去目錄頁

Saluton al ĉiuj

Salem, 2007年11月22日

讯息: 5

语言: Esperanto

Salem (显示个人资料) 2007年11月22日上午7:50:59

Saluton ĉiuj aliaj. Mi estas iom nova ano tie ĉi ĉe tiu ĉi retpaĝo, sed mi jam parolis iomete en la babilejo.

Mi estas studento el Nebrasko, en la mezo de Usono. Kvenkam mia nomo ŝajnas araba, mi ne parolas la araban (bedaŭrinde). Mi nur ŝatas la nomon.

Mi studas germanan kaj internaciajn studiojn, kaj parolas flue la anglan kiel denaska lingvoj, la germanan, kaj la hispanan. Mi ankoraŭ ne diras, ke mi flue parolas Esperanton, ĉar mi ankoraŭ ne sentas min komforte esprimi ĉion, kion mi volas.

Mi lernis Esperanton sole, sed ne povas praktiki ĝin ĉar kie mi loĝas, mi konas neniun alian, kiu ankaŭ parolas Esperanton. Do, se mi eraras laŭ la lingvo, bonvolu korekti min aŭ ekdiri min. ridulo.gif

Nu, mi ne certas, kion plu mi diru ĉi tie. Dankon por legi mian enskribon!

Mielo (显示个人资料) 2007年11月22日下午5:30:57

Saluton ankaŭ al vi Salem ! sal.gif

Mi esperas, vi sentos ĉi tie bone. Ankaŭ mi lernis Esperanton sole, sed ĉi tie mi trovis karajn geesperantistojn, kiujn helpis min. Mi esperas ankaŭ tion, ke ni renkontiĝos ĉi tie multfoje. rideto.gif

remy_boligee (显示个人资料) 2007年11月22日下午5:56:44

Saluton, Salem! Estu bonvena.

La plej granda parto le da uzantoj ĉi tie lernis la lingvon sole.

En mia urbo ankaŭ ne troviĝas aliajn esperantistojn, mi ĝojas povi paroli Esperante pere e interreto.

RiotNrrd (显示个人资料) 2007年11月22日下午6:47:03

Saluton kaj bonvenon, Salem!

"Salem" estas ankaŭ la nomo de la ĉefurbo de mia ŝtato (Oregono), tial mi ne pensas de ĝi kiel araba nomo. Ĉiukaze, estas bona nomo.

Mi ankaŭ lernis esperanton sole (kvankam, unu el miaj kunlaborantoj ankaŭ estas esperantisto). Esperanto estas la plej facila lingvo sollerni - la plejparto de lingvoj ne estas tiel.

stefanspaul (显示个人资料) 2007年11月23日下午5:07:44

Saluton Salem!

Vi ĉiam bonvenas ĉi tie. Ankaŭ mi lernas Esperanton tutsole, sed mi ne lasas erarigi min! Mi trovas tion lingvon belege! Mi iros al Montano en Usono kun mia ĥoro en 2009. Se vi volas paroli Esperante - venu!

回到上端