去目錄頁

Cxu ekzistas kaj uzatas gerundoj kaj participioj en via lingvo?

troyshadow, 2013年12月1日

讯息: 4

语言: Esperanto

troyshadow (显示个人资料) 2013年12月1日下午3:22:28

Petas mi cxiujn ke rakonti cxu estas en via denaska lingvo verbformoj samsignifaj kun esperantaj -anta,-inta,-onta kaj -inte,-ante,-onte.
cxu oni uzas ilin kiel en e-o aux iel ajn alie?

Rugxdoma (显示个人资料) 2013年12月1日下午4:44:34

Oni plej ofte diras, ke la sveda havas nek "grundium" nek "gerundivum". Oni tiam uzas la latinajn vortojn kaj iliajn latinajn difinojn. Sed la sveda havas participon kiu funkcias kiel la Esperanta participo ANT. Kelkfoje oni uzas por INT alian participon, kiu normale esprimas pasivan pasintan agadon. Tiujn participojn oni povas uzi kaj kun -A kaj -E.
Normale la sveda uzas subfrazojn anstataŭ participajn konstruaĵojn.

troyshadow (显示个人资料) 2013年12月1日下午6:08:16

Cxu vi povus doni ekzemplojn de uzo de tiuj verbformoj en la sveda?
cxu svedanoj parole evitas uzi la verbformojn?

Rugxdoma (显示个人资料) 2013年12月1日下午9:53:15

Vi povas vidi en la detala gramatiko:
La sveda uzas kiel Esperanto participoj kiel adjektivoj (21.1), kiel adverboj (21.2), kaj kiel substantivoj (21.3).
Ni NE havas kunmetitajn verbformojn uzante aktivajn paricipojn (21.4).
(Pri 21.5, Pasivaj participoj, viaj damandoj ne temas.)

Den sittande hunden = La sidanta hundo. (Normala uzo, sed oni ankaŭ ofte diras, je ĉiuj stiloj: "Hunden som sitter" = La hundo kiu sidas.)

Den resande = La veturanto. (Oni ne povas uzi tian libere kun ĉiuj verboj. Ĝenerale oni anstataŭe diras: "Den som reser" = Kiu veturas. Oni forte evitas uzi objekton je la participa verbo).

Sittande på bänken såg hon allt. = Sidante sur la benko ŝi vidis ĉion. (Ofte oni evitas tiaj formoj, kaj diras "När hon satt på bänken såg hon allt" = Kiam ŝi sidis sur la benko ŝi vidis ĉion.)

回到上端