Přejít k obsahu

Ĉu gramatike korekti aliulan diron estas fiaĵo ?

od uživatele KamiloEspero ze dne 26. prosince 2013

Příspěvky: 11

Jazyk: Esperanto

novatago (Ukázat profil) 29. prosince 2013 13:45:41

KamiloEspero:Esperanto permesas multajn malsamajn esprimmanierojn, kaj iafoje misgramatike esprimoj aperas.

Kion vi opinias ? Ĉu korekti aliulan diron estas fiaĵo ?

Mi jam donas mian respondon.

Mi ne ŝatas korekti alian esperantiston, eĉ se mi estas plene certa, sen antaŭa peto por konsultado.

Sed tre plaĉas al mi kiam esperantisto trovas eraron mian kaj atentigas min pri tio, publike aŭ aparte.
Mi opinias ke estas taŭgaj momentoj kaj lokoj por senerarigi aŭ ĝustigi aliulojn kaj ankaŭ estas aliaj momentoj kaj lokoj por ne fari tion. Ankaŭ mi pensas, ke estas io maltaŭga tro insiste fari tion eĉ en loko, kia lernu.

Ĝis, Novatago.

Zpět na začátek