Ke daftar isi

Tertutup
Max. 500 messages.

Ukraina ribelo

dari goli, 1 Desember 2013

Pesan: 1667

Bahasa: Esperanto

klmn (Tunjukkan profil) 3 Agustus 2015 09.37.31

hilex:
klmn:
Tio montras ke li ankoraŭ timas. Se ne timus Rusio daŭrus kiel ĉe Krimeo
Infanecaj konceptoj pri timo. Tio ne estas timo. Tio estas kompreno de irado de eventoj.
Ok, bone. Li bone komprenas ke enigi trupojn oficiale farus multe pli da damaĝo ol daŭri tiel kiel nune.

Sed en estonta perspektivo mi pensas estas nur demando de tempo kiam ni ekaŭdos pri rusiaj "pacgardantoj" en tiel nomataj "LNR" kaj "DNR", laŭ ties "invito".
Iam oni devos oficialigi la jam ekzistantajn trupojn kaj militunuoj tie.

Fuzzy (Tunjukkan profil) 3 Agustus 2015 09.47.32

klmn:Tio montras ke li ankoraŭ timas. Se ne timus Rusio daŭrus kiel ĉe Krimeo
Kio laŭ vi estas la diferenco inter Donbaso kaj Krimeo? Kial en Krimeo Putin riskis, sed en Donbaso li ankoraŭ timas?

klmn (Tunjukkan profil) 3 Agustus 2015 10.06.32

Fuzzy:
klmn:Tio montras ke li ankoraŭ timas. Se ne timus Rusio daŭrus kiel ĉe Krimeo
Kio laŭ vi estas la diferenco inter Donbaso kaj Krimeo? Kial en Krimeo Putin riskis, sed en Donbaso li ankoraŭ timas?
Estas multaj:
Strategia 1: militŝiparo de Nigra maro kiu estas kvazaŭ legendo por rusoj-lasi ĝin en sia teritorio estis suicido por Ukrajnio, kiel evidentiĝis poste
Strategia 2: Putin esploris kapablon de okcidento reagi al provoj ŝanĝi landlimojn perforte.

Ankaŭ Ukrajnio tiumomente ĝin ne kapablis defendi kaj ne defendis, verŝajne pensante ke ĝi sufiĉos por ke konflikto ne transiru al "kontinenta" Ukrajnio. Sed ĉar strategia punkto 2 relative sukcesis tio nenion haltis.

Kaj pli granda subteno de loka loĝantaro, kompreneble.

Fuzzy (Tunjukkan profil) 3 Agustus 2015 11.17.43

Mi opinias vian analizon sufiĉe trafa. Eĉ ne havas ion por aldoni, krom eble tio, ke ukrainia estraro penis defendi Krimeon, sed senrezulte. Turĉinov donis al la ukrainaj trupoj en Krimeo ordonojn pafi al rusianoj, sed ili ne obeis. Anstataŭ tio ili transiris en rusian armeon.

klmn (Tunjukkan profil) 3 Agustus 2015 11.26.05

Fuzzy:
Mi opinias vian analizon sufiĉe trafa. Eĉ ne havas ion por aldoni, krom eble tio, ke ukrainia estraro penis defendi Krimeon, sed senrezulte. Turĉinov donis al la ukrainaj trupoj en Krimeo ordonojn pafi al rusianoj, sed ili ne obeis. Anstataŭ tio ili transiris en rusian armeon.
Verŝajne nur iam post factum.

Mi memoras ke unue estis male, ukrajnaj marsoldatoj petis permeson defendi sin kaj siajn ŝipojn, sed militestraro longe prokrastis pri respondo. Verŝjne ili timis provokojn kaj evitis doni pretekston al Rusio oficialigi la Rusian armeon sur civilaj ejoj.

Fuzzy (Tunjukkan profil) 3 Agustus 2015 12.08.50

klmn:
Fuzzy:
Mi opinias vian analizon sufiĉe trafa. Eĉ ne havas ion por aldoni, krom eble tio, ke ukrainia estraro penis defendi Krimeon, sed senrezulte. Turĉinov donis al la ukrainaj trupoj en Krimeo ordonojn pafi al rusianoj, sed ili ne obeis. Anstataŭ tio ili transiris en rusian armeon.
Verŝajne nur iam post factum.

Mi memoras ke unue estis male, ukrajnaj marsoldatoj petis permeson defendi sin kaj siajn ŝipojn, sed militestraro longe prokrastis per respondo. Verŝjne ili timis provokojn kaj evitis doni pretekston al Rusio oficialigi la Rusian armeon sur civilaj ejoj.
Turĉinov diris, ke la militistoj timis ke poste oni igos ilin kulpaj pri pafado. Eble li mem nun penas eviti la respondecon.

Andreo Jankovskij (Tunjukkan profil) 16 Agustus 2015 05.34.58

Jen muzikfilmo pri milito de Rusio kontraŭ Ukrainio
[url= http://retejo.info/filmoj/Bandera.mp4]
http://retejo.info/filmoj/Bandera.mp4[/url]

Kembali ke atas