Til innholdet

La Blua Lingvo (Bolak)

fra Bruso,2013 11 21

Meldinger: 1

Språk: Esperanto

Bruso (Å vise profilen) 2013 11 21 03:11:14

Mi neniam aŭdis pri la "Bolak" lingvo antaŭ ol mi vidis tiun ĉi:

Potakad

Jes, ĝi estas Volapuka retpaĝaro. Sed la lasta poŝtkarto estas en Bolak. Bolak estis planlingvo kreita de Léon Bollack. La nomo "Bolak" estas de "Bollack", sed ĝi ankaŭ signifas kaj "la blua lingvo" kaj "inĝenia kreado" en Bolak. Volapuke ĝi estas nomita "Blövapük" (la blua lingvo).

Bolak uzas literon "ɥ" pro "ĉ". Ŝajne de la cirila "ч".

Ŝajne Sinjoro Rivera skribis al korespondamikon, kies nomon li ricevis el listo de Bolakparolantoj. Do ekzistis Bolakparolantoj!

La moto de Bolak: Dovem pro tle! (la dua lingvo por ĉiuj!)

Bolak en Vikipedio

Tibake til toppen