Ke daftar isi

Cŭ Esperanto en 100 jaroj pli?

dari eojeff, 26 Desember 2013

Pesan: 32

Bahasa: Esperanto

robbkvasnak (Tunjukkan profil) 27 Desember 2013 20.42.20

Mi certe ne estos ĉi-tie en 2113 - fakte laŭ la lastaj mezuroj eble mia tuta regiono estos ĉi-tie sed sub la salaj akvoj de la Atlantiko. Certe Usono ne plu estos tiom forta lando en globa povostrukturo. La angla lingo daŭros disiĝinta kaj diversregione oni parolis anglidojn - oni jam komprenas aŭ miskomprenas tion. Mia kuzino kiu elmigris al Kanadao jam havas kanadan akĉenton kaj kanadan vortprovizon. Esperanto restos pli fidela al siaj radikoj ĉar ni ĉiuj - aŭ preskaŭ ĉiuj - ĝin akiras studante ĝin, do ni lernas la laŭlibran formon antaŭ ol la parolatan formon - male al la nacilingvoj. Ĉiu havas emon uzi formojn lernitajn - kun etaj devojigoj. Mi imagas ke eĉ se procento de parolantoj restas kvazaŭ stabila ke pli da homoj parolos kaj skribos ĝin. Certe neoligsmoj aperos sed ankaŭ kelkaj vortoj/radikoj fariĝos antikvaj - ekz paperbendaj paradoj ne plu okazos en Novjorko kaj oni ne plu uzos la vorton "faksi" - Jam malaperis "Juguslavio" kaj gramofono, "Walkman" (promenkasedilo) kaj "pepilo", "bendojupo" kaj "cilindro" (kiel ĉapelo - nur por filmoj pri la pasinteco aŭ en fantaziaj kostumoj) kaj tiel plu. Ĉu iu leganto ĉi-tie ankoraŭ vestas gamaŝojn? Mi eĉ ne scius trovi ilin ĉi-tie. Aŭ ĉiu iu de la legantoj ankoraŭ uzas kodakon (vidu PIV de 1970)? Do miaopinie la ĝenerala vortostoko de ĉiutage uzataj vortoj ne kreskos tiom kvankam malnovaj radikoj restos en romanoj kaj vortaroj.

Altebrilas (Tunjukkan profil) 29 Desember 2013 14.39.20

raffadalbo:

Esperantidoj ne ĝenas min. Ĝis nun, ili ne multe sukcesis. Se unu el ili sukcesos, ĝi estos LA reformita Esperanto. Mi ne kredas ke pluraj Esperantidoj povos sukcesi samtempe.
Mi havas similan opinion. Reformprojektoj ne estas ĝenaj, ĉar ili nuligas sin unu la alian.

Tial mi pensas ke debati pri reformoj ne nur estas sendanĝere, sed ankaŭ dezirinde, ĉar eble la lingvo devos evolui iun tagon se estas nepraj kaj gravaj motivoj por tio - ekz. se tio estas kondiĉo por akceptado far UNO kiel oficiala lingvo.

Intertempe, oni povas (laŭ mi) diskuti pri tiaj reformoj, sed tute ne propagandi por ili.

morico (Tunjukkan profil) 31 Desember 2013 09.34.27

Multe da civitanoj de Eŭropa Unio kaj de la mondo rifuzas esti civitanoj de dua klaso ĉar ili parolas malbone anglan lingvon kaj ili ne povas havi bonajn okupojn.

La gravaj krizoj de la « tute angla » , de la « tute financa » ekonomio, de E.U., de usona hegemonio, la pligrandiĝo de novaj ekonomikaj potencoj, la revolucio Interrreto, la objektivo de daŭrebla kaj solidara kreskaĵo redonas al Internacia lingvo bonajn perspektivojn ne en cent jaroj sed en kelkaj jaroj.

vincas (Tunjukkan profil) 31 Desember 2013 11.06.57

morico:Multe da civitanoj de Eŭropa Unio kaj de la mondo rifuzas esti civitanoj de dua klaso ĉar ili parolas malbone anglan lingvon kaj ili ne povas havi bonajn okupojn.
Nu, ili anstataŭ ploraĉi devus plibonigi sian Anglan lingvon. Entute la sankta Angla lingvo devus fariĝi la sola lingvo de EU. (sincere kaj sen ironio).

Altebrilas (Tunjukkan profil) 31 Desember 2013 11.26.45

vincas:
...
Universal (1923-1928)
Universala lingva kodo, fikcia

Vikto (1981)

Womeze (Michele Guglielmino, 2012)

Xomeze (Michele Guglielmino, 2009)

--------------------------------------------------------

Ĉu al ni vere bezonas pli da reformoj?
Jes, ĉar mankas reformprojekton komencantan per "Z", honore al Zamenhof.

vincas (Tunjukkan profil) 31 Desember 2013 11.40.48

Altebrilas:Jes, ĉar mankas reformprojekton komencantan per "Z", honore al Zamenhof.
Eble ne gravas, kiu faras, sed gravas kion faras.

Kion vi volas reformi kaj ĉu tio jam ne estis farita?

vincas (Tunjukkan profil) 31 Desember 2013 11.50.12

Mi tute nekomprenas kion povus "plibonigi" iuj reformoj. Reformoj plibonigus nenion. Tio estas klara kaj mem evidenta.

Oijos (Tunjukkan profil) 31 Desember 2013 11.52.16

vincas:
morico:Multe da civitanoj de Eŭropa Unio kaj de la mondo rifuzas esti civitanoj de dua klaso ĉar ili parolas malbone anglan lingvon kaj ili ne povas havi bonajn okupojn.
Nu, ili anstataŭ ploraĉi devus plibonigi sian Anglan lingvon. Entute la sankta Angla lingvo devus fariĝi la sola lingvo de EU. (sincere kaj sen ironio).
Mi provis kaj provas, sed mi estas unu el tiaj homoj, kiuj neniam povas dece artikulacii anglan, francan aŭ eĉ Esperanton.

vincas (Tunjukkan profil) 31 Desember 2013 12.08.13

Oijos:Mi provis kaj provas, sed mi estas unu el tiaj homoj, kiuj neniam povas dece artikulacii anglan, francan aŭ eĉ Esperanton.
Jes, problemoj sendube estas. Mi mem nur legas angle kaj iom aŭskultas. Sed se angla fariĝus la SOLA lingvo de EU iom post iom ĝi fariĝus gepatra por ĉiuj. Kompreneble tio sonas tre tre tre freneze.

P.S. Kaj mi nun ne estas ebria.

P.P.S. Ankoraŭ ne ridulo.gif

vincas (Tunjukkan profil) 31 Desember 2013 12.21.06

Se respondi pli grave. Nu eblas bone scipovi anglan lingvon. Sed pri tio devas okupiĝi mem ŝtato (kompreneble ankaŭ mem homo devas peni lerni). Krei kaj pripensi bonajn kaj efikajn metodojn de lernado kaj instruado de angla lingvo. Bedaŭrinde, nuntempe homoj nur imitas lernadon kaj instruadon de angla lingvo. Do, ne estas mirinde ke multe da homoj simple ne povas paroli angle.

Kembali ke atas