Więcej

Kial lerni Esperanton?

od morico, 12 grudnia 2013

Wpisy: 29

Język: Esperanto

kmin25 (Pokaż profil) 14 grudnia 2013, 05:16:42

Mi eklernas Esperanton ĉar ĝi estas unu tre facila lingvo. Krome, mi ŝatas lingvlernadon, tial, mi pensis al mi mem ke ne estas malavantaĝo pasigante kelkaj semajnoj por lerni ĝin. Se mi ŝatus, kontinuu. Alie, forlasu. Ne estas granda problemo.

Altebrilas (Pokaż profil) 14 grudnia 2013, 23:02:25

morico:
Altebrilas:Legu kaj disdonu la multajn librojn, dokumentojn kaj flugfoliojn kie tiuj argumentoj estas detale disvolvigitaj kaj klarigitaj... Aŭ vizitu esperantajn paĝarojn kie vi trovos elektronikan version de tiu argumentaro.
Dankon. Ĉu tiu argumentaro estas ankaŭ en Lernu.net? Ĉu vi povas doni la plej bonajn referencojn en Interreto?
post mallonga serĉado, mi trovis tiujn:
http://www.esperanto.net/
http://eo.wikipedia.org/wiki/Claude_Piron Li verkis multajn bonegajn argumentajn tekstojn pri esperanto; vidu ligilojn.
http://vitorluiz.6te.net/?p=186
http://eo.nitobe.info/por_esperantistoj/argumentoj...

OrangxKoloro (Pokaż profil) 18 grudnia 2013, 13:37:14

Mi vole aldonas aliajn kialojn por lerni esperanton, tiuj kiuj mi spertiĝas min men (ĉu vi ankaŭ?) :

-Scii, spertiĝi kion estas farita lingvo :
La esperanto estas la sola lingvo farita kiu ŝajne sufiĉe parolata por ke ĝin kvalifikiĝas per ''vivanta''. Mi ne parolas pri sciencfikciaj lingvoj kiu estas faritajn por ŝajni verŝajnajn sed pri iu lingvo kiu volas esti samnivele naciaj lingvoj!
Antaŭ mi eklernis esperanton, mi serĉis multe komentojn pri ĝi : vi havas poresperantistajn aŭ kontraŭesperantistajn paroladojn, sed kiel scii la veron inter ilin? Mi do paŝigis por fari mian propran juĝon pri farita lingvo kaj ankaŭ esperanto ; malfinante scii nur kion estas tiu lingvo kaj nun mi skribadas ĉi-tie!

-Lerni pri lingvo, lingveco mem kaj ludi faradi lingvon vi mem
Kiam mi lernas fremden nacian lingvon, mi lernas gramatikaĵojn kaj vortaron. Tiel mi komparas kun mian denaskan lingvon : mi do vidas mian denaskan lingvon ekstere. Tiu estas grava (eĉ se malmulte mi ne parolos la lingvon en mia vido) ĉar tio sperto permesas min juĝas mian lingvon : ĝiaj forcoj, ĝiaj malforcoj, ĝiaj apartaĵoj...tiuj kiuj mi ne povas vidi nur lernante mian denaskan lingvon. Tiu sperto lernas min juĝas mian lingvon (kaj aliajn vidajn aĵojn ankaŭ) sendepende, pliobjektive. Kiam mi uzas tiun lingvon, mi nur povas kopi denaskulan lingvmanieron kio estas la modelo. Tiu trankviligas fakte : se mi kopias (tiu ne estas tia facile...) la gramatikon, la vortaron, mi certe estas komprenita.
Lerni faritan lingvon, estas iomete malsama. Malfine la lernadon, ekzitas nenion : nenio lingvo, nenio modelo kiu mi povas kopii, ĉar mi scias ke tiu lingvo estas tute farita.
Dum mi lernis bazojn (kiu estas logikajn, kaj mi farus, anstataŭ la aŭtoroj de la lingvo, pli malpli same), mi mem mense ankaŭ ludas faradi la lingvon mem ; Mia lernado estis objektivema kaj kritikema ĉar mi nur volis ekspertiĝi faritajn lingvojn. Mi faras ilon por komuniki miajn nunajn pensojn : kiu alfabeto, kiuj leteroj... kaj tio devis esti facila kaj malgraŭe kompreniĝa de homoj plejmultaj... Mi devis akcepti kompromisojn se mi volis havi efikan lingvon prefere ol nenio.
Lerni esperanton, forcis min pripensi pri mia denaska lingvo ne kiel gramatiko aŭ vortaro, sed iu, meze de aliaj, aro de aĵoj por eksteriĝi mian pensaĵojn kaj ĉiam mensiĝis la aliulon certe komprenu miajn mensaĵojn. Mi sentis kiel iu gramatikisto!?
Lerni faritan lingvon, min metis en tiel situacio : antaŭ mi ne povis paroli (kiel la lingvo ne ekzitas) sed poste la lernado, mis povis uzi mian langon kaj mian buŝon por iu plibone komunikilo ol graŭlo kvazaŭ prahistoria homo kiu malkovris la lingvon, la lingvecon... Strange, ĉu ne?

~~Bonvolu esti indulgema kun mi, ne estas facile skribiĝis mian sperton, eblas tiu estas nur mian...

Altebrilas (Pokaż profil) 18 grudnia 2013, 16:54:21

Ni estas des pli indulĝemaj ke Lernu! ebligas korekti viajn erarojn kiam vi malkovros ilin: Sufiĉas alklaki sur "redakti" ("rédiger" franclingve) super la mesaĝo, kiun vi skribis.

OrangxKoloro (Pokaż profil) 19 grudnia 2013, 13:33:51

Dankon. Mi ĵus ekkorectis iun akuzativon (mi estas francujo...). Ĉu la komando daŭriĝas ĉiam, eĉ kiam aliaj sekvontaj mesaĝoj aperos?

Altebrilas (Pokaż profil) 19 grudnia 2013, 16:13:53

OrangxKoloro:Dankon. Mi ĵus ekkoreKtis iun akuzativon (mi estas franco / el Francujo...; "mi estas Francujo"="je suis la France" - ĉu vi estas la reinkarniĝo de de Gaulle? ridulo.gif ). Ĉu la komando daŭriĝas ĉiam, eĉ kiam aliaj sekvontaj mesaĝoj aperos?
Jes, vi povas daŭre korekti viajn mesaĝojn. (NB: daŭri estas netransitiva: vi ne bezonas la sufikson "iĝ".)

Amike,

YA.

ratkaptisto (Pokaż profil) 19 grudnia 2013, 16:26:23

Altebrilas:Ni estas des pli indulĝemaj ke Lernu! ebligas korekti viajn erarojn kiam vi malkovros ilin: Sufiĉas alklaki sur "redakti" ("rédiger" franclingve) super la mesaĝo, kiun vi skribis.
Mi ne trovas tiun eblecon. Ĉu vi povas helpi al mi? Mi antaŭdankas.

Urho (Pokaż profil) 19 grudnia 2013, 16:50:51

ratkaptisto:
Altebrilas:Ni estas des pli indulĝemaj ke Lernu! ebligas korekti viajn erarojn kiam vi malkovros ilin: Sufiĉas alklaki sur "redakti" ("rédiger" franclingve) super la mesaĝo, kiun vi skribis.
Mi ne trovas tiun eblecon. Ĉu vi povas helpi al mi? Mi antaŭdankas.
Vi povas redakti nur vian propran mesaĝon, do bv. alklaki sur la butono/vorto ”Redakti” (germane: Bearbeiten).

OrangxKoloro (Pokaż profil) 19 grudnia 2013, 17:08:28

Altebrilas:
OrangxKoloro:Dankon. Mi ĵus ekkoreKtis iun akuzativon (mi estas franco / el Francujo...; "mi estas Francujo"="je suis la France" - ĉu vi estas la reinkarniĝo de de Gaulle? ridulo.gif ). Ĉu la komando daŭriĝas ĉiam, eĉ kiam aliaj sekvontaj mesaĝoj aperos?
Jes, vi povas daŭre korekti viajn mesaĝojn. (NB: daŭri estas netransitiva: vi ne bezonas la sufikson "iĝ".)

Amike,

YA.
...ups mi estas franculo! estas tio kio mi ekvolis diri. Mi miksas ulo kaj ujo. Mi preferas Francio al Francujo.

Altebrilas (Pokaż profil) 20 grudnia 2013, 13:28:59

Vi povas daŭre korekti akuzativojn... okulumo.gif aŭ tutsimple (pli simple dirante ol farante!) atenti, ke vi ne forgesu ilin.

La sufikso "ul" ne estas necesa, ĉar franco, anglo, germano ktp ja estas personoj, do uloj.

Sed ne gravas, la plej grava estas ke vi esprimiĝu flue, sufiĉas esti komprenebla, korekteco venos pli poste... escepte eble pri la akuzativo, ĉar tio pruvas al niaj samideanoj ke vi lernas la lingvon serioze, kaj pro tio ili estos pli indulĝemaj pri la cetero.

Wróć do góry