la granda tragedio aliloke: personoj volantaj kontroli sekspreferon de aliaj personoj malgajo.gif

robbkvasnak (Vise profilen) 15. dec. 2013 18.31.32

Ŝajne kelkaj legantoj ne komprenis la ironion de la unua komento - estas traduko de klasika teksto de usonaj lernolibroj pri la akceptado de diverseco kun la pratitolo "Unpacking the Heterosexual Knapsack". La celo estas malfermi la konscion de malgejaj personoj pri si mem. Estas renverso de la demandoj ofte metataj al gejuloj kaj kiam oni legas ilin je la konteksto de aliseksemuloj oni povas vidi kiom absurdaj ili estas. Alia demando kio vere ĝenas min kiam oni parolas kun mia edzo kaj mi: "Kiu estas la virino en via vivo?" Mi ofte redirektas tion kaj demandas la samon unue al la demandinto ĉar dependas de tio kion tio volas diri? Do, kiu lavas la teleraron? Kiu forportas la rubaĵon? Kiu lavas la kurtenojn? - memkompreneble ili senmencie volas scii ion pri seksumado sed mi povas respondi ke eĉ en aliseksemaj rilatoj tio povas varii - mi vidis sufiĉe da pornofilmoj en kioj la aliseksaj personoj alprenas al si tre diversajn rolojn - mi ne volas esti tro grafika (pardon la vortludon) sed vere ekzistas tiom da fantazio ĉe la homoj ke oni ne povas defini iun nur laŭ la vidpunkto de kion oni faras kune kun alia persono intime.

Clarence666 (Vise profilen) 15. dec. 2013 18.42.50

robbkvasnak:Ŝajne kelkaj legantoj ne komprenis la ironion
Mi la komprenis ... aux mi kredas ke mi la komprenis ...

Tilbage til start