去目錄頁

Kiel kompreni `foren` ?

KamiloEspero, 2013年12月27日

讯息: 6

语言: Esperanto

KamiloEspero (显示个人资料) 2013年12月27日上午1:37:08

Helpu min, saĝaj kaj lertaj esperantistoj:

La modernan loĝkubaron disduigis larĝa vojo, kondukanta foren al la Minejo. (Ĉu li bremsis sufiĉe?, Johan Valano)

Se foren estas derivaĵo de fore (tiel ŝajnas al mi),

kaj se E-vorton oni ne akuzativigas (ĉu ne?),

kial foren aperas en Reta Vortaro?

noelekim (显示个人资料) 2013年12月27日上午3:51:49

KamiloEspero:Helpu min, saĝaj kaj lertaj esperantistoj:

La modernan loĝkubaron disduigis larĝa vojo, kondukanta foren al la Minejo. (Ĉu li bremsis sufiĉe?, Johan Valano)

Se foren estas derivaĵo de fore (tiel ŝajnas al mi),
kaj se E-vorton oni ne akuzativigas (ĉu ne?),
kial foren aperas en Reta Vortaro?
Prave, oni ne akuzativigas e-vortojn, kaj ankaŭ Johan Valano ne akuzativigis "foren".

Kiel Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto informas, -n havas alian rolon (krom la akuzativan), nome ĝi povas signifi "lokon celatan de movo" ... "estas tempo iri domen", "flanken, sinjoro!".

PIV rimarkas: "Pro historiaj kaŭzoj, Zamenhof donis al tiu finaĵo la nomon «akuzativo», sed ĝia funkcio en Esperanto estas multe pli vasta, ol tiu de la hindeŭropa akuzativo."

antoniomoya (显示个人资料) 2013年12月27日上午7:00:19

KamiloEspero:Helpu min, saĝaj kaj lertaj esperantistoj:

La modernan loĝkubaron disduigis larĝa vojo, kondukanta foren al la Minejo. (Ĉu li bremsis sufiĉe?, Johan Valano)
Claude Piron regis tiel bone la lingvon, ke li estis majstro el tiuj elpensaĵoj (mi ja scias pri kio mi parolas, ĉar mi trovas ilin senĉese en lia verko "Vere aŭ fantazie" )

En via frazo, la vorto "for" adverbiĝas (fore) por montri kie kondukis la vojon, kaj krome ricevas la n-finaĵon (foren) kiu ĉi tie signifas movon (malproksimen, domen, flanken, urben, ktp., kiel jam diris Noelekim).

Legu la Regulon nº 13 de Fundamento de Esperanto.

Amike.

Tjeri (显示个人资料) 2013年12月27日上午8:28:16

Legu ankaŭ PMEG-on.
Legi realajn vortarojn kaj realajn gramatikojn ofte helpas lerni realan lingvon.

KamiloEspero (显示个人资料) 2013年12月27日上午11:41:48

Mi dankas vin Tjeri, vi tute pravas !

Amike

Francestral (显示个人资料) 2013年12月27日下午1:09:17

Laŭ PMEG 14.1.3. For, for havas du signifojn:
-Mova for montras moviĝon de unu loko al alia (normale malproksima) loko.
Ekz.: Ŝi demetis la tukon for de la kapo.
-Senmova for montras troviĝon en alia (malproksima) loko.
Ekz.: Marta staris jam kelke da paŝoj for de ŝi.

Fore = senmova for
Foren = mova for

回到上端