Späť na obsah

Estas tro malmultajn vortojn pri matematiko en Esperanto!

od ksem7, 27. decembra 2013

Príspevky: 9

Jazyk: Esperanto

ksem7 (Zobraziť profil) 27. decembra 2013 14:36:29

Mi esperas por iĝi la matematikiston.
Sed, estas tro malmultajn vortojn pri matematiko en Esperanto!
Ne vorto signifas 'involution', 'coordinate'...
(sed, mi ne anticipis, esperanto havas vorton 'imaginaro', 'trigonometrio'!)

michaleo (Zobraziť profil) 27. decembra 2013 15:34:07

ksem7:Mi esperas por iĝi la matematikiston.
Sed, estas tro malmultajn vortojn pri matematiko en Esperanto!
Ne vorto signifas 'involution', 'coordinate'...
(sed, mi ne anticipis, esperanto havas vorton 'imaginaro', 'trigonometrio'!)
Fréchet kaj aliaj matematikistoj ne havis tiun problemon (pli da informoj ekzemple ĉi tie). Se temas pri vortoj, pri kiuj vi skribis mi senprobleme trovis ilin en vortaro - involucio kaj koordinato. Eĉ se iu termino estas nova kaj ne eblas trovi ĝian ekvivalenton en vortaro, Esperanto permesas flekseble krei novajn terminojn. Tiam nepra estas strikta difino de la vorto kaj ĝuste tiel funkcias ĉiuj lingvoj.

Francestral (Zobraziť profil) 27. decembra 2013 16:10:04

Estas tro malmultajn vortojn pri matematiko en Esperanto!
Tio estas malvera. Vidu la liston de la matematikaj terminoj el ReVo (Reta Vortaro).

Se vi bezonas traduki matematikan terminon en Esperanton, uzu ViVo (Vikia Vortaro). Ekzemple, per Vivo, oni vidas ke la respektivaj tradukoj el Revo de involution kaj coordinate estas involucio kaj koordinato. Revo eĉ havas iliajn difinojn en Esperanto:

involucio = Bildigo, egala al sia inversa bildigo
koordinato = Ĉiu el la nombroj, kiuj estas necesaj por difini la situon de punkto en afina spaco

Eble ekzistas fakoj, en kiuj ekzistas ne multaj Esperantaj vortoj facile troveblaj per interreto. Feliĉe, matematiko ne estas el ili. ridulo.gif

novatago (Zobraziť profil) 27. decembra 2013 16:34:21

En la katalogo de UEA estas terminara libro: http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=2787

Ĝis, Novatago.

Francestral (Zobraziť profil) 27. decembra 2013 18:04:46

Strange, malgraŭ mia antaŭa mesaĝo, iu respondis "jes" al la enketo de tiu ĉi fadeno.

Pri kiu matematika vorto li pensas, ke tiu vorto verŝajne ne havas tradukaĵon en Esperanton? Eble mi povos traduki tiun vorton.

robbkvasnak (Zobraziť profil) 27. decembra 2013 18:43:47

Kara ksem7: Ofte la dulingvaj vortaroj nacilingvaj ne havas tradukojn por fakaj esprimoj. Mi tamen devas konfesi ke Esperanto ankoraŭ bezonas pli grandan fakovortstokon sed ĝi ankoraŭ estas juna lingvo - nur 127-jara, kvazaŭ juna adolesko en la familio de lingvoj. Tio estas nia defio - uzi la lingvon kaj puŝi ĝiajn limojn ĉiam eksteren, pli vaste. Neniu vivanta lingvo fiksstaras en tempo. Vivanta lingvo kreskas kaj evoluiĝas. Tio estas nia tasko. Sur la zamenhofa bazo ni devas daŭre krei lingvajn pontojn de kie ni nun jam staras plien - kvazaŭ la Eta Princo sur sia planedo - ni devas malkovri novajn planedojn. Ni ja estas homoj kaj la plej interesa eco de nia specio estas nia kreemo kaj kredevo, kreimpulso kaj kredeziro. Jes, ja, ni bezonas novajn esprimojn en matematiko - sed eble antaŭ tio ni bezonas novajn matematikistojn - do, estu plej bonvena en nia komunumo, nova korea samideano, kaj sentu vin bone inter viaj amikoj. Ne timu aldoni proponojn al la komunumo por problemoj kiojn ni ne komprenas. Ni ĉiuj devas lerni - unu de la alia. KUNE ni evoluigos Esperanton al la plej riĉa lingvo de la homaro.

Kirilo81 (Zobraziť profil) 27. decembra 2013 19:20:08

Ekzistas krom la menciitaj ankoraŭ libroforme matematikaj terminaroj de Jan Werner kaj, se mi bone memoras, Marc Bavant, do ne estas manko de matematikaj terminoj.

Francestral (Zobraziť profil) 27. decembra 2013 19:32:33

robbkvasnak:Jes, ja, ni bezonas novajn esprimojn en matematiko
Kiujn novajn matematikajn esprimojn ni bezonas?

Estas vera, ke iuj fakaj Esperantaj esprimoj aŭ ne ekzistas, aŭ estas malfacile troveblaj. Sed tiu ĉi ne estas vera por ĉiuj fakoj. La Esperanta matematika terminaro estas tre riĉa kaj facile trovebla en ReVo. Mi ne ankoraŭ trovis matematikan esprimon, kiu ne ekzistas en Esperanto.

Belmiro (Zobraziť profil) 27. decembra 2013 20:18:22

Mi ne scias kiom multe estas sufiĉe multe sed troviĝas en la reto multaj matematikaj terminaroj.

Ekzemple Ĉi-TIE

Nahor