Tin nhắn: 5
Nội dung: Esperanto
Salem (Xem thông tin cá nhân) 07:50:59 Ngày 22 tháng 11 năm 2007
Mi estas studento el Nebrasko, en la mezo de Usono. Kvenkam mia nomo ŝajnas araba, mi ne parolas la araban (bedaŭrinde). Mi nur ŝatas la nomon.
Mi studas germanan kaj internaciajn studiojn, kaj parolas flue la anglan kiel denaska lingvoj, la germanan, kaj la hispanan. Mi ankoraŭ ne diras, ke mi flue parolas Esperanton, ĉar mi ankoraŭ ne sentas min komforte esprimi ĉion, kion mi volas.
Mi lernis Esperanton sole, sed ne povas praktiki ĝin ĉar kie mi loĝas, mi konas neniun alian, kiu ankaŭ parolas Esperanton. Do, se mi eraras laŭ la lingvo, bonvolu korekti min aŭ ekdiri min.
Nu, mi ne certas, kion plu mi diru ĉi tie. Dankon por legi mian enskribon!
Mielo (Xem thông tin cá nhân) 17:30:57 Ngày 22 tháng 11 năm 2007
Mi esperas, vi sentos ĉi tie bone. Ankaŭ mi lernis Esperanton sole, sed ĉi tie mi trovis karajn geesperantistojn, kiujn helpis min. Mi esperas ankaŭ tion, ke ni renkontiĝos ĉi tie multfoje.
remy_boligee (Xem thông tin cá nhân) 17:56:44 Ngày 22 tháng 11 năm 2007
La plej granda parto le da uzantoj ĉi tie lernis la lingvon sole.
En mia urbo ankaŭ ne troviĝas aliajn esperantistojn, mi ĝojas povi paroli Esperante pere e interreto.
RiotNrrd (Xem thông tin cá nhân) 18:47:03 Ngày 22 tháng 11 năm 2007
"Salem" estas ankaŭ la nomo de la ĉefurbo de mia ŝtato (Oregono), tial mi ne pensas de ĝi kiel araba nomo. Ĉiukaze, estas bona nomo.
Mi ankaŭ lernis esperanton sole (kvankam, unu el miaj kunlaborantoj ankaŭ estas esperantisto). Esperanto estas la plej facila lingvo sollerni - la plejparto de lingvoj ne estas tiel.
stefanspaul (Xem thông tin cá nhân) 17:07:44 Ngày 23 tháng 11 năm 2007
Vi ĉiam bonvenas ĉi tie. Ankaŭ mi lernas Esperanton tutsole, sed mi ne lasas erarigi min! Mi trovas tion lingvon belege! Mi iros al Montano en Usono kun mia ĥoro en 2009. Se vi volas paroli Esperante - venu!