Skip to the content

Ĉu ekzitas iun mesaĝaron?

by OrangxKoloro, December 19, 2013

Messages: 17

Language: Esperanto

OrangxKoloro (User's profile) December 19, 2013, 1:50:50 PM

Saluton,

Ĉu ekzistas lokon en la forumo kie ĉiuj mesaĝoj, kiuj mi faris en fadenoj, listiĝas?

Dankon.

erinja (User's profile) December 19, 2013, 5:05:25 PM

Ne, tio ne ekzistas.

OrangxKoloro (User's profile) December 19, 2013, 5:14:53 PM

Domaĝe. Ĉu mi povas sekvi miajn mesaĝojn nur danke mian retpoŝton?

erinja (User's profile) December 19, 2013, 6:28:10 PM

Supozeble. Mi ne uzas tiun eblon, sekvi la fadenon, do mi vere ne scias kiel funkcias.

OrangxKoloro (User's profile) December 20, 2013, 9:39:05 AM

Kiel vi scias ke novaj mesaĝoj ekaperis? Kiel scii la fadenojn al kiu vi partoprenas ? Kiel vi ne forgesas iun?

erinja (User's profile) December 20, 2013, 2:11:58 PM

Mi simple kontrolas de temp' al tempo, kaj kelkfoje mi ĉesas legi iun fadenon.

Urho (User's profile) December 21, 2013, 3:44:41 PM

Mi serĉas miajn mesaĝojn per Guglo ekzemple jene:
  hopeinen site:fi.lernu.nethopeinen site:lernu.net

Do, mi memoras, ke mi uzis la vorton ”hopeinen” en mia mesaĝo, kiun mi serĉas. – Tia serĉado funkcias en iu ajn paĝaro. ridulo.gif

Eble vi povas serĉi per via uzantnomo:
  OrangxKoloro site:lernu.net

Nu, mi ne estas certa, ĉu tiu serĉo funkcias en tiu okazo sufiĉe bone.

OrangxKoloro (User's profile) December 22, 2013, 9:43:44 AM

Jes, tio estas finofina solucio kiu ne estas tre efektiva...

Urho (User's profile) December 22, 2013, 11:18:56 AM

OrangxKoloro:Jes, tio estas finofina solucio kiu ne estas tre efektiva...
Jes, vi ja tute pravas. Sed la solvo de Guglo (Google) tamen funkcias sufiĉe bone ankaŭ en lernu!-paĝaro, se oni serĉas vorton, kiu ekzistas en via(j) mesaĝo(j). – Sed sed, mi ne scias, ĉu robotoj de Google nune vere kolektadas sciojn de lernu!-paĝaro?

La etikedoj (aŭ kapvortoj) en mesaĝoj povus esti unu solvo…

P.S. Eta eksperimento:
____
Kapvortoj: Guglo-serĉo, Google, robotoj

OrangxKoloro (User's profile) December 23, 2013, 8:20:51 AM

Mi vidas. Tio povas esti helpema efektive.

Back to the top