Al la enhavo

Studio

de fstphane, 2013-novembro-21

Mesaĝoj: 13

Lingvo: Esperanto

fstphane (Montri la profilon) 2013-novembro-21 00:36:35

Saluton al ciuj.

Povas esti ke iuj el vi jam ĝin konu.Mi dezirus prezenti al vi spektindan ligilon kiu nomiĝas Studio, kie la temoj pritraktataj kaj komunikiloj uzataj estas tiom diversaj kiom multaj (radio, televido, gazetaro, filmo,ktp...)
Bona spektadon !

forumano (Montri la profilon) 2013-novembro-21 13:17:44

En ĝi nenio estas originala. Nur kopiaĵoj el aliaj fontoj.

yyaann (Montri la profilon) 2013-novembro-21 17:10:06

Certe, sed ja utilas ĉi tia ĉio-komunikil-ejo por pli rapide aliri la ekzistantajn komunikilojn aŭ eĉ por malkovri tiujn, kiujn oni ne jam konas.
Gratulon por ĉi tiu laboraĵo!

forumano (Montri la profilon) 2013-novembro-21 18:45:14

Mi ege dubas, ke iu persono uzas ĉiujn ligilojn samtempe, kaj pro tio bezonas tiun ĉi ligilujon. Krome, samaj kolektoj de ligiloj jam amasas en reto, kaj la retejo ne estas io nova kaj originala. Kaj trie - ĝi estas, laŭ mia opinio, ankoraŭ unu provo "krei esperanto-retejon". Do, "kreado" reduktiĝas al kolektado en nova loko de jam vaste konataj ligilojverkojproduktojtradukoj ktp. Ĉi tio estas tre populara agado en e-movado, kiu estas fakte imitado de laboro kaj neniel disvolvigas uzadon de esperanto

fstphane (Montri la profilon) 2013-novembro-24 19:00:24

Mi neniam prezentis la paĝaron "Studio" kiel nova kaj origanala ligilo. Ĝi ŝajnis al mi belaspekta, pratikta, kaj utila. Ĝuste pro tio, ke ĝi kunigas plurajn informadojn samloke pere de diversaj iloj (radioj, televidoj, kaj cetera...) Do se ĝi ne plaĉas al vi, estas tute simple, ĝin ne spektu !

Rugxdoma (Montri la profilon) 2013-novembro-24 21:26:34

Por mi la paĝaro estas tre utila. Dankon.

domingocordon (Montri la profilon) 2013-novembro-25 00:02:49

Dankon fstphane. Mi ŝajnas ankaŭ la paĝaro estas tre utila kaj interesa.

forumano (Montri la profilon) 2013-novembro-25 06:00:06

Jen estas "esperantista utileco" - ŝtelita malnova enhavo, repakigita en nova kesto.
Neniu kreado, nur Ctrl+C - Ctrl+V ridulo.gif))))

maratonisto (Montri la profilon) 2013-novembro-25 18:01:53

fstphane:Saluton al ciuj.

Povas esti ke iuj el vi jam ĝin konu.Mi dezirus prezenti al vi spektindan ligilon kiu nomiĝas Studio, kie la temoj pritraktataj kaj komunikiloj uzataj estas tiom diversaj kiom multaj (radio, televido, gazetaro, filmo,ktp...)
Bona spektadon !
Dankon por la ligilo. Por mi estas interesa teksto sur la globo "Bruckmühl Bayern". Kion signifas? Mi loĝas tre proksime al Bruckmühl.

La ligilo estas interesa, enhavas interesajn aferojn.

maratonisto (Montri la profilon) 2013-novembro-25 18:05:04

forumano:En ĝi nenio estas originala. Nur kopiaĵoj el aliaj fontoj.
forumano ŝajnas esti tre informita trolo, kiu reaperadas sur Lernu! ĉiam sub aliajn kaŝnomojn por kalumnii esperantistojn.

Reen al la supro