去目錄頁

La alilingva kompromiso de Esperanto

fajrkapo, 2013年11月24日

讯息: 11

语言: Esperanto

Arseni (显示个人资料) 2013年12月12日上午1:07:50

robbkvasnak:La araba jam donis multajn vortoj al la mondo kaj oni trovas ilin en Esperanto: sukero, alkoholo , algebra, kotono, ktp. Se oni esploras oni trovas tutan aron da vortoj el la araba. Ĉar la hinda estas rilata lingvo kun la plej multaj eŭropaj lingvoj, plejverŝajne oni trovos radikojn jam en Esperanto. Pli problemozaj estas la aziaj lingvoj. Ni fakte bezonas pli da tekstoj verkitaj de azianoj – kaj afrikanoj – kaj automate ili aldonus la ideojn. Bona ekzemplo el la japana estas la vorto “umamo” (旨み、旨味, うまみ). Krom tio, ekstereŭropaj kaj ne-eŭropradikaj lingvoj ŝanĝos la definon de jam ekzistantaj esprimoj. Esperanto neniam estis la denaska aŭ hejma lando de konkerantoj – Esperanto ne trudas kulturvalorojn al aliaj nacioj ne ĉar ne ekzistas la ebleco sed ĉar ĉiam nia lingvo estas aperta al novaj uzantoj. Ne forgesu, finfina akcepto de iu ajn esprimo en nia lingvo en vere ne dependas de akademio – dependas de la akcepto flanke de la uzantoj. Do, se vi volas influi Esperanton pere de iu ajn alia kulturo aŭ lingvo, ĝi pretas akcepti – verku, verku, verku! Ju pli oni skribas kaj uzas E despli internacia ĝi fariĝos.
Mi subtenas vin, robbkvasnak, ni devas verki pli ka pli, ni kreas la lingvon per ties uzado!
Kio estas “umamo” (旨み、旨味, うまみ)?

回到上端