Ke daftar isi

Diplomataj perspektivoj

dari Miland, 20 Desember 2013

Pesan: 9

Bahasa: Esperanto

Miland (Tunjukkan profil) 20 Desember 2013 17.26.59

Esperanto ebligas internaciajn amikecojn inter homoj, kiuj ne havas alian komunan lingvon. Kion vi opinias pri ĝiaj perspektivoj en la kampo de internacia diplomatio?

lagtendisto (Tunjukkan profil) 20 Desember 2013 18.10.19

Neniu lingvo aŭtomate povus 'provoki' amikecon.

efilzeo (Tunjukkan profil) 20 Desember 2013 18.27.34

Ĝis nun Esperanto ne havas politikan rolon do mi dirus neniun.

Ugrande (Tunjukkan profil) 20 Desember 2013 19.25.02

spreecamper:Neniu lingvo aŭtomate povus 'provoki' amikecon.
La Esperanto ne estas apenaŭ unu lingvo. Ĝi estas maniero por estis en la vivo, ideala egaleco en nia granda familia - la homaro.

La trako estas longa sed ni havas la tuta vivo... se ni kredas!

Namasté!

lagtendisto (Tunjukkan profil) 20 Desember 2013 22.32.50

Kun helpo de lingvoj mi povas absorbi kaj cedi pensaĵojn. Pri la taŭga pakaĵo spiriteca ĉiu meme povas decidi laŭ gusto persona.

donar (Tunjukkan profil) 21 Desember 2013 12.37.16

1. La ŝtataj exteraj oficejoj deziras, ke aspirantoj konas 2 el tiu 6 lingvoj, kiu estas parolata en la Unuiĝintaj Nacioj (angla, franca, hispana, rusa, ĉina, araba). Nur eble, ke Esperanto estus la 7-a lingvo de UN, kaj la dueca moralo en favoreco de la Usono/Okcidenta Mondo malaperus, Esperanto havas ŝanceton por malmultaj konversacioj inter diplomatistoj. Sed hodiaŭ, mi aŭdas ke la plejmultaj diplomatistoj preferas paroli anglan...

2. Ankaŭ, devus malfacile, ke nur unu el la landoj, kiu parolas oficialan UN-lingvon, konsentas akcepti pli da "konkuranto-lingvo"...

3. Eble, se E estus unue oficiala lingvo de Eŭropa Unio, E havus pli da ŝanco. Sed por la EU ekzistas preskaŭ similajn malfacilaĵojn, kiel por la UN.

morico (Tunjukkan profil) 23 Desember 2013 23.12.44

Se Esperanto estus instruota en la lernejoj, tiam ĝi estus pli malfrue diplomata lingvo; ĉar ĝi estas tre klara, do bona por diplomataj perspektivoj.

Por kelkaj landoj li estis uzata por la diplomatio, ekzemple inter la Ekstera Mongolio kaj la Ĉinio.

Miland (Tunjukkan profil) 24 Desember 2013 15.54.52

morico:Por kelkaj landoj li estis uzata por la diplomatio, ekzemple inter la Ekstera Mongolio kaj la Ĉinio.
Tre interese! Mi ne sciis ke Esperanto vere uziĝas diplomatie. Kie oni trovu tiun informon?

Lakiro (Tunjukkan profil) 25 Desember 2013 09.10.25

Certe ĝi havas la perspektivojn! Ĉio dependas de la kongreso de UN. Nenio malhelpas al solvado de tiu ĉi problemo. Ĉiuj diplomatistaj universutatoj kapablas "malfermi" esperanto-kursojn kiel en Ĉinio. Estus deziro!

Kembali ke atas