Więcej

Cŭ Esperanto en 100 jaroj pli?

od eojeff, 26 grudnia 2013

Wpisy: 32

Język: Esperanto

raffadalbo (Pokaż profil) 19 stycznia 2014, 10:08:20

Dolz:Tio organizado ne povas esti "lingvema" nure, devas esti politika, sporta, mona, ktp. Tiel: Greenpace, ONU, UNICEF, Amnesty Internacional,Organizadoj laboremuloj, ktp.
Mi opinias ke vi parte pravas, parte malpravas.

Organizo por la disvastigo de iu lingvo povas ekzisti sed estas tre limigata. La organizoj por la disvastigo de Esperanto fakte neniam laboras nur pri la lingvo; ili ankaŭ proponas la internan ideon, la ideojn de egaleco inter la popoloj, de justeco, de paco, ktp.

Sed ekzistas ankaŭ organizoj kiuj aldonas al Esperanto aliajn ideojn: religiajn ideojn (ekzemple IKUE), politikajn ideojn (ekzemple SAT) ktp.

Ĉar tiu fadeno ne temas pri la esperantaj organizoj, sed pri la pretervivo de Esperanto en la estonteco, mi aldonos: Esperanto bezonas multajn, malsamajn organizojn. Nur UEA aŭ nur SAT aŭ nur Lernu! ne kapablos sola certigi pretervivon de Esperanto; male, ĝi pretervivos danke al multnombreco kaj malsameco de la esperantaj asocioj kaj ankaŭ danke al la esperantistoj kiuj ne aliĝis iun ajn asocion.

Altebrilas (Pokaż profil) 20 stycznia 2014, 13:04:41

Diverseco de esperantaj asocioj estas riĉeco por nia movado. Tamen, ili devas klopodi kaj interkonsenti por prezenti klaran, simplan kaj allogan bildon de la movado kaj de la lingvo al la publiko.

Wróć do góry