Gastejo sur Jakoba Vojo
fra Matilda 69,2007 11 24
Meldinger: 8
Språk: Esperanto
Matilda 69 (Å vise profilen) 2007 11 24 14:43:22
Krome, Santiago esta belega urbo!!!
Mi kaj mia edzo jam faris 100 kilometrojn de tia vojo kaj ni memoras ĝin kiel la plej bela sperto de nia tuta vivo: estis metaforo de vivo, kun neantaŭvideblecaĵoj, surprizaĵoj, renkontoj kaj donacaĵoj.
Eble estas sonĝo, sed ĉi fojo mi kontaĝis mian edzon, kiu jam komencis studi esperanton kaj vidi la financajn aferojn...
Kion vi pripensas pri tio?
Terurĉjo (Å vise profilen) 2007 11 24 20:37:20
Vi ŝajne estas tre entuziasma kaj energia persono, tial mi deziras al vi multajn sukcesojn pri plenumado de viaj planoj.
Matilda 69 (Å vise profilen) 2007 11 24 20:50:00
Terurĉjo:Kara, mi voĉdonis: "Jes!"mi tre dankas vin! fakte mi ne scias kiam mi povos fari tion, mi ankoraŭ atendas kelkajn respondojn el kreskejuloj de alpakoj el Italio, sed mi jam scias tion:
Vi ŝajne estas tre entuziasma kaj energia persono, tial mi deziras al vi multajn sukcesojn pri plenumado de viaj planoj.
1)lano de alpako estas tre multekosta (ĉu via lano? vi estas tre lanuga, ĉu ne?) do kreski alpakojn estas tre riĉiga
2) alpakoj ankaŭ estas tre multekostaj, eble 8000 eŭrojn por unu ino, do oni riĉigas ankaŭ per alpakidoj
3) estas faĉilaĵoj el eŭropa unio por terkulturo kaj kreskado de bestoj
4)en norda parto de Hispanio tero malpli kostas ol en Italio
Do mi esperas aĉeti baldaŭ mian unuan alpakinon.
Sed mi ne volas doni al vi malĝustan ideon pri mi: mi ne volas riĉiĝi, mi volas nur havi sufiĉe da mono por vivi kaj konduki la gastejon
Terurĉjo (Å vise profilen) 2007 11 24 22:46:37
Mi opinias, ke viaj estontaj gealpakoj estos pli oportunaj al vi, des pli tiuj bestoj ankaŭ tre plaĉas al mi. Oni diras, ke la bestoj estas tre trankvilaj, pacemaj kaj eĉ karesaj, ĉu ne?
Mi esperas, ke neniu provos ties viandon, nur lakton aŭ litkovrilon, produktitan el la lano.
Verŝajne, mi iam vizitos la gastejon.
Matilda 69 (Å vise profilen) 2007 11 25 13:56:23
Terurĉjo:Fakte, alpaka viando ne estas bona: nur andanoj, kiuj estas tre malriĉaj kaj manĝas ĉian viandon, uzas alpakojn tiel.
Mi esperas, ke neniu provos ties viandon, nur lakton aŭ litkovrilon, produktitan el la lano.
Verŝajne, mi iam vizitos la gastejon.
Mi informos vin pri la gastejo, kaj atendos vian viziton. Intertempe, se vi povas, pilgrimu laŭ Jakoba vojo: estas tre lumiga sperto!
white knight (Å vise profilen) 2007 11 26 09:47:59
Kion vi pripensas pri tio?Mi ĉiam ŝatas homoj, kiuj havas "frenezajn ideojn", do kial oni ne farus tion?!
remy_boligee (Å vise profilen) 2007 11 26 18:14:30
Bonvole, daurigu vian ideon!
Matilda 69 (Å vise profilen) 2007 11 26 21:08:37
En Italio estas ĉi-tia kontribuo, sed mi ne scias ĉu ĝi ekzistas ankaŭ en Hispanio.