Sisu juurde

Kiam Ukrainio aliĝos en Eŭropa Unio

kelle poolt Andreo Jankovskij, 23. november 2007

Postitused: 21

Keel: Esperanto

Andreo Jankovskij (Näita profiili) 23. november 2007 21:15.57

sal.gif
Jam Ukrainio planas aliĝi en:

1) Monda Organizaĵo pri Komerco - 2008 Farite
2) Asocia membro de la Eŭropa Unio - 2009
3) Nord-Atlantika Traktat-Organizo - 2011
4) Eŭropa Unio - 2018
5) Schengen-zono - 2019
6) Eŭrozono - 2022

1. Kion vi povas rekomendi por ukrajnanoj?
2. Kion fari por pliproksimigi aliĝo en EU?[/b]

donmiguel (Näita profiili) 23. november 2007 22:15.34

mi ne scias tion. sed almenaŭ vi havas planon. rigardu la svisan politikon... estas egoista kaj ignora politiko (kiel oni ne bezonus bone funkcii kun tio kio ĉirkaŭas la tutan landon)..

Andreo Jankovskij (Näita profiili) 23. november 2007 23:38.30

donmiguel:mi ne scias tion. sed almenaŭ vi havas planon. rigardu la svisan politikon... estas egoista kaj ignora politiko...
Eŭropa Unio devas kreski, ĉar se tio ne okazos aperos novan union (en azio aŭ en ameriko) kiun estos pli granda, potenca kaj finfine vi devos aliĝi en ĝi!!!

/*
Se Eŭropa Unio kreskos, - do iam ĉiuj landoj aliĝos en ĝi.
Kaj malaperos:
- malamikeco,
- militoj,
- 3-aj landoj (kiujn havas kontraŭhomaran politikon, ktp.)...
*/

TED110 (Näita profiili) 24. november 2007 13:44.09

Mi nur esperas, ke Ukrainio venos tre certe al la Unio, tiel mi havas kaŭzo por elerni la ukrainian lingvon kaj povas viziti tiun ĉi fantastan landon.

Andreo Jankovskij (Näita profiili) 24. november 2007 21:42.55

Terurĉjo:Mi nur petas vin ne ellerni erare la rusan anstataŭ la ukrainan.
Krome, mi deziras al miaj ukrainiaj gefratoj ĉion bonan post la aliĝo, ĉar mi iom skeptike rilatas al avantaĝoj, ricevotaj tia-maniere, precipe de NATO.
Parenteze, miaj gepatroj loĝas en tiu fantasta lando kaj estas ties civitanoj.
Estraro ("oliharĥoj") de Rusio scias ke necesas distri atenton de landanoj!!!
Se ne distri atenton, ne serĉi malamikojn landanoj komencos demandi pri sia malriĉeco, pri koruptado, ...

Se Rusio havos ekonomion kiel Norvagio! Tial meza salajro estas 10 000 eŭro/monate, kaj prezoj estas pli malaltaj, sed "oligarĥoj" perdos sian potencon, korubtadon kaj tre grandegajn profitojn!!!

(Por ekzemple NATO - tre bona organizo, sed pri ĝi ruslandanoj neion scias aŭ scias nur malbonaĵoj kaj propagandaj elpensaĵoj. Oni volas propagandi ke eŭropaj landoj malbonaj ĉar ili kreis tiu organizaĵo, aŭ ke organizaĵo estas malbona, - eble pro tio ke en ĝi estas nur bonaj landoj,... En Ukrainio moskva propagando diris pri NATO sed mi tute ne konsentas ke pri NATO devas diri moskvo, ĉar Rusio ne estas reprezentanto de NATO, mi havas demandojn sed respondi devas estraro de NATO. Mi tre subtenas eŭropaj landoj ke defendi sin ni devas kune)

Mi tre bone relatas al ruslandanoj, sed al rusa estraro mi ne kredas, ili povas nur promesi (ili scias ke malriĉaj homoj estas tre obeemaj...).

Andreo Jankovskij (Näita profiili) 24. november 2007 21:44.51

TED110:Mi nur esperas, ke Ukrainio venos tre certe al la Unio, tiel mi havas kaŭzo por elerni la ukrainian lingvon kaj povas viziti tiun ĉi fantastan landon.
Dankegon!

Frankouche (Näita profiili) 24. november 2007 22:23.43

Kun NATO, vi sekvos la komandojn el aliaj landoj kaj de la ĉefa lando (usono).

Vi volas alafganistani, aliraqi?

Dum la jugoslavia milito, kio faris la NATO? Nenio. Kio faris la europaj landoj? Nenio!!
Jesas, tiam la usono agis bone.

Ĉu vi kredas ke la europaj milistaroj batalos pri savi la ukrainio de la barbaraj hordoj (rusuloj?, rusujo eŭropas!)?

La eŭropa sentimento ne tre gravas, la unio ankoraŭ estas nur politika (kaj la politikuloj kielas la vento... okulumo.gif )

ora knabo (Näita profiili) 24. november 2007 22:33.10

Mi ja kredas ke Ukrainio aliĝos en EU, kaj pensas ke la jaro 2017 povus esti LA JARO. Sed observante Kroation, mi vidas ke ne ĉiam estas kiel oni planas. Ekzemple, se vi demandis antaŭ dek jaroj kroatojn kiam Kroatio aliĝos, ĉiuj dirus: "2005-2006", same kiel Slovenio. Kaj vidu nun, eble ankaŭ ni aliĝos 2017 lango.gif.
En Kroatio oni tre ofte parolas pri EU, kaj ĉiuj konsentas ke Ukrainio devas iĝi parto de ĝi. Pri Turkia aliĝo kroatoj ne konsentas, sed pri Ukrainia jes.
Mi ankaŭ pensas ke Ukrainio devas iĝi parto de Eŭropa Unio se ĝi volas, sed mi ankaŭ volus ke Ukrainio unue iĝu stabila lando. Mi ne scias multe, sed oni povis vidi ĉe kroata televido ke granda parto de Ukrainoj volas pliproksimiĝi al Rusio. Sed tio eble devus esti nova foruma demando.

Andreo Jankovskij (Näita profiili) 24. november 2007 22:53.32

1. Mi pensas pri estonteco!
2. En NATO ne estas landoj el mia nigra listo!
3. Mi ne volas ke Ukrainio estos aparta de eŭropa politiko.
4. Ukrainio ĉiumonate donas milionoj por rusa floto en Krimeo, NATO estos pli bone kaj ĉipe.
5. Eĉ eŭropaj landoj kiuj ne estas en NATO aktive kunlaboras kun ĝi.

ora knabo (Näita profiili) 24. november 2007 23:26.53

Terurĉjo: Kiom da jaroj ne estis militoj en Eŭropo?
Terurĉjo, mi jam tria foje citas vin ĉi-vespere rido.gif . Mi nur volis komenti pri via lasta frazo. Min tre frenezigas kiam mi aŭdas homojn dirantajn ke ne estis milito en Eŭropo jam 50 jarojn! Sudslavaj landoj estas partoj de Eŭropo , do, ne estis milito en Eŭropo 11-12 jarojn. Aŭ eble homoj pensas ke nur EU-landoj estas Eŭropo.

Tagasi üles