Mesaĝoj: 62
Lingvo: Esperanto
cspinola (Montri la profilon) 2014-aprilo-08 15:47:29
KER ekzamenoj okazos kadre de la Hispana kaj Andaluzia Kongreso en Ronda la venontan 3-an de majo. Katalin Kovats organizos. Eblos ekzameniĝi kaj skribe kaj parole en ĉiuj tri niveloj: B1, B2 kaj C1.
Por pliaj informoj pri la KER-ekzamenoj, bv rigardi la diversajn sekciojn de la ekzamenpaĝo: http://edukado.net/ekzamenoj/ker.
Aliĝi eblas sur la paĝo: Sesioj kaj aliĝoj, klakante al la urbonomo RONDA. http://edukado.net/ekzamenoj/ker/sesioj

cspinola (Montri la profilon) 2014-aprilo-12 12:37:23
Katalin Kovats, estrarano de UEA, estas tiel konata ĉe la esperantujo, ke ne bezonas pli prezentado. Ŝi multe klopodis enkonduki KER-sistemon en esperantujon.
Ŝi gvidis multajn Esperanto-kursojn kaj metodikajn seminariojn dise en la mondo, kaj nuntempe ŝi okupiĝas pri la redaktado de la porinstruista ttt-ejo Edukado.net.
Ni ĉiuj provu havi la KER ekzamenon.
Ŝi ankaŭ prelegos en la kongreso pri la Instruado de Esperanto en la mondo. Tre gravas tiu rilate la oficialan instruon de nia lingvo ene de la Komuna Referenckadro por Lingvoj, afero tute rilata al la okazigo de la ekzamenoj kaj al la atingo de la diplomoj ĉe Universitato. Ankaŭ eblas organizi kelkajn ludajn aferojn gvidatajn de ŝi.