前往目錄

Kial lerni Esperanton?

貼文者: morico, 2013年12月12日

訊息: 29

語言: Esperanto

Miland (顯示個人資料) 2013年12月20日下午5:22:16

La kreinto de Esperanto, Zamenhof intencis ke ĝi estu pacigilo por la mondo. Bedaŭrinde ĝi ne malebligis la mondmilitojn de la pasinta jarcento. Tamen, ĝi povas krei internaciajn amikecojn inter homoj. Pro tio, eble E-o helpos internacian diplomation.

Bruso (顯示個人資料) 2013年12月20日下午5:31:38

Kial oni grimpas sur monton?

Ĉar ĝi estas tie.

antoniomoya (顯示個人資料) 2013年12月20日下午6:55:24

OrangxKoloro:Mi miksas ulo kaj ujo. Mi preferas Francio al Francujo.
Mi preferas Franclando, Hispanlando, Germanlando, kaj tiel plu... Tiamaniere, oni ne bezonas zorgi plu pri tiu landnoma afero. ridulo.gif

Amike.

KetchupSoldier (顯示個人資料) 2013年12月20日下午9:07:47

kaŝperanto:Kial ne?
Ĉi tiu estas mi. Mi ŝatas lingvoj kaj la celoj da Esperanto estas tre admirinda. Kial ne lerni Esperanton?

OrangxKoloro (顯示個人資料) 2013年12月22日上午9:39:37

KetchupSoldier:
kaŝperanto:Kial ne?
Ĉi tiu estas mi. Mi ŝatas lingvoj kaj la celoj da Esperanto estas tre admirinda. Kial ne lerni Esperanton?
Vere, Esperanto estas tre fleksebla lingvo.

Esperanto kelkajfoje, pensigas min kiel kesto "faru vi mem vian lingvon" por komuniki. Ĝi permesas komuniki ne kun sama lingvo (kaj sama kulturo), sed kun pli etaj kumunaj eroj kiel leksemoj.

robbkvasnak (顯示個人資料) 2013年12月27日下午6:56:14

Jes, ja, Esperanto estas kre-em-ig-a lingvo, instigas la cerbon trovi novajn solvojn pere de malgrandaj konstru-blok-et-oj aŭ uzi jam ekzistantajn radikojn - tiel ke ni havas interesan stilon ne ĉiam kun la samaj "vortoj" aŭ radikoj sed pere de cerbostreĉo sinonimojn sur komuna bazo. Foje, aparte por fakaj esprimoj, ni bezonos novajn radikojn - oni malkovras novajn elementojn de nia homa universo kaj oni ne ĉiam povas uzi la ĝisnunajn radikojn. Kiam naskiĝis Zamenhof ne ekzistis komputiloj - nek aviadiloj - nek post-traŭma-sindromo - nek polio nek DNA. Kiam mi junaĝis la koncepto de globalismo naskiĝis. Kial lerni Esperanton? Por esti en la avano de kuraĝa esplorteamo kaj por esti unu ano inter la plej kreemaj movadoj de nia mondo.

sensencajxa (顯示個人資料) 2013年12月27日下午9:35:42

Mi lernas Esperanton por pli bone koni la mondon.

vicentesales (顯示個人資料) 2013年12月28日上午11:52:26

Facila, logika, malmultekosta kaj funkcias.
Legu la teksto Mia Sperto per Esperanto: https://docs.google.com/document/d/1OzYHZsAaSVX15y....

Paulinho (顯示個人資料) 2013年12月28日下午5:01:18

Mi admiras kaj aplaŭdas Esperanton. Tamen ĝi neniam estis mia prioritato. (Mi ofte ne havis eĉ libertempon). Sed mi ŝatas ĉeesti tiujn paĝojn de LERNU. Tiu estas mia vojo por subteni tiun mirindan iniciaton.

回到上端