目次へ

Ŝerca enigmo

ratkaptisto,2013年12月17日の

メッセージ: 10

言語: Esperanto

ratkaptisto (プロフィールを表示) 2013年12月17日 10:00:24

Ĉu iu havas difinon por la vorto "k-salato"? En la germana kaj esperanta lingvo estas je la komenco la litero "k". Tiu vorto estas prezipa en la kristnaska tempo aktuala.

dobri (プロフィールを表示) 2013年12月17日 17:27:57

Mi ekhavis ideon nur pri karota salato, kiun mi ŝatas. Sed mi tute ne scias, ĉu ĝi havas ian rilaton al Kristnasko.

Sunjo (プロフィールを表示) 2013年12月18日 17:52:31

Kiam mi pensas pri salato kaj kristnasko mia nura ideo estus "Kartoffelsalat" en la germana. En Esperanto terpomsalato - do ne la ebla solvo.

Ĉu vi respondas demandojn pri la enigmo? Mi ekzemple ŝatus scii ĉu eble temas pri iu tradicio ne ĉie konata. Kaj ĉu entute temas pri manĝebla salato?

Duko (プロフィールを表示) 2013年12月18日 18:45:13

Ĉu la demando temas pri kablo-salato? (Kabelsalat)

ratkaptisto (プロフィールを表示) 2013年12月18日 21:42:05

Sunjo:Kiam mi pensas pri salato kaj kristnasko mia nura ideo estus "Kartoffelsalat" en la germana. En Esperanto terpomsalato - do ne la ebla solvo.

Ĉu vi respondas demandojn pri la enigmo? Mi ekzemple ŝatus scii ĉu eble temas pri iu tradicio ne ĉie konata. Kaj ĉu entute temas pri manĝebla salato?
Jes, Sunjo, mi volonte respondas, sed mi hodiaŭ ne diras la solvon. Via unua demando mi bedaŭrinde ne povas respondi. Rilate al la dua demando mi volas diri, ke la "k-salato" ne estas maĝebla.

ratkaptisto (プロフィールを表示) 2013年12月18日 21:43:55

Duko:Ĉu la demando temas pri kablo-salato? (Kabelsalat)
Dankon, duko, pro via kontribuo. Bonvolu atenti mian sekvantan konsilon.

ratkaptisto (プロフィールを表示) 2013年12月18日 21:47:38

Konsilo por "Ŝerca enigmo":

Mi ankoraŭ hodiaŭ ne publikas la solvon. Antaŭ kristnaskfesto vi trovos ĉi tie foton pri k-salato.

Altebrilas (プロフィールを表示) 2013年12月19日 16:55:26

Krokodila salato?

ratkaptisto (プロフィールを表示) 2013年12月20日 9:49:55

Bona ideo, Altebrilas. Dankon pro via kontribuo.

Sed via propono ne havas rilaton al kristnaskfesto. Mi ankoraŭ hodiaŭ ne publikas la solvon. Antaŭ kristnaskfesto vi trovos ĉi tie foton pri k-salato.

Rugxdoma (プロフィールを表示) 2013年12月20日 20:57:51

ratkaptisto:Ĉu iu havas difinon por la vorto "k-salato"? En la germana kaj esperanta lingvo estas je la komenco la litero "k". Tiu vorto estas prezipa en la kristnaska tempo aktuala.
Kristnaskmanĝaĵoj ofte enhavas tro da salo. Tiaj manĝaĵoj estas tro-salataj. Pli sanigaj estas manĝaĵoj kiuj estas salataj uzante kalioklorido (KCl), do kalio-salataĵoj. Kalio-salato, aŭ K-salato, estas proceso kie tiuj ekestas.

先頭にもどる