ไปยังสารบัญ

gejaj espernatistoj

จาก Rosenkavalier78, 25 พฤศจิกายน 2013

ข้อความ 42

ภาษา: Esperanto

Rosenkavalier78 (แสดงโปรไฟล์) 25 พฤศจิกายน 2013, 09:11:30

kiu estas geja, kaj volas diri?

robbkvasnak (แสดงโปรไฟล์) 26 พฤศจิกายน 2013, 20:03:09

Mi - sed kial gravas? Ĉu la malgejuloj timas tion diri?

kaŝperanto (แสดงโปรไฟล์) 26 พฤศจิกายน 2013, 21:14:43

robbkvasnak:Mi - sed kial gravas? Ĉu la malgejuloj timas tion diri?
Mi estas malgejulo, kaj volas diri...same kiel mi fumas pipon fojfoje, kaj volas diri...

swalf (แสดงโปรไฟล์) 26 พฤศจิกายน 2013, 22:21:46

Multaj nealiseksemaj uloj estas en Esperantujo, mi estas unu el ili.
Mi ambaŭseksemas sed ŝajnas ke mi nur korinklinas por samseksuloj.
Strange kaj bedaŭrinde ĉe tiu retejo ŝajnas esti iom da timeguloj pri samseksemo, ambaŭseksemo, transsekseco ktp.

antoniomoya (แสดงโปรไฟล์) 26 พฤศจิกายน 2013, 22:31:31

Ĉu esti samseksema aŭ aliseksema havas ian gravecon?

Ni ĉiuj estas homoj, inteligentaj moralaj estaĵoj.

Tio kio vere gravas en nia vivo estas kion ni povas fari neprofiteme por niaj proksimuloj kaj eĉ nekonatuloj, ne kia estas nia privata seksa emo.

Aŭ eble mi malpravas?

Amike.

efilzeo (แสดงโปรไฟล์) 26 พฤศจิกายน 2013, 22:33:59

Vi povas serĉi en facebook. Ĉeestas grupo por Esperantistaj samseksemuloj tie. Demandu en la grupo "Esperanto".

jismith1989 (แสดงโปรไฟล์) 26 พฤศจิกายน 2013, 22:46:46

vidas vandenis:Mi ne. Mi estas sana, normala viro. Patro, avo.
Esti geja ne estas malsani. Oni povas esti memfida en kio kaj kiu oni estas sen bezoni insulti aliulojn.

swalf (แสดงโปรไฟล์) 26 พฤศจิกายน 2013, 22:56:00

antoniomoya:
Ni ĉiuj estas homoj, inteligentaj moralaj estaĵoj.
Vi ja pravas ridulo.gif
«Neniam milito inter ni, sed homoj kun homoj» diris la inicinto de Eo...

Riano (แสดงโปรไฟล์) 27 พฤศจิกายน 2013, 00:23:14

antoniomoya:Ĉu esti samseksema aŭ aliseksema havas ian gravecon?
Same kiel esti usonano aŭ hispano aŭ franco aŭ eĉ Esperantisto havas. Speciale kiam oni estas ano de minoritato, estas ĝojige asociiĝi kun tiuj de la sama minoritato; estas pli konforte, ĉu ne? Tial ni samseksemuloj volas scii ĉu estas aliaj kiel ni -- kaj tio devus ne esti atakata (vi ne vere atakis, sed mi parolas ĝenerale).

Do saluton al la aliaj samseksemaj lernu-anoj!

whysea (แสดงโปรไฟล์) 27 พฤศจิกายน 2013, 04:05:42

mi estas ambaŭseksema kaj transgenra homo

กลับไปด้านบน