Kwa maudhui

gejaj espernatistoj

ya Rosenkavalier78, 25 Novemba 2013

Ujumbe: 42

Lugha: Esperanto

gianich73 (Wasifu wa mtumiaji) 27 Novemba 2013 4:24:19 asubuhi

Rosenkavalier78:kiu estas geja, kaj volas diri?
Mi estas geja esperantisto kaj sana kaj normala viro.

Fenris_kcf (Wasifu wa mtumiaji) 27 Novemba 2013 11:21:48 asubuhi

Mi estas ali-seksema viro.
Eble tiu ĉi fadeno estu starigita kiel enketo. Ankaŭ min interesas la relativa nombro da sam-/ambaŭ-seksemuloj inter la Esperistaro.

kaŝperanto (Wasifu wa mtumiaji) 27 Novemba 2013 3:09:25 alasiri

Riano:
antoniomoya:Ĉu esti samseksema aŭ aliseksema havas ian gravecon?
Same kiel esti usonano aŭ hispano aŭ franco aŭ eĉ Esperantisto havas. Speciale kiam oni estas ano de minoritato, estas ĝojige asociiĝi kun tiuj de la sama minoritato; estas pli konforte, ĉu ne? Tial ni samseksemuloj volas scii ĉu estas aliaj kiel ni -- kaj tio devus ne esti atakata (vi ne vere atakis, sed mi parolas ĝenerale).

Do saluton al la aliaj samseksemaj lernu-anoj!
Vi devas esti sekura je viaj kredoj kaj identeco tute senkonsiderante tiuj de iu ajn. Mi estus esperantisto se mi estus la finan vivan esperantiston sur Tero. Mi ankaŭ estus aliseksema viro se mi estus la finan alisekseman viron sur Tero (kaj mi ja estus la plej feliĉa viro, ankaŭ okulumo.gif ).

Lakiro (Wasifu wa mtumiaji) 27 Novemba 2013 4:37:32 alasiri

Antaŭnelonge oni demandis unu budaistan monaĥon pri gejoj kaj tiu respondis:
- La mondo devas harmonii. En ĉio devas esti ekvilibro. La pluso devas ĉiam renkontiĝi kun la minuso. Tio ĉi estas naturleĝo. Kiam la pluso renkontiĝas kun la alia pluso, la harmonio kaj ekvilibro de la mondo (naturo) rompiĝas.

Multaj homoj asertas, ke gejoj estas sanaj personoj. Verŝajne la gejoj mem tiel decidis. Ni ne diskutos!
Mi estas vera viro, kiu amas nur virinojn.

baibaibibi (Wasifu wa mtumiaji) 27 Novemba 2013 9:05:30 alasiri

Mi estas persono.

Riano (Wasifu wa mtumiaji) 27 Novemba 2013 9:22:14 alasiri

Lakiro:Multaj homoj asertas, ke gejoj estas sanaj personoj. Verŝajne la gejoj mem tiel decidis. Ni ne diskutos!
Mi estas vera viro, kiu amas nur virinojn.
Neniel vi estas pli vere vira ol samseksemulo pro via seksumeco. Ankaŭ, la scienco malkonkordas kun vi: oni ne decidas sian seksemon -- tio estas influita de la genoj kaj tute sana.

kaŝperanto:
Vi devas esti sekura je viaj kredoj kaj identeco tute senkonsiderante tiuj de iu ajn. Mi estus esperantisto se mi estus la finan vivan esperantiston sur Tero. Mi ankaŭ estus aliseksema viro se mi estus la finan alisekseman viron sur Tero (kaj mi ja estus la plej feliĉa viro, ankaŭ okulumo.gif ).
Evidente, mi estas sekura je miaj kredoj kaj identeco. Sed estas ĝojoplena esti ano de grupo. Ne ekzistus kialo por paroli Esperanton se nur estus vi sur la Tero. Mi ankoraŭ estus samseksema se mi estus la fina sur la Tero, sed tio ne estus ĝojoplena vivo, ĉar mi ne povus rilati kun iu ajn pri mia seksemo. Evidente vi estas lernu-ano ĉar vi ŝatas rilati kun aliaj Esperantistoj -- same kiel ni samseksemuloj volas asociiĝi kun aliaj kiel ni! Mi trovas tion stranga, ke vi kaj aliaj ne subtenas tion.

kaŝperanto (Wasifu wa mtumiaji) 27 Novemba 2013 10:11:33 alasiri

Mi kompreneble ne celis diri ke vi ne estas sekura, nur ke la homa deziro partopreni al iu aro ne ĉiam estas sana (precipe kiam ĝi estas aro kontraŭ alia(j) aro(j), nur ekzistante por apartigi homoj inter homoj). Ĉu mi devus fieri pro la koloro de mia hararo aŭ okuloj?
Ni tro ofte serĉas malsamecojn el marego de samecoj.

Ankaŭ, ĉu Zamenhof mem estis la nura esperantisto ĉe iutempe? Esperanto ne estas nur lingvo por mi, sed estas filozofio, ideo, kredo, espero. Estas vera, ke mia ekzemplo ne funkcias por samseksemuloj, ĝi fakte malas. Mi ankaŭ fakte intencis ĝin kiel ŝerco ĉiaokaze.

Ankaŭ, estas vere ke onia vivmaniero estas tiel (eble pli) grava ol oniaj genoj. Oni povas iom kontroli genan esprimadon.

Benjamino (Wasifu wa mtumiaji) 28 Novemba 2013 12:45:47 asubuhi

malamo de samseksemuloj ĉiam baziĝas sur timo, ke oni mem estas samseksema. alikaze, kial gejoj ĝenus onin?

(plej ofte, malamo de transgenruloj baziĝas sur simila timo. oni timas ke eble oni "misus" diveni ies genron.)

krome, mi amas penisojn.

Oijos (Wasifu wa mtumiaji) 28 Novemba 2013 4:44:39 asubuhi

genr/o
1 Λ Unu el la diversnombraj gramatikaj kategorioj, inter kiujn multaj lingvoj dispartigas la subst-ojn k pron-ojn (kun akordaj konsekvencoj por la adj-oj k verboj): vira, ina, neŭtra genro (en hindeŭropaj lingvoj); genro ne ekzistas en E..
2 ⚥ Sistematika unuo (genus), konsistanta el natura grupo de parencaj specioj, subdivido de familio.

MarCin83 (Wasifu wa mtumiaji) 28 Novemba 2013 9:23:13 asubuhi

Mi estas ankaŭ gejo. Kaj esperantisto. Kaj polo. Kaj ateisto. Kaj viro. Kaj studento. Kaj blankhaŭta. Kun brunaj okuloj. Kaj dekstramanulo. Kaj posedanto de ruĝa aŭtomobilo. Do tiuj kiuj pensas ke ili rajtas juĝi aliajn pro iliaj ecoj nun havu ion por juĝi kaj por aldoni ilian mustardon.

Por ĉiuj aliaj: Estu fiera je kio vi estas kaj akceptu aliajn tiel, kiel ili estas. Ne faru la saman eraron kaj ne juĝu aliajn laŭ la samaj kriterioj laŭ kiuj ili juĝas vin. Farante tion vi nur subiĝus je ilia nivelo.

Krome ne forgesu ke religio neniam taŭgis por difini "normalecon". Ĝi nur estas protektoŝildo por tiuj kiuj volas kaŝi ilian karakteron malantaŭ iu "alta" ideo.

Ĝis! okulumo.gif

Kurudi juu