Til indholdet

Esperantista Volontula Grupo

af se, 11. nov. 2013

Meddelelser: 3

Sprog: Esperanto

se (Vise profilen) 11. nov. 2013 04.24.00

Saluton karaj

Se vi ŝatas tiun agadon. Vi povas legi tie

Amike

raffadalbo (Vise profilen) 26. nov. 2013 18.47.57

se:Se vi ŝatas tiun agadon. Vi povas legi tie
Mi legis sed bedaŭrinde mi ne certas ke mi bone komprenis.
1.La gevolontuloj ne instruas Esperanton sed partoprenas en la volontaj laboroj de la landoj aŭ la lokoj kiuj bezonas viajn sciojn aŭ teknologioj.
2. La servo estas aranĝita tra la Esperantistoj aŭ Esperantaj asocioj en la mondo.
3. Farante tion, la esperantistaj gevolontuloj se bezonate de la loĝantoj, li/ŝi povas instrui Esperanton.
Ŝajne vi serĉas homojn kiuj jam estas volontuloj (ekzemple: kontraŭ la brulado, por helpo post tertremo ktp) kaj, aldone, parolas Esperanton.
4. La celo estas dividi viajn sciojn al la mondo.
Por tio, ne necesas Esperanto. Do, eble, la vera celo estas la numero 3; aŭ la amikeco inter esperantistoj... aŭ?

klapa (Vise profilen) 6. dec. 2013 18.46.41

Estus bonege,se volontuloj veturus al nia urbo N.Tagil(Rusio) por partopreni aranghojn. Char estas nur tri homoj pli-malpli aktivaj. Ekzemple, nun ni planas aranghi festivalon de kantoj, dedichita al la rusa poeto Bulat Okudjhava. La loka urba literatura socio aranghas tiun festivalon kaj ni volas inviti esperantistojn - kantistojn. La festivalo okazos la 19n de decembro kaj sekvontjare fine de aprilo. Vi povas kanti kantojn de iuj bardoj.
Chiu auguste (la unua semajnon) ni provas aranghi renkontojn dedichitaj al la festotagoj de la urbo. Chu vi volas pattopreni kun ni. Rigardu proksimuman programon en www.amikaro.narod.ru

Tilbage til start