訊息: 32
語言: Esperanto
michaleo (顯示個人資料) 2013年12月31日下午12:43:45
vincas:Nu, bone, sed kial elekti la anglan?Oijos:Mi provis kaj provas, sed mi estas unu el tiaj homoj, kiuj neniam povas dece artikulacii anglan, francan aŭ eĉ Esperanton.Jes, problemoj sendube estas. Mi mem nur legas angle kaj iom aŭskultas. Sed se angla fariĝus la SOLA lingvo de EU iom post iom ĝi fariĝus gepatra por ĉiuj. Kompreneble tio sonas tre tre tre freneze.
P.S. Kaj mi nun ne estas ebria.
P.P.S. Ankoraŭ ne
vincas (顯示個人資料) 2013年12月31日下午1:41:39
michaleo:Nu, bone, sed kial elekti la anglan?Povas esti ankaŭ aliaj lingvoj, sed la respondo povas aspekti banala kaj simpla. Ĉar angla lingvo jam havas gravajn poziciojn kaj ni ne devos komenci ekde nulo. Germanan kaj francan scipovas malpli da homoj.
Eble vi povus demandi kial la sola lingvo de EU ne povus esti Esperanto. Sed tial ekaperas demando. Ĉu se Esperanto fariĝus sola lingvo de homa vivo eble tiam ĝi fariĝus pli malfacila kaj komplika. Do eble Esperanto povus servi kiel helpa lingvo sed ne kial sola. Sed mi ne scias.
raffadalbo (顯示個人資料) 2013年12月31日下午3:38:57
Ĉu estas pli bela arbaro se ĝi enhavas nur unu specon de arboj? Ĉu estas florfasko pli bela se ĝi enhavas nur unu specon de floroj? Laŭ mi, la malsameco de la lingvoj estas riĉo por ĉiuj.
Sekve, laŭ mi, oni nur bezonas lingvo por internacia komunikado: dua lingvo por ĉiuj, ne denaska lingvo. Kaj ne estus juste ke tia lingvo apartenas al unu popolo. Angla (aŭ franca aŭ hispana aŭ itala aŭ ĉina ktp) ne taŭgas.
Miland (顯示個人資料) 2013年12月31日下午4:30:33
Jen mia sugesta korektita versio de via mesaĝo. Mia respondo sekvas.
eojeff:(Korektita) Saluton!Jen mia respondo: certe mi esperas ke Espetanto ne forpasos dum la venonta jarcento, kaj miaopinie tio ne okazos. Neologismoj estas debatinda afero, kaj mi volas esti ne tro dogma pri la afero. Mi konsentas kun vi pri la valoro de projektoj kiel ESPDIC.
Cŭ Esperanto ankoraŭ vivos post 100 jaroj? Se jes, kiamaniere ĝi evoluos? Miaopinie, Esparanto vivos; ĝi ne malaperos. Tamen, Mi malaprobas neologismojn. Aliflanke, projektoj kiel ESPDIC povos kontribui al la komuna bono.
Kion via opinas?
Bondeziron!
robbkvasnak (顯示個人資料) 2013年12月31日下午6:14:37
vincas:Ah, jes, Vincas, kaj mi porponas ke tiu angla estu la angla de mia regiono - certe ĝi estas la plej bona formo. Fakte, estas mi kiu plej bone regas ĝin, do mi proponas ke ĉiuj lernu la anglan de mi kaj ke ili pagu al mi $100 aŭ 130 Eŭrojn po persono por lerni ĝin de mi. Se ili lernu ĝin de alia fonto ke ili pagu tamen al mi honoraron de poe $50/65 Eŭrojn por mia propono kaj por mia enkonduko de la plej korekta formo kaj elparolado de la angla.morico:Multe da civitanoj de Eŭropa Unio kaj de la mondo rifuzas esti civitanoj de dua klaso ĉar ili parolas malbone anglan lingvon kaj ili ne povas havi bonajn okupojn.Nu, ili anstataŭ ploraĉi devus plibonigi sian Anglan lingvon. Entute la sankta Angla lingvo devus fariĝi la sola lingvo de EU. (sincere kaj sen ironio).
Oijos (顯示個人資料) 2014年1月1日下午3:58:38
vincas (顯示個人資料) 2014年1月2日上午11:36:41
robbkvasnak:Ah, jes, Vincas, kaj mi porponas ke tiu angla estu la angla de mia regiono - certe ĝi estas la plej bona formo. Fakte, estas mi kiu plej bone regas ĝin, do mi proponas ke ĉiuj lernu la anglan de mi kaj ke ili pagu al mi $100 aŭ 130 Eŭrojn po persono por lerni ĝin de mi. Se ili lernu ĝin de alia fonto ke ili pagu tamen al mi honoraron de poe $50/65 Eŭrojn por mia propono kaj por mia enkonduko de la plej korekta formo kaj elparolado de la angla.:]]]]]]]]]]]]]]]]]]]]
lagtendisto (顯示個人資料) 2014年1月2日下午3:45:39
robbkvasnak:Ah, jes, Vincas, kaj mi porponas ke tiu angla estu la angla de mia regiono - certe ĝi estas la plej bona formo.Eĉ se vi volus ignori tion en ielo sarkasma: Ĝis nun, angla kia pontlingvo funkcias plu bone ol iu de alia (plan)lingvo.
michaleo (顯示個人資料) 2014年1月2日下午5:02:14
spreecamper:Tio ne estas stranga, ĉar se iuj bezonas pontolingvon, ili elektas lingvon, dank' al kiu ili povos komunikiĝi kun probable la plej granda amaso da homoj. Se plej da homoj lernas la anglan, do aliaj ankaŭ eklernas la anglan. Sed la lingvo ne estas elektata kaŭze de ĝiaj specialaj valoroj kaj la efektiveco tute ne estas kontentiganta.robbkvasnak:Ah, jes, Vincas, kaj mi porponas ke tiu angla estu la angla de mia regiono - certe ĝi estas la plej bona formo.Eĉ se vi volus ignori tion en ielo sarkasma: Ĝis nun, angla kia pontlingvo funkcias plu bone ol iu de alia (plan)lingvo.
Dolz (顯示個人資料) 2014年1月18日下午8:31:56
Kaj devas ŝanĝi la literoj ĉapelitaj
Mi pensas ke Eo estos nure hobio.