Vai all’indice

Kiom kun adjektivoj?

di kaŝperanto, 12 dicembre 2013

Messaggi: 5

Lingua: Esperanto

kaŝperanto (Mostra il profilo) 12 dicembre 2013 20:18:16

Tradukinte el la angla, mi malkovris mankon en mia kompreno de "kiom". Mi legas, ke normale "kiom" bezonas "da", ĉar ĝi estas adverbo, kaj adverboj ne povas priskribi substantivojn. Do, kiam ni uzas "kiom" por priskribi adjektivojn/adverbojn, ĉu ni ne devas uzi "da"?

Ekzemple, en "...they will not care how devout you have been..." == "ne gravas al ili kiom pia estintas vi"

Aŭ, por adverboj, "Ne gravas al mi kiom rapide vi kuris."

Mi ne povas trovi ekzemplojn por ĉi-tiu afero.

Dankon.

oxymor (Mostra il profilo) 12 dicembre 2013 20:39:18

Adverboj ne povas priskribi substantivojn kaj povas priskribi kaj aliajn adverbojn, kaj adjektivojn. Do oni skribu "kiom da" antaŭ substantivoj, kaj nur "kiom" antaŭ adverboj kaj adjektivoj.

Tion vi diris ĉu ne?
- Se jes, mi pensas ke tio ĝustas, sed do kio precize estas via demando?
- Se ne, kion vi diris?

kaŝperanto (Mostra il profilo) 12 dicembre 2013 20:49:17

oxymor:Adverboj ne povas priskribi substantivojn kaj povas priskribi kaj aliajn adverbojn, kaj adjektivojn. Do oni skribu "kiom da" antaŭ substantivoj, kaj nur "kiom" antaŭ adverboj kaj adjektivoj.

Tion vi diris ĉu ne?
- Se jes, mi pensas ke tio ĝustas, sed do kio precize estas via demando?
- Se ne, kion vi diris?
Mi ja diris tion, kaj mi demandis simple se estas prava uzi "kiom" sen "da" tiele (ĉar mi ne estis certa pri ĝi). Mi ne memoras, el miaj legadoj, ekzemploj kie oni uzas "kiom XXX-a" au "kiom XXX-e", mi nur memoras "kiom da XXX-o".

Dankon por la respondo.

Kirilo81 (Mostra il profilo) 12 dicembre 2013 21:23:07

kaŝperanto:Tradukinte el la angla, mi malkovris mankon en mia kompreno de "kiom". Mi legas, ke normale "kiom" bezonas "da", ĉar ĝi estas adverbo, kaj adverboj ne povas priskribi substantivojn. Do, kiam ni uzas "kiom" por priskribi adjektivojn/adverbojn, ĉu ni ne devas uzi "da"?

Ekzemple, en "...they will not care how devout you have been..." == "ne gravas al ili kiom pia estintas vi"

Aŭ, por adverboj, "Ne gravas al mi kiom rapide vi kuris."
Tute prave. Serĉu en la Tekstaro simple per kiom en ajna teksto-elekto, vi trovos multe da ekzemploj.

P.S.: ĉi tiu / tiu ĉi sen streketo.

oxymor (Mostra il profilo) 12 dicembre 2013 22:21:57

Mi jam ofte aŭdis tiajn frazojn, ili estas tute ĝustaj :

Kiom alta estas la monto?
Kiom longe daŭras la filmo?

Aldoni "da" povus eĉ ŝanĝi la signifon se estas adjektivo kaj substantivo :
Ekzemple :
"Li havas tiom grandajn piedojn ke li ne trovas ŝuojn" estas tute ĝusta.

"Li havas tiom da grandaj piedoj ke li ne trovas ŝuojn" estas ankaŭ gramatike ĝusta sed signifus ke li havas pli ol du piedojn^^

Torna all’inizio