ورود به محتوا

Peto al esperantistoj

از goli, 4 دسامبر 2013

پست‌ها: 28

زبان: Esperanto

goli (نمایش مشخصات) 4 دسامبر 2013،‏ 13:46:34

Mi faras scienc(em)an laboron por НОУ (Scienca Komunumo de Lernantoj), kie mi kontraŭas esperanton al angla kaj komparas ilin kiel internaciaj lingvoj. Mi eltrovis iujn artikolojn pri esperanta lingvistika kaj sociologia aspektoj, sed ne sufiĉas diverseco. Do mi petas vin, esperantistojn, ĉu vi povas sendi al ĉi tie iuj da artikoloj (angle, esperante kaj ruse) kaj verkoj pri komparo kaj kritiko de esperanto kaj angla kiel internacia lingvo.

Mi estu multe dankema.

goli (نمایش مشخصات) 5 دسامبر 2013،‏ 15:40:48

Mi petas helpon. Bonvolu ridulo.gif

Nile (نمایش مشخصات) 5 دسامبر 2013،‏ 16:33:35

Ĉu vi deziras simple iajn ajn artikolojn en tiuj lingvoj?

goli (نمایش مشخصات) 5 دسامبر 2013،‏ 16:48:43

Simple ajnajn artikolojn kaj verkojn pri komparo kaj kritiko de esperanto kaj angla kiel internacia lingvo. Lingvoj, kiuj mi konas sufiĉe bone por legi multon de teksto, estas rusa, angla, kaj esperanto. Artikolojn de Klodo Pirono ne sendu, mi havas multon de ili. Se vi volas defii min, vi povas sendi artikolon en franca ridego.gif

goli (نمایش مشخصات) 5 دسامبر 2013،‏ 16:48:51

Simple ajnajn artikolojn kaj verkojn pri komparo kaj kritiko de esperanto kaj angla kiel internacia lingvo. Lingvoj, kiuj mi konas sufiĉe bone por legi multon de teksto, estas rusa, angla, kaj esperanto. Artikolojn de Klodo Pirono ne sendu, mi havas multon de ili. Se vi volas defii min, vi povas sendi artikolon en franca ridego.gif

kaŝperanto (نمایش مشخصات) 6 دسامبر 2013،‏ 22:24:06

Ĉu vi jam vidis ĉi-tiun fadenon (kaj akompanantan artikolon)?

"English has been my pain for 15 years"

goli (نمایش مشخصات) 7 دسامبر 2013،‏ 11:34:42

kaŝperanto:Ĉu vi jam vidis ĉi-tiun fadenon (kaj akompanantan artikolon)?
Vidis, kaj dankon por memorigo.

shmurk (نمایش مشخصات) 8 دسامبر 2013،‏ 17:48:11

http://www.xibalba.demon.co.uk/jbr/ranto/ Tio estas angla retpaĝaro kontraŭ Esperanto kiun mi taksas tre malafabla. malgajo.gif

http://esperanto.org/us/USEJ/world/kontraux.html Interesa, ĝi enhavas respondojn al argumentoj kontraŭ Esperanto.

http://www.esperanto-sat.info/rubrique8.html Tion kion vi certe bezonas ! (La retejo enhavas ankaŭ aliajn argumentojn sed ili estas skribitaj franclingve)

http://eo.wikipedia.org/wiki/Propede%C5%ADtika_val...

Mi esperas ke mi helpis vin !

raffadalbo (نمایش مشخصات) 8 دسامبر 2013،‏ 18:35:49

Ankaŭ mi opinias ke vin povas helpi la sekvanta ligilo:
* www.eventoj.hu/steb/miksitaj/aest84.rtf (ĉefe la sekcio "Antinomio de termina hejmeco kaj internacieco" )

goli (نمایش مشخصات) 14 دسامبر 2013،‏ 16:20:16

Grandan dankon al vi, shmurk kaj raffadalbo.
shmurk, ĉu vi havas ion multe pri propedeŭtika valoro de Esperanto ekster Vikipedio?

بازگشت به بالا