Tästä sisältöön

Tranc-muziko en Esperanto

erinja :lta, 20. marraskuuta 2013

Viestejä: 7

Kieli: Esperanto

erinja (Näytä profiilli) 20. marraskuuta 2013 19.35.53

Mi havas najbaron kiu estas produktisto kaj eldonisto de tranc-muziko (angle -- trance. ekzemploj de la muziko troviĝas ĉe https://soundcloud.com/oriuplift)

Mi scias nenion pri tia muziko; tamen mia najbaro lastatempe diris al mi, ke kiam li venontfoje faros voĉan muzikon, eble tio povus esti kun Esperanto-teksto. Li ne estas esperantisto, kaj ŝajne pensis pri tio pure el komerca vidpunkto (pli da aĉetantoj por lia muziko! tio estas interesa en si mem, ke oni interesiĝas pri Esperantistoj, kiel komunumo al kiu oni povus vendi aferojn). Mi diris al li ke mi ne certas, ĉu multege da esperantistoj aĉetus, ĉar ni estas malgranda komunumo, sed mi pensis ke mi prefere turnu min al la komunumo mem. Ĉu vi pagus por tia muziko en Esperanto? Ŝajne li vendas la muzikon per iTunes.

jismith1989 (Näytä profiilli) 20. marraskuuta 2013 19.45.54

Supermetu vian manojn en ĉielon, patrinfikistoj!

---

Nu, mi ne aŭskultas tian ĉin muzikon honeste. Sendube ja aliuloj.

makis (Näytä profiilli) 23. marraskuuta 2013 1.51.18

Mi amas tracmuzikojn! Sed bonaj trancmuzikoj ne havas kantaĵon, mi pensas. lango.gif

Tamen, mi pensas ke ni bezonu pli bonajn esperantajn muzikojn. Do, se via amiko havas kaj kapablon kaj ilojn, mi pensas ke li devu fari ĝin!

horsto (Näytä profiilli) 24. marraskuuta 2013 0.55.33

erinja:

Mi scias nenion pri tia muziko; tamen mia najbaro lastatempe diris al mi, ke kiam li venontfoje faros voĉan muzikon, eble tio povus esti kun Esperanto-teksto. Li ne estas esperantisto, kaj ŝajne pensis pri tio pure el komerca vidpunkto (pli da aĉetantoj por lia muziko! tio estas interesa en si mem, ke oni interesiĝas pri Esperantistoj, kiel komunumo al kiu oni povus vendi aferojn). Mi diris al li ke mi ne certas, ĉu multege da esperantistoj aĉetus, ĉar ni estas malgranda komunumo, sed mi pensis ke mi prefere turnu min al la komunumo mem. Ĉu vi pagus por tia muziko en Esperanto? Ŝajne li vendas la muzikon per iTunes.
Por mi nek la lingvo nek la teksto gravas, mi aŭdas muzikon pro la muziko.

Mia lingva nivelo ne esta alta kiel la via, tamen permesu kelkajn rimarkojn:

pensi pure ne signifas pensi nur

multege da esperantistoj
kial ne pli simple, pli Esperante kaj malpli angle:
multaj esperantistoj

Espi (Näytä profiilli) 24. marraskuuta 2013 2.23.14

Kara Erinja, mi nur havas rimarketon.
„Tranco“ ja signifas „Stato de mediumo, kiu, laŭ la spiritisma kredo, cedas sian korpon al senkorpigita animo“.
Do mi vidis en Vikipedion kaj trovis per angla Trance music la Esperantan tradukon „trenco“.
Kion vi pensus pri tiu termino?
Amike ... ridulo.gif

makis (Näytä profiilli) 24. marraskuuta 2013 3.24.25

Espi:Kara Erinja, mi nur havas rimarketon.
„Tranco“ ja signifas „Stato de mediumo, kiu, laŭ la spiritisma kredo, cedas sian korpon al senkorpigita animo“.
Do mi vidis en Vikipedion kaj trovis per angla Trance music la Esperantan tradukon „trenco“.
Kion vi pensus pri tiu termino?
Amike ... ridulo.gif
Mi ne scias pri "trenco" sed "tranca" estas bonega por mi. Ĉu vi ajn spektas ulojn ĉe tranc- (aŭ angle "rave" ) festo? lango.gif

Nexar (Näytä profiilli) 24. marraskuuta 2013 14.24.40

makis:Mi amas tracmuzikojn! Sed bonaj trancmuzikoj ne havas kantaĵon, mi pensas. lango.gif

Tamen, mi pensas ke ni bezonu pli bonajn esperantajn muzikojn. Do, se via amiko havas kaj kapablon kaj ilojn, mi pensas ke li devu fari ĝin!
Tio estas vero. Multaj muzikoj ne havas kantaĵon, sed kelkaj havas kantaĵon.
La komika aspekto de trac-muziko estas ke dum fest-rave la lingvo je la muziko ne estas tre grava.
Mi aĉetos ĝin, sed ne estas multaj Esperantistoj kaj ni ne sciias se ĉiuj ŝatas trac-muzikon.
Multaj homoj pensas ke tranc-muziko estas ripete, lauta, kaj teda.

Takaisin ylös