Cxu ekzistas biografio pri Antoni Grabowski?
af Interretano, 5. dec. 2013
Meddelelser: 2
Sprog: Esperanto
Interretano (Vise profilen) 5. dec. 2013 03.23.46
Min ege interesas la fakto, ke Antoni Grabowski, en la antologio "El Parnaso de Popoloj", tradukis poemojn el pli ol 20 da lingvoj. Mi ŝatus legi biografion pri li, por scii, kiel li povis lerni kompreni tiom da lingvoj. Ĉu ekzistas iu libro (ne retejo) pri Grabowski? La diverslingvaj artikoloj en Vikipedio ne havas fontojn, kaj eble estas mensongoj.
En komento al ĉi tiu artikolo, Don Harlow rakontas interesan anekdoton pri Grabowski, sed mi ne scias, kie li legis tion. Eble li legis tiun anekdoton en iu libro.
En komento al ĉi tiu artikolo, Don Harlow rakontas interesan anekdoton pri Grabowski, sed mi ne scias, kie li legis tion. Eble li legis tiun anekdoton en iu libro.
Interretano (Vise profilen) 24. dec. 2013 18.42.04
En la katalogo de UEA mi trovis biografion nome de Antoni Grabowski eminenta Esperanto-aganto. Mi esperas, ke tiu ĉi informo al iu taŭgus.