Til innholdet

Kie mi povus lerni Nahuatl en interreto?

fra Uridium,2013 12 5

Meldinger: 6

Språk: Esperanto

Uridium (Å vise profilen) 2013 12 5 21:39:40

Bonan ĉiahoron (?) al ĉiuj!

Mi havas meksikan fianĉinon, mi vizitis tri fojojn la belegan Meksikon kaj mi interesiĝis pri la indiĝena lingvo de tiu lando, nome Nahuatl.

Mi tre ŝatus provi lerni ĉi tiun lingvon, sed mi ne trovis multajn da interesaj paĝaroj en interreto.

Ĉu kelkaj meksikuloj povas helpi min?

Tlazohcamati!

Fenris_kcf (Å vise profilen) 2013 12 6 01:01:36

Ankaŭ mi interesiĝas pri Nahuatl. Estas interesega, ke tiu lingvo postvivis. Bedaŭrinde multaj personoj eĉ ne scias pri ĝia ekzisto kvankam ili uzas diversajn vortojn, kiu devenas de Nahuatl (ekzemple "tomato" de "xitomatl", "ĉokolado" de "xocolatl" ).

ruth3209 (Å vise profilen) 2013 12 6 01:28:36

Aubright (Å vise profilen) 2013 12 6 01:29:44

Ĉe la paĝaro "Unilang" oni povas lerni konsiderinda kvanto de (da?) Nahuatl-on, sed la lecionoj estas bedaŭrinde en la angla nur malgajo.gif.

Esperantst (Å vise profilen) 2013 12 6 05:34:34

Sed bv. atenti, ke ne ekzistas "la indiĝena lingvo de Meksiko". En Meksiko ekzistas multege da diversaj indiĝenaj lingvoj. Alia afero estas, ke ofte la variantoj de la diversaj lingvoj jam estas tiom diversaj, ke homoj el unu vilaĝo ne komprenas la homojn de alia vilaĝo. Se oni lernas la "naŭatlan lingvon", kiun oni instruas oficile oni ne aŭtomate komprenas la homojn el iuj vilaĝoj. Krom la naŭatla estas jenaj gravaj indiĝenaj lingvoj: majaa, miksteka, tceltala, zapoteka, tcocila, otomia, totonaka.

Uridium:Mi havas meksikan fianĉinon, mi vizitis tri fojojn la belegan Meksikon kaj mi interesiĝis pri la indiĝena lingvo de tiu lando, nome Nahuatl.

whysea (Å vise profilen) 2013 12 6 05:48:02

Mi uzas ĉi tiun: http://www.memrise.com/course/91835/introduction-t...

La kreinto de tiu ne uzas la kutiman skribmanieron de nahuatl, sed alie ĝi estas bona enkonduko.

Vi ankaŭ povas spekti Strato Sesamo en Nahuatl: http://www.youtube.com/watch?v=cwMcCYpdZNU

Plue ekzistas ĉi tiu: http://www.reddit.com/r/nahuatl

sed mi ne anatŭ uzis ĝin.

indas studi iom da la hispana lingvo se vi volas lerni la nahuatlan, ĉar en la hispana lingvo ekzistas pli da lecionoj ol en la angla.

Tibake til toppen