Al la enhavo

Manifestacio en Pollando

de Fuzzy, 2013-novembro-12

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

Fuzzy (Montri la profilon) 2013-novembro-12 05:33:07

Kion la protestantoj volas? En Euronews oni diris ke ili estas naciistoj -- kontraŭ kiu ili luktas en Pollando?

vincas (Montri la profilon) 2013-novembro-12 10:25:53

Eble vi povas doni la ligilon pri la novaĵo.

kaŝperanto (Montri la profilon) 2013-novembro-12 18:28:12

Ankaŭ oni diris ke ili estas for-dekstra (right-wing) ekstremistoj, do ili luktus kontraŭ for-maldekstrulojn (left-wing). Ili ne ŝatus liberalajn idearojn, kaj mi supozas ke Rusujo estas asociita kun liberalajn idearojn (socialismo, komunismo).

richardhall (Montri la profilon) 2013-novembro-12 21:45:14

kaŝperanto:Ankaŭ oni diris ke ili estas for-dekstra (right-wing) ekstremistoj, do ili luktus kontraŭ for-maldekstrulojn (left-wing). Ili ne ŝatus liberalajn idearojn, kaj mi supozas ke Rusujo estas asociita kun liberalajn idearojn (socialismo, komunismo).
Ĉu komunismo vere liberala ideo? Usone, oni jesas sed ne aliloke, mi pensas. Mi ankaŭ dubas ke poloj asocias rusojn kun liberalaj ideoj. Mi sugestas ke la protest-motivo estis simpla naciismo. Rusio kaj pollando havas amara historio!

Anno (Montri la profilon) 2013-novembro-13 00:59:07

Laŭ mi motivo de tiuj homoj estas emo batali kaj detrui, ne gravas kion, ili ĉiam ion trovos. Parto de ili estas piedpilkaj fanatikoj kaj ili batalas kun polico ankaŭ post futbolaj maĉoj. Kutime ili estas ligitaj kun naciaj partioj aŭ organizaĵoj (kiel Młodzież Wszechpolska, Narodowe Odrodzenie Polski, Ruch Narodowy ktp.). Ili nomas sin veraj polaj patriotoj, sed laŭ mi ili ne komprenas, ke tio ne signifas, ke ili devas malami ĉiujn homojn pensantajn aliel. Tiuj grupoj ne ŝatas Rusion kaj Germanion (pro historiaj kaj politikaj kialoj), samseksemuloj, liberaloj kaj maldekstruloj. Ili ne plu volas esti en Eŭropa Unio.

Aliaj poloj, ekzemple mi, preferas festi 11-an de novembro aliel. Tio estas ĝoja, familia festo, okazas paradoj kaj marŝoj. Nur kelkcent homoj ĉiujare volas detrui tion. Ĉio komenĉiĝis post katastrofo de prezidenta aviadilo en Smolensko, ĉar antaŭe tiuj grupoj ne protestis tiel multnombre kaj Pollando ne estis tiel forte dividita. Kaj nun ĉiujare venas pli kaj pli da similaj batalemaj homoj. Mi komprenas, ke al ili ne plaĉas nuna pola estraro kaj kompreneble ili rajtas montri tion kaj protesti, sed estas pli pacaj kaj trankvilaj metodoj. Kial detrui aŭtomobilojn, trotuarojn kaj arbojn? Ĉu tio ŝanĝos estraron?

Mi kiel polino ilin ne komprenas. Al mi ili ŝajnas esti agresaj homoj, kiuj bezonas kialon por bati. Pro tio ili elektas malamikojn kaj batas ilin. Ili batas eĉ sin mem reciproke, ĉar iaj futbolaj kluboj ne ŝatas aliajn, do ili batalas ankaŭ inter poloj mem. Por mi tio estas simple stulteco.

Fuzzy (Montri la profilon) 2013-novembro-13 10:44:54

Anno:Laŭ mi motivo de tiuj homoj estas emo batali kaj detrui, ne gravas kion, ili ĉiam ion trovos. Parto de ili estas piedpilkaj fanatikoj kaj ili batalas kun polico ankaŭ post futbolaj maĉoj. Kutime ili estas ligitaj kun naciaj partioj aŭ organizaĵoj (kiel Młodzież Wszechpolska, Narodowe Odrodzenie Polski, Ruch Narodowy ktp.). Ili nomas sin veraj polaj patriotoj, sed laŭ mi ili ne komprenas, ke tio ne signifas, ke ili devas malami ĉiujn homojn pensantajn aliel. Tiuj grupoj ne ŝatas Rusion kaj Germanion (pro historiaj kaj politikaj kialoj), samseksemuloj, liberaloj kaj maldekstruloj. Ili ne plu volas esti en Eŭropa Unio.

Aliaj poloj, ekzemple mi, preferas festi 11-an de novembro aliel. Tio estas ĝoja, familia festo, okazas paradoj kaj marŝoj. Nur kelkcent homoj ĉiujare volas detrui tion. Ĉio komenĉiĝis post katastrofo de prezidenta aviadilo en Smolensko, ĉar antaŭe tiuj grupoj ne protestis tiel multnombre kaj Pollando ne estis tiel forte dividita. Kaj nun ĉiujare venas pli kaj pli da similaj batalemaj homoj. Mi komprenas, ke al ili ne plaĉas nuna pola estraro kaj kompreneble ili rajtas montri tion kaj protesti, sed estas pli pacaj kaj trankvilaj metodoj. Kial detrui aŭtomobilojn, trotuarojn kaj arbojn? Ĉu tio ŝanĝos estraron?

Mi kiel polino ilin ne komprenas. Al mi ili ŝajnas esti agresaj homoj, kiuj bezonas kialon por bati. Pro tio ili elektas malamikojn kaj batas ilin. Ili batas eĉ sin mem reciproke, ĉar iaj futbolaj kluboj ne ŝatas aliajn, do ili batalas ankaŭ inter poloj mem. Por mi tio estas simple stulteco.
Dankon pro via respondo!
Do, la naciistoj atakis rusian ambasodorejon pro la katastrofo en Smolensko?

Anno (Montri la profilon) 2013-novembro-13 12:24:04

Ne, problemo estas pli komplika. Temas pri historio, iam Rusio, Germanio kaj Aŭstro-Hungario dividis Pollandon kaj ĝi malaperis el mapoj. Dum dua mondmilito, kiam atakis nin Hitler, el dua flanko atakis nin sovietoj kaj denove okupis nian landon. Post milito ni ne estis tute sendependaj, ĉar regis komunistoj ĝis 1989 jaro, kiuj mortigis niajn heroojn de dua mondmilito aŭ malliberigis homojn agantajn kontraŭ sistemo.

Kaj katastrofo en Smolensko estas nur malgranda parto de niaj malfacilaj rilatoj. Ekzemple rusoj ne donis al ni ankoraŭ restaĵoj post tiu aviadilo por ke polaj scientistoj povu ilin ekzameni. Mi ne certas, kia estas leĝo en tiaj situacioj kaj kiuj pravas, ĉu vere rusoj kulpas.

Malgranda parto de poloj eĉ kredas, ke tio ne estis hazarda katastrofo, sed planita agado de rusoj, kiuj celis mortigi ĉiujn la plej gravajn personojn en Pollando. Ili ne havas pruvojn, sed elpensas siajn historiojn, de tempo al tempo eĉ ridindaj. Oficiala versio diras, ke aviadilo flugis tro malalte kaj unu flugilo tuŝis arbon (ĝuste betulon) kaj tio kaŭzis katastrofon. Sed tiuj, kiuj kredas, ke tio estis planita agado de rusoj diras, ke betulo ne povas tion kaŭzi. Ili diras, ke ĉe flughaveno iu speciale faris nebulon, por ke pilotoj nenion vidu. Ili diras ankaŭ, ke aviadilo eksplodis, ĉar ene estis bombo. Nur pruvojn mankas, sed tio ne malhelpas al ili krei sekvajn komplotajn teoriojn.

Kaj al niaj rilatoj influas ankaŭ aliaj aferoj, ekzemple gaso. Germanio kaj Rusio interkonsentis pri nova gazvojo Nord Stream, ĝi preterlasas Pollandon, kvankam ĝi iras tra Balta Maro apud polaj landlimoj.

Kaj lastatempe Rusio malliberigis multajn ekologojn, kiuj protestis kontraŭ naftoverŝo en Arktiko. Inter ili estas unu polo.

Se temas pri normalaj, ordinaraj rusoj, ni kutime ilin ŝatas. Ni estas slavoj kaj ni povas interkompreni sin facile. Nur se temas pri politiko aŭ historio ĉio komplikiĝas. Kaj ŝajnas al mi, ke homoj kiuj protestis 11-an de novembro ne multe scias pri polaj-rusaj rilatoj. Ili simple memoras, ke Rusio estas malbona kaj ili devas ĝin malami. Kiam ili bezonis celon por ataki, ili elektis rusan ambasadon. Mi ne scias, ĉu ili planis tion antaŭe aŭ ĉu simple unu stultulo kriis "Homoj, ni ataku rusan ambasadon!" kaj aliaj lin sekvis. Kiel mi jam diris, mi ne komprenas tiujn homojn, do mi ne scias, kial ili tion faris. Se mi bone aŭdis, ili bruligis apud ambasado lokon, kie sidas kaj laboras polaj policistoj. Do laŭ mi ne estas grava por ili, kion ili atakas, ĉu rusoj aŭ poloj. Ili simple volas detrui. Ili bruligis ankaŭ ĉielarkon, simbolon de toleremo.

Fuzzy (Montri la profilon) 2013-novembro-16 08:05:16

Jes, mi scias ke la poloj ne tre amas la rusojn. Min interesis la konkreta preteksto por la atako. Do, la naciistoj simple marŝis preter la ambasodorejo, kaj elverŝis tie sian malamon. Iom strange, sed mi tion kredas.

jismith1989 (Montri la profilon) 2013-novembro-22 19:50:31

Via analizo kaj pensadoj estas tre interesaj, Anno, kvankam mi ja loĝas malproksime. Dankon pro via respondoj multampleksaj, se mi povas diri tiel. ridulo.gif

Reen al la supro