Se oni devas toleri netoleremulojn ĉe Lernu?
de senideano, 2013-decembro-04
Mesaĝoj: 20
Lingvo: Esperanto
senideano (Montri la profilon) 2013-decembro-04 14:58:11
Netoleri samseksemulojn, (raciajn) malplimultanojn, ktp. estas malpermisita, sed ŝajnas ke oni povas sentime kaj senpune ataki kaj insulti kredantojn ĉe Lernu.
Se mi dirus "nigruloj estas stultaj" tio neniam permesas (kaj neniam devas estas permesita), sed diri "kredantoj estas stultaj" permesas?
Aŭ ĉu Esperantujo ĝenerale toleras tian netolerecon? Mi lernis Esperanton kaj nun mi komencas bedaŭri ke mi eble malsparas mian tempon lernante lingvon de tiom da netoleremuloj.
orthohawk (Montri la profilon) 2013-decembro-04 16:36:54
senideano:Mi rimarkas ke estas kelkaj Lernu-anoj kiuj daŭre atakas kaj insultas aliajn Lernu-anojn. Plejparte estas ateistoj kiuj atakas kaj insultas kredantojn -- mi ne povas trovi ekzemplon de Lernu-ana kredanto kiu atakas aŭ insultas ies malkredon / ateismon.La plej grava afero memori estas ke Esperanto mem ne estas tolerema au netolerema, sed EsperantISTOJ ja estas unu au la alia. Estas bedaura ke la "politikaj maldekstruloj"(kaj chu vi iam rimarkis ke nur la konservativaj kredoj estas netoleritaj; liberalaj kredoj neniam estas atakitaj) estas la plimultanoj en Esperantujo, sed tio igas grava esti parto de Esperantujo al politikaj kaj religiaj dekstruloj.
Netoleri samseksemulojn, (raciajn) malplimultanojn, ktp. estas malpermisita, sed ŝajnas ke oni povas sentime kaj senpune ataki kaj insulti kredantojn ĉe Lernu.
Se mi dirus "nigruloj estas stultaj" tio neniam permesas (kaj neniam devas estas permesita), sed diri "kredantoj estas stultaj" permesas?
Aŭ ĉu Esperantujo ĝenerale toleras tian netolerecon? Mi lernis Esperanton kaj nun mi komencas bedaŭri ke mi eble malsparas mian tempon lernante lingvon de tiom da netoleremuloj.
Tio dirite, tamen, ŝajnas ke vi jam ne vidis la "poll"-on ĉi tie kies titulo estas "Ĉu vi kredas je la stultaJ teorioJ de la evoluo? (Estas granda kvanto)."
antoniomoya (Montri la profilon) 2013-decembro-04 18:59:32
Tio kion ni bezonas, krom (aŭ anstataŭ) Esperanto, estas multe pli da toleremo kaj frateco.
Zamenhof kreis tiun ĉi lingvon por helpi starigi pacon kaj fratecon inter malsamlingvanoj. Sed li estis religiemulo.
Ŝajnas al mi ke la ideo/idealo de frateco estas iomete stranga al kelkaj nereligiaj homoj.
Amike.
senideano (Montri la profilon) 2013-decembro-04 19:08:55
senideano (Montri la profilon) 2013-decembro-04 21:38:03
erinja (Montri la profilon) 2013-decembro-04 21:49:36
senideano:Vi diras ke vi ne ofte forigas kontojn kaj la forigo de ies konto bezonas gravega kaj multfoja malrespekta de la reguloj, sed vi ne memoras se vi forigis la konton?Ni ne ofte forigas kontojn. Sed mi laboris ĉe la paĝaro dum pli ol 10 jaroj kaj mi okupiĝas pri multaj aferoj. Ne, pri iu preciza uzanto, mi ne ĉiam memoras, ĉu mi nuligis aŭ ĉu la uzanto mem nuligis, aŭ fakte, ĉu alia lernu-teamano nuligis.
Bonvolu ne diri ke tiu insultado/atakado estas ambaŭdirekta - mi povas doni vi MULTAJN, MULTAJN ekzemploj de publikaj, personaj atakoj kontraŭ kredantoj kaj siaj kredoj, sed vi, Lernu-estoj, havas nur unu ege mizeran ekzemplon.Vi petis unu ekzemplon kaj mi donis unu. Kiel mi diris, mi ne havas tempon por trairi ĉion kaj eltrovi ĉiun insulton kaj doni al vi longan liston, kaj mi pensas ĉiukaze ke tio ne estus bona uzo de mia tempo.
Mi bedaŭras se tio ne kontentigas vin. Se vi ne ŝatas niajn forumojn, vi sendube estas bonvena elekti alian forumon kiu estas laŭ vi pli justa al via vidpunkto.
orthohawk (Montri la profilon) 2013-decembro-04 22:36:37
senideano:Veridire!
Diri ke "venos tempo kiam oni devos pagi por io" estas nek insulto, nek atako. Ĉu tio vere estas "la plej malbona mesaĝo" afiŝita de kredanto? Ĉu vi volas kontraŭekzemploj fare de nekredantoj? Mi havas ja multegajn.
Diri ke religio estas "stultiganta", "freneza", "infana", ktp. - tio estas insulto / atako.
AlfRoland (Montri la profilon) 2013-decembro-05 11:26:36
orthohawk:Mateo 5:39!senideano:Veridire!
Diri ke "venos tempo kiam oni devos pagi por io" estas nek insulto, nek atako. Ĉu tio vere estas "la plej malbona mesaĝo" afiŝita de kredanto? Ĉu vi volas kontraŭekzemploj fare de nekredantoj? Mi havas ja multegajn.
Diri ke religio estas "stultiganta", "freneza", "infana", ktp. - tio estas insulto / atako.
Duko (Montri la profilon) 2013-decembro-05 16:18:30
Opinio foje estas atako, sed ne ĉiu atako estas krimo. Oni povas grupigi ilin en tri kategorioj:
1. Atako kontraŭ uloj aŭ grupoj - tio estas preskaŭ ĉiam malĝentila
2. Atako kontraŭ agoj de alia persono - tio povas vundi, kaj oni devas zorge elekti esprimmanieron, sed fine ĝi estas simpla opinio
3. Atako kontraŭ historiaj personoj - tio estas esprimlibero, eĉ se ĝi povas insulti kelkajn homojn
4. Atako kontraŭ ideoj - same kiel 2.
Mi donos ekzemplojn pri Esperanto (kaj miajn respondojn)
Kategorio 1: Vi kaj la aliaj esperantistoj estas stultaj kaj danĝeraj bestoj. (Hontu, tio estis malĝentila)
Kategorio 2: Via elekto lerni Esperanton estis malsaĝa. (Mi pensas male, sed vi ne devas lerni ĝin se vi ne volas)
Kategorio 3: Zamenhofo estis freneza idealisto kiu tute ne komprenis la mondon. (Eble li estis idealisto, sed krome de tio vi malpravas)
Kategorio 4: Esperanto estas lingvo malbela, infana kaj malnecesa. (Beleco estas subjektiva, sed mi povas montri al vi ke ĝi necesas)
Nun, se vi volas ludi kvizon, ĉu vi povas ordigi en kategorioj sekvajn frazojn (ili ne nepre estas miaj opinioj)?
a) En via mesaĝo vi skribis grandan mensogon.
b) Via patrino estas dika.
c) Mi malŝatas vegetarismon, ĝi ŝajnas al mi malsana stultaĵo.
d) Vi indas eterne bruli ĉar vi ne kredas je mia Dio.
e) Li povas esti via nacia heroo, tamen mi pensas ke Ĝingis-Ĥano estis murdisto.
f) La Lernu teamaro estas religiaj fundamentistoj.
g) Religio estas stultiganta.
h) Ni devas malpermesi paroladon de Esperanto.
i) Vi nenion komprenis de mia kredo.
j) Ateismo estas fia peko.
Restu sanaj, ĝentilaj kaj kuraĝaj en esprimado de via opinio kaj en tolerado de aliaj opinioj.
Altebrilas (Montri la profilon) 2013-decembro-05 17:26:01
antoniomoya:Nek KROM nek ANSTATAŬ, tio estas EN Esperanto pro la interna ideo!
Tio kion ni bezonas, krom (aŭ anstataŭ) Esperanto, estas multe pli da toleremo kaj frateco.
Sen ĝi, lingvo estus nur kodo, kaj tiukaze eĉ komputilo povus esti esperantisto.
Mi opinias, ke ĝentileco postulas iomete da mensogo. Se iu diras "bonan tagon" al sia estro, esperante samtempe, ke li rompos sian kruron, estas nur pro tio ke la socio devigas tion, kaj feliĉe tio ebligas al homoj vivi pace eĉ se ili sin malamegas.
Estas la sama en debato. Se homoj komencas interinsulti, ili baldaŭ ekfrapos unu la alian, kaj la debato iĝos neebla.
Tio ne signifas, ke oni devas rezigni pri la esprimo de siaj opinioj, kaj cedi antaŭ la ĉantaĝo pri ofendemo - kiu estas ofte uzata por malebligi ies esprimon.
Debatanto devas - almenaŭ ŝajne - antaŭsupozi ke lia kontraŭulo estas sincera, kaj trakti lin tiele. En publika debato, se iu estas stulta kaj debatas stulte, ĉiuj baldaŭ konstatos tiun stultecon kaj oni ne bezonas aserti ĝin.