前往目錄

problemo de fiziko

貼文者: sudanglo, 2013年12月7日

訊息: 4

語言: Esperanto

sudanglo (顯示個人資料) 2013年12月7日下午12:37:11

Mi volas ĝustigi mian barometron.

Se la aera temperaturo estas 46 gradoj F, kaj la aeropremo ĉe la apuda meteologia stacio estas 1027 mb (30.30 colojn da hidrargo) kaj la stacio situas 180 futojn super la maro futoj (55m), kion devas montri mia barometro se mia alto super la maro estas 90 futoj?

Alivorte, kio estas la korekto por ĉiu futo super la maro je la supra temperaturo kaj (se rilatas) je latitudo de 51 gradoj N.?

Tjeri (顯示個人資料) 2013年12月7日下午1:33:28

Unue mi rimarkigus, ke uzante internacian lingvon, estus pli taŭge uzi internaciajn mezurunuojn.
Pri la demando mem, ĉe la marnivelo la korekto proksimumas po 1 hpa (= mb) ĉiu 9-a metro (aŭ 30-a futo)
La preciza kalkulo estas iom malsimpla.

Rugxdoma (顯示個人資料) 2013年12月7日下午1:54:08

En via ekzemplo, ĉu vere la meteorologia stacio reportis la veran aeropremon ĉe ĝi? Laŭ la angla Wikipedia la stacioj normale raportas premojn korektitajn al marnivelo.

Atmospheric pressure

sudanglo (顯示個人資料) 2013年12月8日上午10:43:46

Rugxdoma:En via ekzemplo, ĉu vere la meteorologia stacio reportis la veran aeropremon ĉe ĝi? Laŭ la angla Wikipedia la stacioj normale raportas premojn korektitajn al marnivelo.
Mi tre dankas pro tiu informo. Se vera, tio tre simpligas la ĝustigon.

La antaŭ-historio de mia deziro ĝustigi la barometron estas iom malĝoja.

La koncerna barometro estas familia heredaĵo, dediĉita al iu pra-parenco mia, kiu savis vivon surmare en 1882. Bedaŭrinde ĝi falis de kie ĝi pendis sur la muro, kun rompo de la ciferplato, kaj tiel fariĝis necese dismunti kaj re-kalibrigi

回到上端