Kwa maudhui

"IO" vs "IU"

ya Clarence666, 26 Novemba 2013

Ujumbe: 8

Lugha: Esperanto

Clarence666 (Wasifu wa mtumiaji) 26 Novemba 2013 7:28:50 alasiri

tabelvortoj.php
11.2 Postpartoj

-U individuo
-O afero
Sed
U -> persono
O -> objekto afero ilaro aĵo (???)
ne estas korekta. Kiam uzi "O" kaj kiam "U"?

jismith1989 (Wasifu wa mtumiaji) 26 Novemba 2013 7:36:51 alasiri

Ili ambaŭ diras pli-malpli same: oni uzas -u por persono, -o por objekto. Tial angle io signifas 'something', dum iu ĝenerale volas diri 'someone' (aŭ simple 'some' kiam oni ĝin uzas kiel adjektivo kun ia ajn substantivo kunrespondanta, ekz. 'iuj hundoj' [some dogs] aŭ 'iu planedo malproksima' [some distant planet]). ridulo.gif

La vorto 'ajn' faras vortojn aliajn pli nedifinitajn. Do 'io ajn' signifas angle 'anyone' aŭ, malpli nature, 'someone whosoever'.

marco_ (Wasifu wa mtumiaji) 26 Novemba 2013 7:46:09 alasiri

Clarence666:Kiam uzi "O" kaj kiam "U"?
Se vi povas kompreni esperanton, bonvolu legi ĉi tion.

Urho (Wasifu wa mtumiaji) 26 Novemba 2013 8:07:16 alasiri

Bonvolu legi ankaŭ ĉi tiun paĝon ĉe lernu!:

Clarence666 (Wasifu wa mtumiaji) 26 Novemba 2013 8:46:45 alasiri

(tre respondoj disponeblaj nur en Esperanto)

> Se vi povas kompreni esperanton

Malfacile, sed mi ĝin studos funde ridulo.gif

jismith1989 (Wasifu wa mtumiaji) 26 Novemba 2013 8:49:43 alasiri

Clarence666:(tre respondoj disponeblaj nur en Esperanto)

> Se vi povas kompreni esperanton

Malfacile, sed mi ĝin studos funde ridulo.gif
Ĉu vi komprenas la angla bone? Se tiel, aliri al la novaĵgrupo angla, kaj demandu vian demandon tie. ridulo.gif

Aŭ al unu el la aliaj novaĵgrupoj naturlingvaj, se vi komprenas ankoraŭ unu lingvon pli bone.

Clarence666 (Wasifu wa mtumiaji) 27 Novemba 2013 7:32:04 alasiri

> Ĉu vi komprenas la angla bone?
> Aŭ al unu el la aliaj novaĵgrupoj naturlingvaj

Dankon ... mi komprenas lingvon EN kaj kelkajn aliajn lingvojn, kaj mi ŝatas klarigajn tradukojn al lingvo EN. Sed mi volas lerni Esperanton, sekve mi preferas diskuti en Esperanto, malgraŭ ĉi tio (?) estas malfacile kaj mi permanente fifaras erarojn.

En frazo supredirita ĉi tio rilatas al tuta antaŭa frazo, sekve oni uzas "O" (?).
La tabelvortoj je O estas memstaraj frazpartoj. Ili ne povas priskribi O-vorton.

Kio estas tio? = Kiu afero estas tiu afero?

La tabelvortoj je U normale priskribas O-vorton, sed la O-vorto povas esti subkomprenata. Se nenio en la kunteksto montras alie, oni supozas, ke temas pri persono(j):

Kiu libro estas via? -> Kiu estas via?
OK, mi eble komprenas parte.

En lingvo EN laŭ mia scio ( EO:"LMS" =?= EN:"AFAIK" ) oni havas rigida apartigo je personoj ( "who" ) de objektoj ( "that" ), simile en kelkaj aliaj lingvoj.

Kirilo81 (Wasifu wa mtumiaji) 27 Novemba 2013 8:17:56 alasiri

Clarence666:En frazo supredirita ĉi tio rilatas al tuta antaŭa frazo, sekve oni uzas "O" (?).
Tute ĝuste.

Kurudi juu