У садржају

Komencanto de programlingvoj

од Demian, 20. новембар 2013.

Поруке: 12

Језик: Esperanto

Demian (Погледати профил) 20. новембар 2013. 16.10.03

Saluton!

Nun mi komencas lerni programlingvon C++. Por ke tiu ĉi provo ne estu malsukcesa, kiel du antaŭajn provojn, mi serĉas kunlernanton, kiu ankaŭ volas lerni programlingvon.

Laŭ proverbo panĝaba, "Unu kaj unu faras dekunu." Mi pensas ke du lernantoj studante kune progresos rapide kaj kontruos profundan fondaĵon.

Kunlernante, ni respondos al demandoj de unu la alia, ni interŝanĝos konsilojn bonajn inter ni, ni ekzamenos unu la alian, kaj ni faros pedagogike bonajn lernostrategiojn.

Se vi ankaŭ interesiĝas je lerni C++ aŭ iu ajn programlingvon, kaj se vi volas lerni kun alia E-isto, mesaĝu al mi per Lernu!-mesaĝilo aŭ respondu per tiu ĉi fadeno.

Amike.

jismith1989 (Погледати профил) 23. новембар 2013. 16.59.26

Demian:Saluton!

Nun mi komencas lerni programlingvon C++. Por ke tiu ĉi provo ne estu malsukcesa, kiel du antaŭajn provojn, mi serĉas kunlernanton, kiu ankaŭ volas lerni programlingvon.

Laŭ proverbo panĝaba, "Unu kaj unu faras dekunu." Mi pensas ke du lernantoj studante kune progresos rapide kaj kontruos profundan fondaĵon.

Kunlernante, ni respondos al demandoj de unu la alia, ni interŝanĝos konsilojn bonajn inter ni, ni ekzamenos unu la alian, kaj ni faros pedagogike bonajn lernostrategiojn.

Se vi ankaŭ interesiĝas je lerni C++ aŭ iu ajn programlingvon, kaj se vi volas lerni kun alia E-isto, mesaĝu al mi per Lernu!-mesaĝilo aŭ respondu per tiu ĉi fadeno.

Amike.
Resaluton, Demian.

Mi povoscias aliajn programlingvojn, precipe retlingvojn (tial ne tre abstraktajn -- aŭ kiel oni diras angle, 'high-level' ), kaj mi ankaŭ skias iom C++ (kaj C mem), sed ne bonege, nur komprenante la bazon. Mi ŝatus lerni plu.

Ĉu vi havas projekton (pri kiajn aferojn vi volas lerni)? Aŭ ian limtempon? Kiujn aliajn programlingvojn, se iujn ajn, vi scias? Mi ne havas multe da libertempo, sed mi estus tre feliĉa fari tion ĉi kun vi, se vi ne volas lerni je rapidecego. Aŭ eĉ se vi ja tion volas, mi lernus pli malrapide, sed ni povus ankoraŭ interŝanĝi konsilojn unu la alian ktp. Kion vi pensas?

Ĝis!

Altebrilas (Погледати профил) 25. новембар 2013. 17.38.37

Mi kutime uzas Python. Mi ŝatas tiun programlingvon. Interesas min ĉefe algoritmoj, kiujn Pitono (E-a kromnomo) ebligas elegante skribi.

jismith1989 (Погледати профил) 25. новембар 2013. 18.06.10

Altebrilas:Mi kutime uzas Python. Mi ŝatas tiun programlingvon. Interesas min ĉefe algoritmoj, kiujn Pitono (E-a kromnomo) ebligas elegante skribi.
Mi ŝatas Rubenon por tiu kaŭzo. Funkcia programado plaĉas al mi (plu tiel plurmaniere ol prototipa, aŭ eĉ objektema, programado) en Ĝavoskripto ankaŭ.

Demian (Погледати профил) 27. новембар 2013. 09.45.18

jismith1989:
Ĉu vi havas projekton (pri kiajn aferojn vi volas lerni)?
Mi celas sciiĝi komputilsciencon bone. Kiel funkcias programlingvoj, komputiloj, ktp.

jismith1989:Aŭ ian limtempon?
Mi ankaŭ celas komenci labori kiel programisto post ses monatoj.

jismith1989:Kiujn aliajn programlingvojn, se iujn ajn, vi scias?
Mi scias neniun programlingvon. Mi iam provis lerni Python'n. Mi malsukcesis.

jismith1989:Mi ne havas multe da libertempo, sed mi estus tre feliĉa fari tion ĉi kun vi, se vi ne volas lerni je rapidecego.
Ĉu lerni programlingvon dum ses monatoj estas rapidega?

jismith1989:Aŭ eĉ se vi ja tion volas, mi lernus pli malrapide, sed ni povus ankoraŭ interŝanĝi konsilojn unu la alian ktp. Kion vi pensas?
Ho jes! Tio estas bona ideo. Interŝanĝi ideojn kaj lernoteĥnikojn.

marcuscf (Погледати профил) 27. новембар 2013. 14.20.48

Demian:Mi scias neniun programlingvon. Mi iam provis lerni Python'n. Mi malsukcesis.
Mi deziras bonan ŝancon al vi, C++ estas pli malfacila ol Python ridulo.gif Kelkaj partoj estas similaj, sed ĝenerale C++ havas multajn malfacilajn detaletojn. Kvankam mi nomis ilin "detaletoj", oni ne vere povas ignori ilin por verki bonajn programojn.

Elektu modernan instruilon (libron/retejon/ktp.). La malnovaj instruos malbonajn aŭ ne plu necesajn aferojn. Angle, ekzistas multaj bonaj lernomaterialoj.

Demian:
jismith1989:Mi ne havas multe da libertempo, sed mi estus tre feliĉa fari tion ĉi kun vi, se vi ne volas lerni je rapidecego.
Ĉu lerni programlingvon dum ses monatoj estas rapidega?
[/quote]Se iu scias neniun programlingvon, lerni C++ en ses monatoj estas rapidege.

Altebrilas (Погледати профил) 27. новембар 2013. 17.08.25

la lernolibro de Swinen estas boa por lerni python, kaj senpaga elektronika versio ĝi estas trovebla rete.

mi skribis kelkajn algoritmojn pri esperanto. Sed mi tute malkompetentas pri praktikajn aferojn aldoni novajn hardvarajn ilojn, eklerni novan mastrumada sistemo (mi vane klopodas kompreni kiel funkcias Vindozo la oka, kiu estas en mia ĵusaĉetita komputilo; antaŭe simplaj aferoj iĝas nun terure komplikaj aŭ ŝajnas tutsimple neeblaj...)

Se programado interesas vin, vi povas komenci per skribado de simpla programo, kaj aldoni plibonigojn.

jismith1989 (Погледати профил) 27. новембар 2013. 18.09.50

Altebrilas:Vindozo la oka
Vi devus uzi ian Linukson [Linux], se vi povas: kiel Esperanto donas al oni pli da libereco lingva, tiel Linukso donas pli da libereco komputada. ridulo.gif La sola problemo estas kiam oni volas uzi proprieta programaro, sed estas nun multe da bona programaro facile havebla por Linukso.

Krome, Vindozo la 8a estas malkaŝe merdega, aparte la nova fasado. Se ne estus tia monopolo (aŭ oligopolo), mi dubas ĉu ajnulo ĝin uzus.

Duko (Погледати профил) 28. новембар 2013. 10.45.53

Demian:
Ĉu lerni programlingvon dum ses monatoj estas rapidega?
Lerni programfaradon dum ses monatoj estus rapidege, sendepende de la programlingvo. Kiel la ŝerco diras: veraj programistoj povas skribi C-programon en ĉiu programlingvo.
Aparte kun C++, vi devas lerni kiel komputilo interne laboras. Kun aliaj lingvoj ne nepre.
Se vi iam bezonas helpon pri C++, vi povas ankaŭ kontakti min. Mi ne ĉefe laboras kun C++, sed mi eklernis ĝin jam antaŭ dudek jaroj, kaj mi havas iom da sperto.

kaŝperanto (Погледати профил) 02. децембар 2013. 15.45.03

Lerni programado dum ses monatoj ja estus terure rapidega. Mi laboras pri enkorpigitaj aparatoj (embedded devices) per C, kaj mi konfirmas ke C/C++ estas tre "detaletema". Tamen, mi ŝatas ĉi-tiujn detaletojn, kaj ili endas ĉe pli malfortaj enkorpigitaj aparatoj.

Ĉu vi bezonas lerni C++ specife? La enkonduka MIT libro (kaj kurso) SICP (Strukturo kaj Interpretado de Komputilaj Programoj) estas libere kaj senpage disponebla, sed ĝi uzas Scheme (dialekto de Lisp). Mi studas ĝin mi mem por lerni Scheme, por ke mi povas uzi MEEP (elektromagneta simulilo de MIT). Scheme/Lisp estas tre mojosa, mi pensas.

Mi ankaŭ kontakteblas se vi bezonas helpon en tiu ĉi klopodo. Mi eble bezonas iom da refreŝigo mi mem (mi studis C++ antaŭ proksimume 3 jaroj).

Вратите се горе