Към съдържанието

Ĉu aktuala periodo ekde 2008 estas oportuna por la plifortiĝo de esperanto?

от morico, 16 декември 2013

Съобщения: 1

Език: Esperanto

morico (Покажи профила) 16 декември 2013, 20:38:46

Du ĉefaj faktoroj de plifortiĝo de internacia lingvo (ILO) estas plejparte distingataj :
unuflanke geopolitika potenco : milita, ekonomia, demografia, kultura… ;
aliflanke facileco, neŭtreco kaj internacieco de la lingvo.

La unua faktoro estis historie la plej grava ĝis nun. Tiel la romia, ĉina, araba imperioj, kaj post 1492 la hispana, franca, germana, rusa, angla imponis iliajn lingvojn en unu aŭ pluraj subkontinentoj.

La dua faktoro ĉefe lingvistika estas pli grava en periodo de hegemonia krizo. Pluraj regnoj volas ke iliaj lingvoj estas la unuaj. Tiel en la fino de la deknaŭa jarcento franca, angla kaj germana estis la tri plej ĉefaj sciencaj lingvoj. En tiu kunteksto naskiĝis kaj plifortiĝis tre rapide esperanto de 1887 ĝis 1922.

De 1922 ĝis 2008 tri faktoroj bremsis la plifortiĝon de Eo : unue en 1922 la malkonsento de la franca delegitaro pri la instruisto de esperanto en la lernejoj ; poste la mortigoj de dekoj da miloj da esperantistoj de Stalino kaj precipe de Hitlero kaj ĝeneralo Franko ; fine post 1945 la usona hegemonia imponis la anglan lingvon.

Post 2008 nova krizo de hegemonio komencas. Ĉinio devenas la unua eksporta lando. Azio superos al Euxropo aux Usono por la produktado.

La ne denaskiĝaj angloparolantoj (94% de la tutmonda loĝantaro) havas intereson pri ILO neŭtra kaj relative facila, proksimume 5 ĝis 20 foje pli facila ol etnikaj lingvoj. Ili povus gajni aproksimume kvar jaroj da lernado por akiri bonan nivelon kaj lerni pli rapide aliajn lingvojn. La mondo bezonas pacon kaj daŭrigeblan disvolvon.

Esperanto havas belan estontecon.

Обратно нагоре