Kiom kun adjektivoj?
de kaŝperanto, 2013-decembro-12
Mesaĝoj: 5
Lingvo: Esperanto
kaŝperanto (Montri la profilon) 2013-decembro-12 20:18:16
Ekzemple, en "...they will not care how devout you have been..." == "ne gravas al ili kiom pia estintas vi"
Aŭ, por adverboj, "Ne gravas al mi kiom rapide vi kuris."
Mi ne povas trovi ekzemplojn por ĉi-tiu afero.
Dankon.
oxymor (Montri la profilon) 2013-decembro-12 20:39:18
Tion vi diris ĉu ne?
- Se jes, mi pensas ke tio ĝustas, sed do kio precize estas via demando?
- Se ne, kion vi diris?
kaŝperanto (Montri la profilon) 2013-decembro-12 20:49:17
oxymor:Adverboj ne povas priskribi substantivojn kaj povas priskribi kaj aliajn adverbojn, kaj adjektivojn. Do oni skribu "kiom da" antaŭ substantivoj, kaj nur "kiom" antaŭ adverboj kaj adjektivoj.Mi ja diris tion, kaj mi demandis simple se estas prava uzi "kiom" sen "da" tiele (ĉar mi ne estis certa pri ĝi). Mi ne memoras, el miaj legadoj, ekzemploj kie oni uzas "kiom XXX-a" au "kiom XXX-e", mi nur memoras "kiom da XXX-o".
Tion vi diris ĉu ne?
- Se jes, mi pensas ke tio ĝustas, sed do kio precize estas via demando?
- Se ne, kion vi diris?
Dankon por la respondo.
Kirilo81 (Montri la profilon) 2013-decembro-12 21:23:07
kaŝperanto:Tradukinte el la angla, mi malkovris mankon en mia kompreno de "kiom". Mi legas, ke normale "kiom" bezonas "da", ĉar ĝi estas adverbo, kaj adverboj ne povas priskribi substantivojn. Do, kiam ni uzas "kiom" por priskribi adjektivojn/adverbojn, ĉu ni ne devas uzi "da"?Tute prave. Serĉu en la Tekstaro simple per kiom en ajna teksto-elekto, vi trovos multe da ekzemploj.
Ekzemple, en "...they will not care how devout you have been..." == "ne gravas al ili kiom pia estintas vi"
Aŭ, por adverboj, "Ne gravas al mi kiom rapide vi kuris."
P.S.: ĉi tiu / tiu ĉi sen streketo.
oxymor (Montri la profilon) 2013-decembro-12 22:21:57
Kiom alta estas la monto?
Kiom longe daŭras la filmo?
Aldoni "da" povus eĉ ŝanĝi la signifon se estas adjektivo kaj substantivo :
Ekzemple :
"Li havas tiom grandajn piedojn ke li ne trovas ŝuojn" estas tute ĝusta.
"Li havas tiom da grandaj piedoj ke li ne trovas ŝuojn" estas ankaŭ gramatike ĝusta sed signifus ke li havas pli ol du piedojn^^