Al la enhavo

Tajfuno aŭ tifono

de se, 2013-novembro-15

Mesaĝoj: 21

Lingvo: Esperanto

Bernadox (Montri la profilon) 2014-oktobro-16 09:04:21

yugary:
Esperantst:Nu, oni demandu sin, ĉu eventuale nek tifono, nek tajfuno estas taŭga vorto en Esperanto. Finfine temas pri tropika ŝtormego. La ununura diferenco inter la tifono, uragano, ciklono estas, ke temas pri ŝtormego, kiu aperas en alia mondoparto. Ĉu oni do havu diversajn nomojn por la sama afero? Se oni volus detaligi en kiu regiono ekestis la koncerna ŝtormego ankaŭ eblus diri: pacifika ŝtormego (aŭ uragano). atlantika ŝtormego (aŭ uragano).
Prave! Kial ne unuigi la uzadon? Mi opinias ke estus bone uzi nur la vorton "ciklono".
Ĉiu rajtas esprimi ĝin malprecize aŭ prezice laŭ la situacio. Estas vane diskuti pri tio. Mi preferas sekvi la ekzemplon de Zamenhof, kiu ekz. jam en 1904 enkondukis la vorton feno por la varma vento norde de la Alpoj.

Pri imitado de la Z-a stilo vd. la Bulonjan Deklaracion pri la Esenco de la Esperantismo: "Sed pro plena unueco de la lingvo al ĉiuj esperantistoj estas rekomendate imitadi kiel eble plej multe tiun stilon, kiu troviĝas en la verkoj de la kreinto de Esperanto, kiu la plej multe laboris por kaj en Esperanto kaj la plej bone konas ĝian spiriton [BD 4.6]."

Tajfuno estas la tradicia vorto el PV 1930, PIV 1970 k.t.p. Tifono estas el la multrilate nefidinda terminaro de Lewin 1961.

Reen al la supro