Ir ao conteúdo

Sinmortigo pro lingva malsciado

de Demian, 8 de dezembro de 2013

Mensagens: 8

Idioma: Esperanto

Demian (Mostrar o perfil) 8 de dezembro de 2013 07:50:08

Tiu ĉi ne estas alia kontraŭangla fadeno.

Mi nur scivolemas, ĉu registaroj en viaj nacioj ŝanĝos la lingvon de instruado, se studentoj (eĉ unu!) sinmortigus sin pro nekapablo studi pere de fremda lingvo?

(a) Knabino sinmortigas pro malbona angla
(b) Studento de inĝenierarto finas vivon pro malbona angla kapablo

Situacio de angla en Suda Azio kaj Angla Afriko estas komplika. Ĝi nek estas fremda lingvo, nek estas gepatra lingvo por tiuj ĉi popolo.

Uridium (Mostrar o perfil) 8 de dezembro de 2013 10:09:07

Bedaŭrinde hodiaŭ la scio de novaj lingvoj (sed ne nur Angla) pliiĝas al novuloj la ebleco de serĉi bonan laboron, verŝajne tio estas la kialo de la sinmortigo de tiu kompatindaj studantoj, la timo ke ilia malbona anglo malhelpas ilin iun tagon.

Ne, la registaro de iu ajn nacio neniam ŝangus ĝia "agmaniero kaj vidmaniero" por kauzo de unu simpla morto.

En Usono, sekvas la mortoj kaj lernejaj masakroj pro fajraj-armoj, tio estas ekde multaj dekjaroj; tio motivis la Usonan kongreson ŝangi ĝia leĝo pri kontrolo kaj vendo de pafiloj kaj fusiloj?

P.S. Ankaŭ la mia ne estas kontraŭangla fadeno, tio estas nur ekzemplo, povus fari aliajn.

novatago (Mostrar o perfil) 8 de dezembro de 2013 10:29:43

Uridium:Bedaŭrinde hodiaŭ la scio de novaj lingvoj (sed ne nur Angla) pliiĝas al novuloj la ebleco de serĉi bonan laboron, verŝajne tio estas la kialo de la sinmortigo de tiu kompatindaj studantoj, la timo ke ilia malbona anglo malhelpas ilin iun tagon.
Tio ke scii lingvojn plibonigas eblecojn por trovi “bonan” laboron estas fakto, tamen la problemo estas kiel oni eksplikas/komprenas tiun fakton.

Afero estas diri ke ju pli oni scias des pli da ŝancoj oni havos por trovi deziratan laboron. Alia afero estas diri aŭ kompreni ke oni devas voli ian laboro en kiu oni devas scii iun lingvon, diri aŭ kompreni ke nur perfekta, kvazaŭ denaska, scio de lingvo rajtigos onin labori. Problemo estas sugesti ke ĉion, oni devas fari samtempe aŭ tiam, kiam aliaj faras tion.

Uridium:Ne, la registaro de iu ajn nacio neniam ŝangus ĝia "agmaniero kaj vidmaniero" por kauzo de unu simpla morto.

En Usono, sekvas la mortoj kaj lernejaj masakroj pro fajraj-armoj, tio estas ekde multaj dekjaroj; tio motivis la Usonan kongreson ŝangi ĝia leĝo pri kontrolo kaj vendo de pafiloj kaj fusiloj?
Rilate al ĉi tio kaj al tio dirite de mi pli supre, mi opinias ke eĉ se usona estraro ne malpermesis armilojn, en lernejoj kie ekzistas grandajn riskojn, oni kontrolas ĉu lernantoj kunportas armilojn kaj tio estas ŝanĝo. Same, oni povas zorgi pri kian eksplikon ricevos lernantojn pri la gravecon lerni lingvojn kaj kian komprenon akiras ili pri la afero.

Ĝis, Novatago.

vincas (Mostrar o perfil) 8 de dezembro de 2013 10:32:35

Demian:Mi nur scivolemas, ĉu registaroj en viaj nacioj ŝanĝos la lingvon de instruado, se studentoj (eĉ unu!) sinmortigus sin pro nekapablo studi pere de fremda lingvo?
Tio ne estas problemo de lernado de lingvo. Tio estas problemo de homa psiko kaj ni devus ne ŝanĝi lingvojn aŭ ion alian, sed helpi al tiu homo.

Benjamino (Mostrar o perfil) 8 de dezembro de 2013 12:12:38

Mia amiko mortigis sin en 2009, malgraŭ ke li estis denaska parolanto de la usonangla. Kvankam ĉiu ĉiam volas kulpi iun aŭ ion (plej ofte sin) pro ies sinmortigo, la problemo ne estas ies ajn kulpo, krom la sinmortiginto. Kaj oni povas pardoni la sinmortiginton, ĉar oni devas pardoni tiun por mem postvivi.

raffadalbo (Mostrar o perfil) 8 de dezembro de 2013 16:40:04

vincas:Tio ne estas problemo de lernado de lingvo. Tio estas problemo de homa psiko kaj ni devus ne ŝanĝi lingvojn aŭ ion alian, sed helpi al tiu homo.
benjamino:Mia amiko mortigis sin en 2009, malgraŭ ke li estis denaska parolanto de la usonangla.
Mi konsentas kun vincas kaj benjamino. En la aĝo inter 13 kaj 20 jaroj multe da uloj estas dum momentoj korpremitaj kaj iuj estas tiel korpremitaj kaj tiel malfortaj, ke bagatelo sufiĉas por sinmortigo.

Tamen, la afero ankaŭ montras ke multe da studantoj suferas kiam ili estas devigataj ne nur lerni fremdan lingvon, sed lerni ĉiujn temojn per fremda lingvo. Tio okazas en Barato ĉefe pri la angla, en altgradaj aŭ altfamaj lernejoj; sed okazas ankaŭ en aliaj landoj pri aliaj lingvoj. (En Eŭropo bonŝance tre malofte.)

Mi opinias ke tia sufero ne estas ĉiam evitebla, sed la registaroj devus ĉiam klopodi por eviti ĝin.

Koracio (Mostrar o perfil) 8 de dezembro de 2013 17:24:25

En Hungario ia figuro de la opposicio, iama ministropresidento volas enkonduki la bilingvan instruadon ĉe lernejon ekde de la unua klaso.

maratonisto (Mostrar o perfil) 14 de dezembro de 2013 18:35:00

Koracio:En Hungario ia figuro de la opposicio, iama ministropresidento volas enkonduki la bilingvan instruadon ĉe lernejon ekde de la unua klaso.
Ĉu Gyurcsany?

De volta à parte superior