Tin nhắn: 3
Nội dung: Esperanto
whysea (Xem thông tin cá nhân) 09:59:15 Ngày 11 tháng 12 năm 2013
((Kio estas rololudo/rpg? Estas skribludo, en kiu vi unue elpensas rolulon/avataron propran, afiŝas ilian "profilon", kaj poste partoprenas kun tiu rolulo en komune kreita rakonto pri niaj roluloj. Estas amuza skriba ekzercilo! Eksterludaj komentoj bezonas (())-ojn, kaj dialogo ""-ojn. Ekz...))
"Profilo de Rolulo":Nomo: EmaEma sidis malantaŭ la vendotablo de la kafejo, sentante iom dormema. "Ankoraŭ neniu alvenis..." Ŝi suspiris. "Kaj restas tiom da horoj en mia labortago. Malbone!" Ŝi trinketis je taso de sensukera teo, kaj pensis pri kion ŝi faru dum ŝia tagmanĝohoro.
Sekso: ina
Aĝo: 23
Aspekto: malalta, palhaŭta, kun longa rozkolora hararo
Alia informo: Ŝi laboras en la kafejo
((Nun, oni povas krei personon, afiŝi la profilon, kaj eniri la kafejon, per skribi etan afiŝon pri ties agadoj. En ĉi tiu ludo vian personon povas esti ion ajn, eĉ nehoma, ekzemple roboto, elfo, monstro, alimondano, ktp.
![ridego.gif](/images/smileys/ridego.gif)
whysea (Xem thông tin cá nhân) 22:08:06 Ngày 12 tháng 12 năm 2013
Nomo: Andi
Sekso: vira
Aĝo: 22
Aspekto: maldika, brunhaŭta, kun mallonga hararo nigra. Surhavas delikatajn vestaĵojn.
Alia informo: Li estas komencanto de esperanto
Andi vidis ke la nova kafejo freŝtempe ekmetis la afiŝon "Malfermita!" sur ĝian porton. Elsepzema, li eniris la kafejon kaj alproksimiĝis la vendotablon. "Unu kafon, bonvole," li diris al Ema, dum kiam li metis iom da moneroj sur la tablon. La virino ridetis, gestis jese, kaj ekfaris la kafon.
kaŝperanto (Xem thông tin cá nhân) 03:35:17 Ngày 14 tháng 12 năm 2013
Sekso: ina
Aĝo: proksimume 25
Aspekto: eta, surhavas nigran kostumon kaj skian maskon. Ŝi portas nunĉakojn kaj glaveton.
Alia informo: Ŝi estas ninĵino.
Subite, el nenie, ninjino aperis ekbrilege. Ŝpinante siaj nunĉakojn, ŝi diris al Ema, "Donu al mi ĉiom da la monon! Tuj!"