前往目錄

HTML nomoj de Esperantaj literoj

貼文者: Clarence666, 2013年12月2日

訊息: 14

語言: Esperanto

Clarence666 (顯示個人資料) 2013年12月2日下午11:34:38

DE: M u e nster -> M & u u m l ; nster
EO: man g x ejo -> man & ? ? ? ; ejo

Cxu nomoj ekzistas?

Nile (顯示個人資料) 2013年12月2日下午11:54:18

Ne.
https://eo.wikipedia.org/wiki/Listo_de_HTML-subten...
Estas sole malmultaj signoj en ĝi.

Clarence666 (顯示個人資料) 2013年12月3日上午12:23:59

Nile:Estas sole malmultaj signoj en ĝi
Mi vidis tre multaj signoj .. sed Esperantaj literoj ne estas inter ili malgajo.gif

glaciurso (顯示個人資料) 2013年12月3日上午7:16:56

Mi ĵus kreis malgrandan ekzemplan HTML-dosieron kaj trovis, ke Chrome kaj Firefox povas ĝuste montri jenajn signojn:

ccirc
gcirc
hcirc
jcirc
scirc
ubreve

Explorer ne montris la ĉapelitajn literojn, sed mi ne deklaris kodoprezenton, do eble iel ili ankaŭ funkcias en Explorer.
Cetere mi trovis bonan retpaĝon pri HTML-subtenataj literoj: vidu tie.

Kirilo81 (顯示個人資料) 2013年12月3日上午9:16:53

Kie estas la problemo uzi la html-an numeran sistemon?

265 ; ĉ
285 ; ĝ
293 ; ĥ
309 ; ĵ
349 ; ŝ
365 ; ŭ

(la majuskloj troviĝas respektive en la antaŭa pozicio: 264 ; Ĉ ktp.).

Urho (顯示個人資料) 2013年12月3日上午11:51:17

Jen utilaj paĝoj de Bertilo Wennergren pri signokodoj:Legu ankaŭ ĉe Reta Vortaro (ReVo) paĝon:
  • ReVo > ktp. > Alfabetoj.

maratonisto (顯示個人資料) 2013年12月3日下午2:58:26

Alia problemo: fallisto (angle: combobox) ne akceptas unikodajn simbolojn, do mi ne povas aperigi en fallisto simbolojn, kiuj mankas en la systema fonto. Mi supozas, ke la kaŭzo estas tio, ke la fallisto interne enhavas stringliston por prezenti enhavon kaj tiu stringlisto enhavas nur unubajtajn stringojn. Do eĉ mi uzas unikodajn komandojn por aldoni stringon al fallisto (kiel SendMessageW(tenilo, CB_ADDSTRING, 0, indikilo al unikoda stringo) ) ĝi akceptas unikodan stringon, sed transformas ĉapelitajn literojn en simplajn (ĉ -> c, ĝ -> g ktp) ĉar alie ne povas enmeti ilin en stringliston.
Ĉu ekzistas komando p[or starigi kodan paĝon por fallisto? Tiam oni povus unue starigi kodan paĝon, poste aldoni stringon por ĝusta aperigo.
Tiu problemo aperis ne nur kun esperantaj literoj. Elzemple mi faris rusan programon, kiu funkcias sur mia komputilo. Sed se mi sendas tiun programon al mia amiko en Hungario, kiu parolas la rusan, li ne vidas eĉ unu ĝustan literon en fallistoj. Ĉar li havas hungaran vindozon.

iqlight (顯示個人資料) 2013年12月3日下午9:55:51

Por aperigi unikodajn simbolojn via aplikaĵo devas esti unikoda. (Kaj bcb/delphi, kaj msc esta kapabla krei unikodan aplikaĵon. Kiun "compiler" vi uzas? Kaj kiel oni diras "compiler" en Esperanto?)
Alia eblo povas esti ke la fallisto havas la stilon CBS_OWNERDRAWFIXED, kaj vi mem devas skribi la simbolojn sur la ekranon (tiun mi neniam provis, mi ĉiam kreas unikodajn aplikaĵojn. Eble tiu ttt-paĝo helpas: http://msdn.microsoft.com/en-us/library/windows/de...).

Clarence666 (顯示個人資料) 2013年12月15日下午5:58:29

glaciurso:Mi ĵus kreis malgrandan ekzemplan HTML-dosieron kaj trovis, ke Chrome kaj Firefox povas ĝuste montri jenajn signojn:

ĉ
ĝ
ĥ
ĵ
ŝ
ŭ

Ĉ
Ĝ
Ĥ
Ĵ
Ŝ
Ŭ

& ccirc;
& gcirc;
& hcirc;
& jcirc;
& scirc;
& ubreve;

& Ccirc;
& Gcirc;
& Hcirc;
& Jcirc;
& Scirc;
& Ubreve;

Explorer ne montris la ĉapelitajn literojn
RAVE !!! Funkcias per mi ankaux (eksterrete).

Mi ne atentas de fiprogramoj kiel "Explorer" okulumo.gif

donar (顯示個人資料) 2013年12月15日下午9:21:05

Clarence666:Mi ne atentas de fiprogramoj kiel "Explorer" okulumo.gif
Do, vi ekskludas multajn uzantojn!

-----

En kazo de dubo, ĉiam uzu la numeran sistemon. Estas nur 6 signoj, kio oni povas lerni.

Sed, se vi skribas la tutan paĝon en Esperanto, vi ankaŭ povas deklari ke vi uzas la ISO-8859-3 Kodsistemon kaj ne forgesu aldone konservi la dosiero en tiu kodsistemon. Kun tiu sistemo, vi rajtas skribi sen kodon.

回到上端