Al la enhavo

Gepatroj

de myris, 2013-decembro-20

Mesaĝoj: 57

Lingvo: Esperanto

Francestral (Montri la profilon) 2013-decembro-22 10:43:20

michaleo:Kion vi pensas ekzemple pri gepatrano? Du gepatranoj ne devas esti geseksaj, sed povas esti samseksaj.
Du gepatroj estas du anoj el la gepatroj.
Kiam la gepatroj estas grupo de pli ol du patroj kaj pli ol du patrinoj, du gepatranoj povas esti samseksaj aŭ aliseksaj.
Sed, kiam la gepatroj estas grupo de du personoj, du gepatranoj devige estas aliseksaj.

Kiam oni diras "liaj du gepatranoj", kiuj estas la gepatroj kiuj enhavas tiujn gepatranojn?
Se la gepatroj estas la du patro(j) kaj/aŭ patrino(j) de li, la du gepatranoj estas aliseksaj.
Se la gepatroj estas ĉiuj la patroj kaj la patrinoj el la mondo, la du gepatranoj povas esti samseksaj aŭ aliseksaj.

Do, en "gepatranoj", la gepatroj estus ĉiuj la patroj kaj la patrinoj el la mondo.

Mi ŝatas vian ideon pri ge-X-ano.

@Clarence666 : Kial oni malpermesus uzi seksafiksojn kun neŭtraj vortoj kiel "amiko", "esperantisto", "hundo" kaj "laŭso"? Ĉu vi volas nur ebligi ne paroli pri sekso, aŭ eĉ malpermesi paroli pri sekso?

Clarence666 (Montri la profilon) 2013-decembro-22 11:05:09

Francestral:Kial oni malpermesus uzi seksafiksojn kun neŭtraj vortoj kiel "amiko", "esperantisto", "hundo" kaj "laŭso"? Ĉu vi volas nur ebligi ne paroli pri sekso, aŭ eĉ malpermesi paroli pri sekso?
Mi preferas la koncepton de EN: la vorto "friend" ne povas havi ajn seksafiksojn. Se vi volas, vi tamen povas konstrui kaj diri "boy-friend" okulumo.gif

michaleo (Montri la profilon) 2013-decembro-22 11:24:40

Francestral:
michaleo:Kion vi pensas ekzemple pri gepatrano? Du gepatranoj ne devas esti geseksaj, sed povas esti samseksaj.
Du gepatroj estas du anoj el la gepatroj.
Kiam la gepatroj estas grupo de pli ol du patroj kaj pli ol du patrinoj, du gepatranoj povas esti samseksaj aŭ aliseksaj.
Sed, kiam la gepatroj estas grupo de du personoj, du gepatranoj devige estas aliseksaj.

Kiam oni diras "liaj du gepatranoj", kiuj estas la gepatroj kiuj enhavas tiujn gepatranojn?
Se la gepatroj estas la du patro(j) kaj/aŭ patrino(j) de li, la du gepatranoj estas aliseksaj.
Se la gepatroj estas ĉiuj la patroj kaj la patrinoj el la mondo, la du gepatranoj povas esti samseksaj aŭ aliseksaj.

Do, en "gepatranoj", la gepatroj estus ĉiuj la patroj la patrinoj el la mondo.

Mi ŝatas vian ideon pri ge-X-ano.
Gepatroj enhavas patro(j)n kaj patrino(j)n, do laŭ signifo tio povas esti du geseksaj personoj aŭ pli. Tial ano de gepatroj estas patro aŭ patrino kaj gepatranoj povas signifi:
1) patron kaj patrinon (ne nepre de sama ido) - gepatrojn.
2) patrojn.
3) patrinojn.
4) patron kaj patrinojn - gepatrojn.
5) patrinon kaj patrojn - gepatrojn.
6) patrojn kaj patrinojn - gepatrojn.
Tio estas tute laŭlogika. Kaj kiel vi povas vidi gepatroj estas subaro de gepatranoj.

Kirilo81 (Montri la profilon) 2013-decembro-22 12:51:01

Bonvolu, ĉiuj homoj kiuj komencas siajn mesaĝojn per "Ni simple devas fari..." kaj kontinuas per listoj de strangaj ŝajnesperantaj vortoj, akcepti ke Espertanto estas tia, kia ĝi estas, kaj ke vi ne povas ĝin ŝanĝi, same kiel (fakte eĉ pli strikte ol) ĉiun alian lingvon oni ne povas simple ŝanĝi.
Kaj konsideru, mi petas, ankaŭ la opinion de aliaj, kiuj en tiu aŭ alia trajto de la lingvo vidas neniun aŭ malgrandan problemon, pro kiu ne indas refari la lingvon.

Se vi tamen volas malŝpari viajn fortojn por absolute senfrukta diskuto, kiu ne havas esencan rilaton al la origina demando, bv. malfermi propran fadenon, eble en "por ĉio alia" (aŭ en "humuro"...).

Francestral (Montri la profilon) 2013-decembro-22 13:10:36

Ĉu vi pensas, ke malido kaj gepatrano estas strangaj ŝajnesperantaj vortoj?

Kirilo81 (Montri la profilon) 2013-decembro-22 13:28:18

gepatrano mi (kaj multaj aliaj) mem iam proponis, ĝi tamen ĉi tie malmulte helpas, ĉar ĝi implicas gepatrojn, do malsamseksulojn.
malido ne havas klaran signifon, mal- ne indikas komplementon aŭ "ĉio krom...", sed, nu, la malon. Tio estas klara ĉe malbona, malĝaji ktp., sed sensencus malhomo, malŝtono.

myris (Montri la profilon) 2013-decembro-22 23:28:31

Fakte, la respondo al mia demando troviĝas en PIV aŭ ReVo ĉar estas neologismo: gepatro, kiu signifas patro aŭ patrino

Laŭ ReVo, gepatroj estas plurnombro de gepatro, eble ĉiuj samseksaj, eble ne., sed aldonas: Tia uzo devias de la tradicia, kaj ne ĉiuj esperantistoj ĝin akceptas..

Mi do pensas , ke la infano povas diri: miaj gepatroj.

Kirilo81 (Montri la profilon) 2013-decembro-23 09:15:25

myris:Fakte, la respondo al mia demando troviĝas en PIV aŭ ReVo ĉar estas neologismo: gepatro, kiu signifas patro aŭ patrino

Laŭ ReVo, gepatroj estas plurnombro de gepatro, eble ĉiuj samseksaj, eble ne., sed aldonas: Tia uzo devias de la tradicia, kaj ne ĉiuj esperantistoj ĝin akceptas..

Mi do pensas , ke la infano povas diri: miaj gepatroj.
La vortigo de ReVo estas nesufiĉa, ĉar ne temas ne nur pri io, kion kelkaj aŭ multaj malakceptas, sed kion ĉiuj nepre devas malakcepti, ĉar la Fundamento - neŝanĝebla kaj difinanta la normon de la lingvo - klarigas ge- kiel "de ambaŭ seksoj", do gepatro estas patro havanta ambaŭ seksojn, hermafrodito (aŭ kiel oni diras: geulo). Tion povas ŝanĝi nek PIV nek ReVo.

efilzeo (Montri la profilon) 2013-decembro-23 10:38:52

Francestral:pluraj viro(j) kaj/aŭ virino(j) = adoltoj
pluraj patro(j) kaj/aŭ patrino(j) = malidoj
pluraj avo(j) kaj/aŭ avino(j) = pramalidoj
pluraj filo(j) kaj/aŭ filino(j) = idoj
pluraj knabo(j) kaj/aŭ knabino(j) = infanoj (sed "infanoj" povas signifi "idojn" )
pluraj nepo(j) kaj/aŭ nepino(j) = prainfanoj
pluraj frato(j) kaj/aŭ fratino(j) = ???
pluraj onklo(j) kaj/aŭ onklino(j) = ???
pluraj nevo(j) kaj/aŭ nevino(j) = ???
pluraj edzo(j) kaj/aŭ edzino(j) = ???

Iĉismo estus bona solvo. Bedaŭrinde, ĝi estas kontraŭfundamenta.
Pluraj fratoj kaj fratinoj = gefratoj
Pluraj onkloj kaj onklinoj = geonkloj
Pluraj nevoj kaj nevinoj = genevoj
Pluraj edzoj kaj edzinoj = Geedzoj

Kie estas la problemo?

myris (Montri la profilon) 2013-decembro-23 10:45:19

Eble la problemo estus solvita kun enkonduko de neologismo kiel gipatro
Zamenhof ofte kreis vortojn kiel rifrakti, rifuzi, rigardi, rikolti....el la franca refracter,refuser, regarder, recolter...ĉar la prefikso re havas signifon en esperanto.
Gipatroj estus aŭ gepatroj aŭ du vir/in/oj.Ĉiuj infanoj povus do diri miaj gipatroj.

Reen al la supro