去目錄頁

Pri la tro oftaj pluralformoj

Kurawiri, 2013年12月1日

讯息: 9

语言: Esperanto

Kurawiri (显示个人资料) 2013年12月1日下午7:12:31

Saluton!

Mi havas problemon kun la tro oftaj -J kaj -JN, ankaŭ la sinsekvaĵoj TIUJ, KIUJ, ĈIUJ,KIUJ, ktp... Eble estas tre subjektiva problemo, laŭ mi tiuj tro oftaj pluralformoj igas la frazojn tre pezaj kaj malfacile prononceblaj. Mi konfesas, ke tion mi rimarkis ne en ĉiuj tekstoj. Ekz. Edmond Privat verkis per tre agrabla kaj harmonia stilo, ankaŭ Claude Piron. Sed en la plejmulto de la tradukaĵoj (eĉ kelkaj beletraj) la stilo estas peza kvazaŭ la tradukistoj aŭ verkistoj ne relegintus sin post skribado, iliaj tekstoj ne fluas. Nuntempe mi legantas "Quo Vadis?" esperantigita de Lydia Zamenhof. Kvankam iaj partoj estas tre bele esperantigitaj, aliaj (pli multaj) estas tre malfluaj kun abundo da "tiujn, kiuj", "ĉiam, kiam", "iam ajn" aŭ eĉ malharmoniaj frazoj kiel "ŝi vidis ŝin ŝanĝi" (aŭ io fonetike simila). Ĉu estas solvo por eldiri la pluralecon sen uzi tro da -J ? Piron iam diris, ke oni eblas uzi "AR" kun senco de pluralo kvankam ĝi baze signifas kolektivaĵon.

antoniomoya (显示个人资料) 2013年12月1日下午10:14:40

Vi tute pravas, Vincent. Sed vi, kiu perfekte konas la hispanan, scias tre bone kiom da "s" ni havas por indiki la pluralojn: ĉiuj finiĝas per "s", tiom adjektivoj kiom nomoj.

Tio por mi, kiu estas sudulo, fariĝas des pli evidenta kaj altiras mian atenton kiam mi vojaĝas norden kaj aŭskultas hispan-nordulojn konversacii inter ili. Mi nur aŭdas ĉia "s" ĉie, ĉial kaj ĉiel: bsbssbssbssbssbssss.

Lingvoj estas kiel ili estas. Kaj ni povas fari nenion.
Se vi scius kiel "sonas" la francan al eksterlandanaj oreloj...
Sed tio estas alia historio.

Ĉiam amike.

sudanglo (显示个人资料) 2013年12月2日下午12:06:18

Sed en la plejmulto de la tradukaĵoj (eĉ kelkaj beletraj) la stilo estas peza kvazaŭ la tradukistoj aŭ verkistoj ne relegintus sin post skribado
Bedaŭrinde malmultaj verkoj en Esperanto estas profesie redaktitaj far la eldonejo antaŭ la eldono.

Manko de mono, manko de kunlaborantoj, deziro ne ofendi la tradukinton kiu laboris senpage ktp.

kaŝperanto (显示个人资料) 2013年12月2日下午4:17:37

Interese, mi ŝatas tiujn aĵojn, kiel "iu ajn". Jen ekzemplo el bona kanto de La Perdita Generacio "Amokanto":
...
amas vin tre multe
multe pli ol iu ajn esprimo
pli ol tro uzitaj vortoj
pli ol iaj ajn logikaj fortoj
...
La lasta lineo fluas tre bone en la kanto, kaj estas unu el la pli fortaj en la kanto.

Kurawiri (显示个人资料) 2013年12月2日下午4:57:07

antoniomoya:Vi tute pravas, Vincent. Sed vi, kiu perfekte konas la hispanan, scias tre bone kiom da "s" ni havas por indiki la pluralojn: ĉiuj finiĝas per "s", tiom adjektivoj kiom nomoj.

Tio por mi, kiu estas sudulo, fariĝas des pli evidenta kaj altiras mian atenton kiam mi vojaĝas norden kaj aŭskultas hispan-nordulojn konversacii inter ili. Mi nur aŭdas ĉia "s" ĉie, ĉial kaj ĉiel: bsbssbssbssbssbssss.

Lingvoj estas kiel ili estas. Kaj ni povas fari nenion.
Se vi scius kiel "sonas" la francan al eksterlandanaj oreloj...
Sed tio estas alia historio.

Ĉiam amike.
Kara Antonio, mi jam aŭdis pri la tro oftaj S de la hispana, tion diris iu fama usona verkisto (mi ne plu memoras kiun) kiu infanaĝe miris pro tio. Tamen la S ne ĝenas al mi (tiel oni vidas, ke tio estas subjektiva afero), mi trovas, ke ĝi fluas pli facile. Nu... Poste, la S de la nordhispanoj estas malsama ol la S de la latinamerikanoj. La unua estas "apical" (preskaŭ ŝ-eca), la dua estas "dorso dental", se mi ne eraras. Mi ŝatus scii kiel sonaspektas la franca por fremduloj. Ĉiakaze mi ne estas "lingvo-naciisto", laŭ mi la hispana estas lingvo multe pli laŭregula kaj kohera. La franca estas plena da neregulaĵoj.

Kurawiri (显示个人资料) 2013年12月2日下午5:04:39

kaŝperanto:Interese, mi ŝatas tiujn aĵojn, kiel "iu ajn". Jen ekzemplo el bona kanto de La Perdita Generacio "Amokanto":
...
amas vin tre multe
multe pli ol iu ajn esprimo
pli ol tro uzitaj vortoj
pli ol iaj ajn logikaj fortoj
...
La lasta lineo fluas tre bone en la kanto, kaj estas unu el la pli fortaj en la kanto.
Sudanglo : vi tute pravas, bedaŭrinde mankas profesiaj tradukistoj en Esperantujo.

Kaŝperanto: min interesas via opinio pri tiuj sonoj. Ĉu al vi ili plaĉas ĉar ili memorigas al vi alian lingvon (la grekan eble?). Pri la de vi tajpita kanto, mi trovas, ke la lasta linio estas malfacile prononcebla, precipe la sinsekvo "iaj ajn". Cetere la pluralformo, kiam ĝi tro oftas, aspektas peza "por la okuloj". Mi agnoskas, ke se ni uzus la Y la problemo estus sama. Finfine la lingvo, kiel diris plisupre iu lernuano, estas tiel, kiel ĝi estas. Mi nur volis ekkoni ian manieron por malpliigi la uzon de la litero J.

antoniomoya (显示个人资料) 2013年12月2日下午5:47:01

Kurawiri:Finfine la lingvo, kiel diris plisupre iu lernuano, estas tiel, kiel ĝi estas. Mi nur volis ekkoni ian manieron por malpliigi la uzon de la litero J.
Kiel vi mem komentis en via unua mesaĝo, Claude Piron iam diris ke oni eblas uzi "AR" kun senco de pluralo (kvankam ĝi baze signifas kolektivaĵon). Mi mem observis tion en lia verkaro: domaro, viraro, esperantistaro, ktp. Estas la sola maniero kiun mi konas por eviti tro da j-finaĵoj.

Amike.

michaleo (显示个人资料) 2013年12月2日下午5:49:04

[quote=i]Esperanto el la vidpunkto de verkisto[/i], Claude Piron]
Ekzistas en Esperanto pluralo per j, kiu, se mi ne eraras, radikas en la hindeŭropa pralingvo, kaj iu n-formo, kiun Zamenhof nomis akuzativo, kvankam temas pri io multrilate tre malsama ol deklinacia kazo. Tiu n prezentas por la verkisto multajn avantagojn, eĉ se nur ĉar ĝi liberigas la vortordon: Ne riskas okazi miskompreno inter li amis sian fraton, tiun banditon kaj li amis sian fraton, tiu bandito.

Sed persone mi ne tre ŝatas la jn-finaĵon de la t.n. "plurala akuzativo", kompreneble, tio estas nur subjektiva gusto, kiun multaj ne kunhavas, multe mankas ĝis tio, sed ĉar ĝi estas mia, mi devas diri, ke mi tre kontentas verki en lingvo ebliganta al mi konsideri tiun mian subjektivan malŝaton. Mi ne estas devigata diri multajn temojn li instruis al mi, mi rajtas uzi la vortojn pri multaj temoj li instruis min. Mi eĉ povas eviti la j dank-al la morfemo ar, kiu esprimas kunaĵon: eblas diri vastan temaron (aŭ ampleksan temaron) li instruis al mi. La ad-morfemo, kiu emfazas daŭron aŭ ripetadon, ofte prezentas similan eblon. Oni povas, anstataŭ li ne eltenas viajn oftajn kritikojn, skribi: li ne eltenas vian oftan kritikadon. Estas agrable povi elekti la sonojn laŭplaĉe kombinante la diversajn eblojn de la lingvo: anstataŭ li rigardis la bruajn, malpurajn, batalemajn bubojn, mi preferas diri li rigardis al la brua, malpura, batalema bubaro. Krome, la fakto povi transiri de kategorio al alia ne longigante la vorton (komparu la esperantajn sistemo, sistema, sisteme al la francaj système, systématique, systématiquement) ofte ebligas solvi tiajn subjektivajn problemojn. Anstataŭ li amuzis la multajn studentojn kaj sportulojn, kiuj svarmis tie, mi skribos ekzemple li amuzis la tiean svarmon studentan kaj sportulan.[/quote]

kaŝperanto (显示个人资料) 2013年12月2日下午8:42:15

Kurawiri:
kaŝperanto:Interese, mi ŝatas tiujn aĵojn, kiel "iu ajn". Jen ekzemplo el bona kanto de La Perdita Generacio "Amokanto":
...
amas vin tre multe
multe pli ol iu ajn esprimo
pli ol tro uzitaj vortoj
pli ol iaj ajn logikaj fortoj
...
La lasta lineo fluas tre bone en la kanto, kaj estas unu el la pli fortaj en la kanto.
Sudanglo : vi tute pravas, bedaŭrinde mankas profesiaj tradukistoj en Esperantujo.

Kaŝperanto: min interesas via opinio pri tiuj sonoj. Ĉu al vi ili plaĉas ĉar ili memorigas al vi alian lingvon (la grekan eble?). Pri la de vi tajpita kanto, mi trovas, ke la lasta linio estas malfacile prononcebla, precipe la sinsekvo "iaj ajn". Cetere la pluralformo, kiam ĝi tro oftas, aspektas peza "por la okuloj". Mi agnoskas, ke se ni uzus la Y la problemo estus sama. Finfine la lingvo, kiel diris plisupre iu lernuano, estas tiel, kiel ĝi estas. Mi nur volis ekkoni ian manieron por malpliigi la uzon de la litero J.
Ĉu vere? Eble dependas je la denaska lingvo, ĉar ĝin mi elparolas facile. Ĝi certe ne memorigas al mi iaj ajn lingvoj (pardonu, mi ne povis rezisti lango.gif ), ĉar mi nur parolas la anglan kaj iomete la hispanan. Mi ŝatas ke la "-j,-jn" forte kunigas la rilatajn vortojn. Ankaŭ, "i[aeou] ajn" estas juste tre forte emfazita.
Kio vi pensas pri "kn-" el "knabo"?

Ankaŭ, la uzado de "ado" kaj "aro" ne ĉiam funkcius bone. Ekz. "Mi tre ŝatas tiajn vortojn" != "Mi tre ŝatas tian vortaron". La "ado" eble ne havus tiajn problemojn (almenaŭ mi ne povas elpensi ekzemplojn).

回到上端