לתוכן העניינים

-unto/-unta kaj -uto/-uta

של guyjohnston, 21 בנובמבר 2007

הודעות: 11

שפה: Esperanto

Verdano (הצגת פרופיל) 11 בדצמבר 2007, 20:22:58

mnlg:
guyjohnston:Bone. Mi vidas neniun kialon por ili esti neoficialaj, ĉar ŝajnas al mi tre logike uzi ilin per plivastigi tiun sistemon.
Ili ja estas, kaj laŭ mi ili estas plejparte senutilaj. Plej ofte participlo je -unt- povas simpliĝi al -ont-.

Rao:Ĉu ili estus parencaj al -us? Aŭ ĉu al -u?
Al -us.
Alia respondo al via unua alineo: Simpliĝo al participo futura "-ont-" plus kondicional'
se la participo "-ont-" ne estas intencita indiki pri io en estonto farindega. Do nur kiam per participo "-ont-" volas esti esprimata la pura futuro.
Sed kion fari, se havatas mallongigo de propozicio per participo aktiva kiel gerundio? Tiam ja devus aperi du participoj (estunte faronta tion, ...), czu tiam ne pli bone estas, apliki rekte la formon "-unte"? Mi kredas la uzon de tempa kaj moda vokal-shanĝo sub -s de la verbo, kaj sub -nt- de l' participo esti ne sole logika ellargado, sed esti ecz tute natura, pro tio ke en la lingvoj Fenica kaj Araba ankau aperas - je modifo de vokablo - iu vokalvariado, ecz tia sub du silaboj, la vorto tamen restantuma en la sama vortfamilio, relative strikte ligata al la baza vorto koncernita; vidu "ktb" por libro, legi kaj tiel plu. Depende de la vokaloj enmetataj inter la konsonantoj la vorto shanĝas sian rolon au signifon (sed ne tro distancen).

-----
Cetere, kion signifas la 'ciferoj de resto' sub la tablo de la enigataĵo? Mi legas ĵus ciferon 1560

לראש הדף