去目錄頁

Peto al esperantistoj

goli, 2013年12月4日

讯息: 28

语言: Esperanto

Sunjo (显示个人资料) 2013年12月14日下午4:35:46

tiu ĉi blogo povus interesi vin: http://chengzhongsu.wordpress.com/

sandreus (显示个人资料) 2013年12月14日下午5:49:39

Kaj ĉiaj koprisoj fingrumu! Sed ni ŝatu Esperanton! ridego.gif

goli (显示个人资料) 2013年12月14日下午7:55:48

Sunjo:tiu ĉi blogo povus interesi vin: http://chengzhongsu.wordpress.com/
Cerbeksplodo (pli efike estus paroli "Mindblow" ridego.gif). Kiam mi peros komputilon, mi legos pri multe. Multaj dankoj.

alonsososo (显示个人资料) 2013年12月14日下午10:42:14

Sunjo:tiu ĉi blogo povus interesi vin: http://chengzhongsu.wordpress.com/
Vere, tre interesa blogo. Mi ĉiam pensis, ke Esperanto estas ŝatata de ĉinoj aparte pro ĝia strukturo kiu similas la ĉinan.
Bedaŭrinde oni ne povas ekscii kiu verkis tiun blogon. Ĉu anglo aŭ ĉino, ĉu esperantisto? Mi ne estas fakulo, do mi ne povas ĝuste valori la tekston. Jen mi trovis ankaŭ eblan klarigon, kial en Esperantujo troviĝas tiel multe da eternaj komencantoj...certe, mi volas sekvi la blogon.

Annt (显示个人资料) 2013年12月14日下午11:05:39

Koncerne la propedeŭtika valoro de Esperanto, jen du pliajn ligilojn.

http://web.archive.org/web/20010303214550/http://e...
http://www.youtube.com/watch?v=8gSAkUOElsg

michaleo (显示个人资料) 2013年12月15日上午8:46:16

Sunjo:tiu ĉi blogo povus interesi vin: http://chengzhongsu.wordpress.com/
Mi aludas al la tekstoj en ĉi tiu blogo.
Unue, ŝajnas, ke la aŭtoro dediĉas specialan atenton al la rapideco de komunikado, kion li komprenas per la vortlongo, kaj tiurilate taksas Esperanton kiel malpli bona ol la ĉina, sed ankaŭ ol la angla.

Tamen, tio estas konata fakto, ke tiuj lingvoj estas t.n. unusilabaj lingvoj, en kiuj granda parto de vortoj konsistas el nur unu silabo. Sed, oni devas konscii, ke ne ĉiuj lingvoj estas tiaj kaj ne devas esti.

Cetere, multe pli grava estas ne la longeco de unuopaj vortoj sed klareco kaj facileco de kompreno. Ju vorto estas pli longa kaj konsistas el pli semantikaj radikoj, des pli facile oni povas kompreni la signifon de la frazo, eĉ en malpli favoraj situacioj. Neniel estus pli bone, se la tuta signifo estus transdonata de unu silabo aŭ, pli malbone, de unu fonemo.

Homoj malofte parolas unuopajn vortojn. Ilia inteligento evoluis tiel, ke ili povas konstrui pli kompleksajn lingvajn strukturojn, t.n. frazojn. Kaj el tiuj frazoj estas konstruataj eĉ pli kompleksaj kreaĵoj. Sed mi supozas, ke ni ĉiuj scias tion, ĉu ne? okulumo.gif

Tiurilate oni devus taksi efikecon de esprimo de penso. Tamen, ŝajnas, ke pli grandan influon havas gramatiko, ne vortprovizo. Jen ekzemplo, mallonga teksto en la angla kun traduko al la pola kaj Esperanto. Kiel vi povas vidi, malgraŭ la fakto, ke la vortoj en la pola kaj la Esperanta traduko estas averaĝe pli longaj, la tuta teksto estas pli mallonga. Senprobleme oni povas eĉ mallongigi la Esperantan tekston.
LA ANGLA
I have noticed that English is one of the more efficient languages when it comes to expressing thoughts with few words.
If you look at any of the multilingual instruction sheets that come with the various appliances that we buy, you'll note that only the glyph-based languages take up less space on the paper.
ESPERANTO
Mi rimarkis ke la angla estas unu el la plej efikaj lingvoj kiam temas pri esprimado de pensoj malmultvorte.
Se oni rigardas ajnan multlingvan uznoticon kiu venas kun la diversaj aparatoj kiujn oni aĉetas, oni rimarkas ke nur la glifbazitaj lingvaĵoj prenas malpli da papera spaco.
LA POLA
Zauważyłem, że angielski jest jednym z bardziej sprawnych języków, gdy przychodzi wyrazić coś kilkoma słowami.
Jeśli przyjrzysz się dowolnej wielojęzycznej instrukcji dołączonej do różnych urządzeń kupowanych przez nas, to zauważysz, że tylko język obrazkowy zajmuje na papierze mniej miejsca.

goli (显示个人资料) 2013年12月15日上午8:58:24

Annt:Koncerne la propedeŭtika valoro de Esperanto, jen du pliajn ligilojn.

http://web.archive.org/web/20010303214550/http://e...
http://www.youtube.com/watch?v=8gSAkUOElsg
Dankon. La videon mi vidis, parenteze ridulo.gif

michaleo (显示个人资料) 2013年12月15日上午8:59:16

Due, ĝi ŝajnas esti specifa ŝatanto de la tona sistemo. Li montras la ekzemplon de la ĉina, en kiu dank' al la tonoj, la vortprovizo de la lingvo estas limigata al 3000 unusilabaj radikoj.
Tamen, por ke oni povus distingi inter tiom da unusilabaj radikoj, oni bezonus komplikan fonologian sistemon. La aŭtoro mem konstatas, ke ĉino povas prononci 140 malsamajn vokalojn. Do, iu, kiu ne estas ĉino provu lerni tion okulumo.gif Malgraŭ tio, en la ĉina estas multe da homofonoj.

goli (显示个人资料) 2013年12月15日上午9:09:55

michaleo:
Sunjo:tiu ĉi blogo povus interesi vin: http://chengzhongsu.wordpress.com/
Mi aludas al la tekstoj en ĉi tiu blogo.
Unue, ŝajnas, ke la aŭtoro dediĉas specialan atenton al la rapideco de komunikado, kion li komprenas per la vortlongo, kaj tiurilate taksas Esperanton kiel malpli bona ol la ĉina, sed ankaŭ ol la angla.

Tamen, tio estas konata fakto, ke tiuj lingvoj estas t.n. unusilabaj lingvoj, en kiuj granda parto de vortoj konsistas el nur unu silabo. Sed, oni devas konscii, ke ne ĉiuj lingvoj estas tiaj kaj ne devas esti.

Cetere, multe pli grava estas ne la longeco de unuopaj vortoj sed klareco kaj facileco de kompreno. Ju vorto estas pli longa kaj konsistas el pli semantaj radikoj, des pli facile oni povas kompreni la signifon de la frazo, eĉ en malpli favoraj situacioj. Neniel estus pli bone, se la tuta signifo estis transdonata de unu silabo aŭ, pli malbone, de unu fonemo.

Homoj malofte parolas unuopajn vortojn. Ilia inteligento evoluis tiel, ke ili povas konstrui pli kompleksajn lingvajn strukturojn, t.n. frazojn. Kaj el tiuj frazoj estas konstruntaj eĉ pli kompleksaj kreaĵoj. Sed mi supozas, ke ni ĉiuj scias tion, ĉu ne? okulumo.gif

Tiurilate oni devus taksi efikecon de esprimo de penso. Tamen, ŝajnas, ke pli grandan influon havas gramatiko, ne vortprovizo. Jen ekzemplo, mallonga teksto en la angla kun traduko al la pola kaj Esperanto. Kiel vi povas vidi, malgraŭ la fakto, ke la vortoj en la pola kaj la Esperanta traduko estas averaĝe pli longaj, la tuta teksto estas pli mallonga. Senprobleme oni povas eĉ mallongigi la Esperantan tekston.
michaleo:
Due, ĝi ŝajnas esti specifa ŝatanto de la tona sistemo. Li montras la ekzemplon de la ĉina, en kiu dank' al la tonoj, la vortprovizo de la lingvo estas limigata al 3000 unusilabaj radikoj.
Tamen, por ke oni povus distingi inter tiom da unusilabaj radikoj, oni bezonus komplikan fonologian sistemon. La aŭtoro mem konstatas, ke ĉino povas prononci 140 malsamajn vokalojn. Do, iu, kiu ne estas ĉino provu lerni tion okulumo.gif Malgraŭ tio, en la ĉina estas multe da homofonoj.
Interese.

goli (显示个人资料) 2013年12月15日上午9:16:36

Laŭ mia penso, la koncizeco de esprimo nur dependas sur la parolanto kiu povas uzi longajn aŭ mallongajn esprimojт de lia penso. En esperanto oni povas diri: aŭ Mi konsideras ke ĝi estus pli bone se ni havas rendevuon kun vi, ĉu vi?, aŭ Volas rendevui?.

回到上端