Späť na obsah

La alilingva kompromiso de Esperanto

od fajrkapo, 24. novembra 2013

Príspevky: 11

Jazyk: Esperanto

fajrkapo (Zobraziť profil) 24. novembra 2013 11:20:43

Saluton al ĉiuj

Esperanto estis kreita en la 19a jarcento de Zamenhof, ĉiuj ni scias tion. En tiu tempo ne estis tiom facile aliri aziajn aŭ afrikanajn lingvojn (kaj krome ili ne estis konsiderataj gravaj aŭ necesaj).

La hodiaŭa Esperanto estus estinta malsama se Zamenhof estus kreanta/kreinta ĝin nuntempe.
Ĝi enhavus pli da ĉinaj aŭ arabaj vortoj (por diri unu ekzemplon de azia kaj afrika lingvoj respektive), aŭ pli bone dirite, ĝi enhavus ĉinaj kaj arabaj vortoj (kaj eble hindiaj).

Ĉi tiu forgeso estadis unu el la plej kritikitaj pri Esperanto kiel internacia lingvo

La malnovaj fontlingvoj estus precipe 5:
Franca, ítala, germana, angla kaj rusa (slava).
Kaj tiuj 5 hodiaŭ estus:
Angla, hispana (latinidlingvoj), rusa, ĉina, kaj araba (se ili estus 5).

Oni ne povas ŝanĝi la estintecon, sed ja plibonigi la estontecon, kaj la Akademio de esperanto, aŭ ĉiukaze la esperantistaro, devus havi kompromison kun tiuj gravaj lingvoj, kaj komenci krei la neologismojn aŭ novajn konceptojn, el tiuj forgesitaj kaj gravaj lingvoj de Azio kaj Afriko, precipe el la cxina, kiel unua fontlingvo, cxar ĝi estas nuntempe la plej parolata mondlingvo, kaj tio estas afero kiun ni ne povas, nek devas forgesi au malrimarki, kaj ankaŭ ne ĝin devus fari Esperanto, kiel la ĉefa nuntempa internacia kaj konata artefarita lingvo kaj komunikilo.

Do, oni devus anstataŭi la malnovajn fontlingvojn per tiuj forgesitaj lingvoj (denove: precipe la ĉina), kiel speco de tributo aŭ kompromiso kun ili, kaj inkludi ilin kiel novaj nunaj fontligvoj.

Amike

Fenris_kcf (Zobraziť profil) 24. novembra 2013 14:33:36

Esperanto ne tiel ŝanĝeblas. Fakte la Esperantistaro eĉ ne pretas akcepti etajn ŝanĝojn, negrave kiel plibonigantaj aŭ helpantaj ili estas. Se vi volas planlingvon, kies vortaro konsistas el vortoj de la la lingvoj, kiujn vi menciis, vi povus lerni na Lojban (la Esperanta versio de tiu artikolo estas iom malsufiĉa; eble legu la artikolon en alia lingvo).

fajrkapo (Zobraziť profil) 24. novembra 2013 15:20:11

Fenris_kcf:Esperanto ne tiel ŝanĝeblas. Fakte la Esperantistaro eĉ ne pretas akcepti etajn ŝanĝojn, negrave kiel plibonigantaj aŭ helpantaj ili estas. Se vi volas planlingvon, kies vortaro konsistas el vortoj de la la lingvoj, kiujn vi menciis, vi povus lerni na Lojban (la Esperanta versio de tiu artikolo estas iom malsufiĉa; eble legu la artikolon en alia lingvo).
Mi ne diris tion. Mi diris ke oni devus gravigi precipe la ĉinan, pri la estontaj neologismoj, novaj vortoj, aŭ novaj konceptoj...kaj pli unu internacia lingvo kiel Esperanto.

goli (Zobraziť profil) 24. novembra 2013 15:57:42

Se vi anstataŭigos tiel multon da vortoj, ĝi estos komplete difenca lingvo. Ĉi tio estos tro abrupta ŝanĝo. Lingvo devas ŝanĝi modere kaj laŭgrade, por kio ne neniiĝis kunligo en la kulturo de tia lingvo, kunligo de generacioj, pro kio ni povus legi pasintajn librojn kaj aŭskulti pasintajn kantojn kaj kompreni ilin.

fajrkapo (Zobraziť profil) 24. novembra 2013 16:50:21

goli:Se vi anstataŭigos tiel multon da vortoj, ĝi estos komplete difenca lingvo. Ĉi tio estos tro abrupta ŝanĝo. Lingvo devas ŝanĝi modere kaj laŭgrade, por kio ne neniiĝis kunligo en la kulturo de tia lingvo, kunligo de generacioj, pro kio ni povus legi pasintajn librojn kaj aŭskulti pasintajn kantojn kaj kompreni ilin.
Ŝajnas ke mi ne esprimis min bone...
Mia unua mesaĝo ne rilatas al la jamaj vortoj, sed al la estontaj vortoj: tiuj novaj vortoj por novaj konceptoj aŭ ideoj, kie oni devus alpreni el la ĉina, araba aŭ ecx hinda.

Rugxdoma (Zobraziť profil) 24. novembra 2013 18:02:53

Ni volas facile-lerneblan Esperanton. Per novvortoj ni ne atingos tian celon. Pli facilan lingvon ni povas krei nur se ni evitas plejeble ĉion, kiu estas malfacile komprenebla. Ne gravas, ĉu iu gramatikaĵo aŭ vorto estas laŭfundamenta aŭ ne - ni devus ĉiam demandi aziajn esperantistojn, ĉu ili opinias ĝin malfacila. La Fundamento oferas sufiĉe da eblecoj por plibonigi la lingvon. Se nia ununura ilo estas evito, tiam ni ne perdos la kunligon en la kulturo, eĉ se la lingvoŝanĝo fariĝus sufiĉe rapida.

La plej grava afero estas la komprenebleco, ne la esprim-facileco. Eĉ se multaj homoj rigardas iun lingvan trajton malfacila uzi ĝuste, oni devas esti singarda, ne tro rapide ŝanĝi normalan uzon. Ofte, kio malfaciligas la parolon, tio faciligas la komprenon. (La gramatiko metis la malfacilecojn tien por helpi la parolantojn esprimi siajn pensojn tiel precize, ke alilingvaj aŭskultantoj ne miskomprenu.)

antoniomoya (Zobraziť profil) 24. novembra 2013 18:28:14

fajrkapo:La hodiaŭa Esperanto estus estinta malsama se Zamenhof estus kreanta/kreinta ĝin nuntempe.(Mi forte dunbas tion) Ĝi enhavus pli da ĉinaj aŭ arabaj vortoj (por diri unu ekzemplon de azia kaj afrika lingvoj respektive), aŭ pli bone dirite, ĝi enhavus ĉinaj kaj arabaj vortoj (kaj eble hindiaj).
Aŭskultu, Fajrkapo: Kiom da ĉinaj, arabaj kaj hindiaj vortoj, vere internaciaj, ĉu vi konas tiumomente, kiuj meritus dikigi la bazan vortaron de Esperanto?

Ĉu vi legas ofte kaj trovas kutime en esperantaj ĵurnaloj, gazetoj aŭ artikoloj tiujn ĉinajn, arabajn kaj hindiajn vortojn kiujn vi proponas?

Pasintempe, mi jam legis aliajn proponantoj kiujn diris ekzakte la samon kiel vi. Se iu el tiuj ĉinaj, arabaj aŭ hindiaj vortoj vere internaciiĝas, kaj la tutmonda esperantistaro uzas ilin pli kaj pli, kie troviĝas la problemo por adopti ilin kiel novaj radikoj inkluzivindaj en la lingvo?

Amike.

lagtendisto (Zobraziť profil) 24. novembra 2013 18:51:21

Rugxdoma:Ni volas facile-lerneblan Esperanton. Per novvortoj ni ne atingos tian celon. Pli facilan lingvon ni povas krei nur se ni evitas plejeble ĉion, kiu estas malfacile komprenebla. Ne gravas, ĉu iu gramatikaĵo aŭ vorto estas laŭfundamenta aŭ ne - ni devus ĉiam demandi aziajn esperantistojn, ĉu ili opini ĝin malfacila. La Fundamento oferas sufiĉe da eblecoj por plibonigi la lingvon. Se nia ununura ilo estas evito, tiam ni ne perdos la kunligon en la kulturo, eĉ se la lingvoŝanĝo fariĝus sufiĉe rapida.
Vi misuzis 'ni/a' anstataŭe de 'oni'. Mi ne balotis vin por esprimus mia opinio.

Benjamino (Zobraziť profil) 3. decembra 2013 13:14:33

Kiam mi estis komencanto, iu kreis lingvon el diversaj vaste parolataj lingvoj: la hinda, la rusa, la ĉina, la angla, ktp. Kvankam li vaste varbis pri sia lingvo en iPernity, malmultaj personoj eklernis ĝin.

Esperanto nek estis la unua planlingvo, nek la lasta. Nek ĝi estis la plej neŭtrala lingvo de sia tempo. La nursola praviganto de Esperanto estas tio, ke oni lernis, lernas, uzis kaj uzas ĝin. Neniun alian planlingvon oni lernas tiom vaste, malgraŭ iuj argumentoj favore de tiu lingvo kaj kontraŭ Esperanto. Sekve, Esperanto estas jam sufiĉe bona.

robbkvasnak (Zobraziť profil) 3. decembra 2013 14:25:15

La araba jam donis multajn vortoj al la mondo kaj oni trovas ilin en Esperanto: sukero, alkoholo , algebra, kotono, ktp. Se oni esploras oni trovas tutan aron da vortoj el la araba. Ĉar la hinda estas rilata lingvo kun la plej multaj eŭropaj lingvoj, plejverŝajne oni trovos radikojn jam en Esperanto. Pli problemozaj estas la aziaj lingvoj. Ni fakte bezonas pli da tekstoj verkitaj de azianoj – kaj afrikanoj – kaj automate ili aldonus la ideojn. Bona ekzemplo el la japana estas la vorto “umamo” (旨み、旨味, うまみ). Krom tio, ekstereŭropaj kaj ne-eŭropradikaj lingvoj ŝanĝos la definon de jam ekzistantaj esprimoj. Esperanto neniam estis la denaska aŭ hejma lando de konkerantoj – Esperanto ne trudas kulturvalorojn al aliaj nacioj ne ĉar ne ekzistas la ebleco sed ĉar ĉiam nia lingvo estas aperta al novaj uzantoj. Ne forgesu, finfina akcepto de iu ajn esprimo en nia lingvo en vere ne dependas de akademio – dependas de la akcepto flanke de la uzantoj. Do, se vi volas influi Esperanton pere de iu ajn alia kulturo aŭ lingvo, ĝi pretas akcepti – verku, verku, verku! Ju pli oni skribas kaj uzas E despli internacia ĝi fariĝos.

Nahor