Til innholdet

Kial lerni Esperanton?

fra morico,2013 12 12

Meldinger: 29

Språk: Esperanto

morico (Å vise profilen) 2013 12 12 22:41:09

Kion diri al homoj kiuj komencas koni esperanton kun Lernu.net kaj hezitas lerni eo?

- Bona internacia lingvo por vojaĝoj, internaciaj renkontiĝoj, komerco, scienco...
- Racia lingvo multe pli facila ol la grandaj etnikaj lingvoj por fonetiko, gramatiko, vortaro.
- Akcela lernado de aliaj lingvoj.
- Klara lingvo , do bona ankaŭ por diplomatio kaj paco.
- Pli bona lingva egaleco inter civitanoj en la mondo.
- Ebla alirejo de 93% de la homaro al internacia lingvo. Hodiaŭ, nur ĉirkaŭ 6 ĝis 8% de la homaro parolas bone la anglan, 5% kiel unua lingvo.
- Aliaj kialoj? Kiaj estas la plej gravaj?

Urho (Å vise profilen) 2013 12 13 05:14:25

dmitrij piminov:Esperanto estas bona propedeŭtiko por komencas lerni aliajn lingvojn kaj ĉesas timi ilin.
Jes – kaj per Esperanto oni povas pli bone kompreni sian gepatran lingvon.

antoniomoya (Å vise profilen) 2013 12 13 06:40:34

Kial lerni Esperanton?

Bona demando. Por atingi reciprokan komprenadon inter ĉiuj homoj kaj popoloj, kaj tiel kontribui al paco kaj frateco.

Amike.

Altebrilas (Å vise profilen) 2013 12 13 14:25:22

Legu kaj disdonu la multajn librojn, dokumentojn kaj flugfoliojn kie tiuj argumentoj estas detale disvolvigitaj kaj klarigitaj... Aŭ vizitu esperantajn paĝarojn kie vi trovos elektronikan version de tiu argumentaro.

lagtendisto (Å vise profilen) 2013 12 13 15:58:06

Provu trovi lernmotivon ene de Esperanto fremdlingvo meme dum lernado de Esperanto lingvo.

brw1 (Å vise profilen) 2013 12 13 16:07:43

Mi komencis studi Esperanto por pli facile lerni aliajn lingvojn kaj pli bona lerni la lingvojn mi jam estas studita sed, nun Mi amas lerni pli da Esperanton ĉar ĝi havas riĉan vortojn.

kaŝperanto (Å vise profilen) 2013 12 13 17:48:14

Kial ne?

roberto antunes (Å vise profilen) 2013 12 13 17:55:22

Utila, praktika kaj rapida ilo por komunikado Esperanto, ankaŭ,faciligas la lernadon de frendaj lingvoj kaj, eĉ, de nia propra.

morico (Å vise profilen) 2013 12 13 23:52:42

Altebrilas:Legu kaj disdonu la multajn librojn, dokumentojn kaj flugfoliojn kie tiuj argumentoj estas detale disvolvigitaj kaj klarigitaj... Aŭ vizitu esperantajn paĝarojn kie vi trovos elektronikan version de tiu argumentaro.
Dankon. Ĉu tiu argumentaro estas ankaŭ en Lernu.net? Ĉu vi povas doni la plej bonajn referencojn en Interreto?

se (Å vise profilen) 2013 12 14 01:31:51

Mi lernas kaj promocas Esperanton pro la bonaj cerboj de la infanoj.

Legu la artikolon el Aŭstralio. Bedaŭrinde, neniu traduki tiun en aliaj lingvoj.

Tibake til toppen