Đi đến phần nội dung

Ĉu Rusio estas danĝera lando?

viết bởi ora knabo, Ngày 24 tháng 11 năm 2007

Tin nhắn: 30

Nội dung: Esperanto

donmiguel (Xem thông tin cá nhân) 18:01:58 Ngày 03 tháng 12 năm 2007

jes, mi eĉ elektis ridulo.gif (kaj mi ankaŭ jam votis)

ĝustas ke la partio kiu havas plej multan monon povas fari la plej varbadon, sed ne en ĉiuj landojn estas farita samekstrema.

kore, miĥaelo

rosto (Xem thông tin cá nhân) 18:28:29 Ngày 03 tháng 12 năm 2007

Vi elektis laŭ propagando. Propagando kostas monon.
Ĉu oni ne diras ĉiam, ke se esperantistoj havus multe da mono, kiom Esperanto disvastiĝus! okulumo.gif
...
Ĉu Rusio havas tiom da mono por esti danĝera? Ridinde. Ni ĉiuj scias kie mono estas, kie la plej grandaj riĉuloj loĝas. Ĉu en Rusio?

Glan (Xem thông tin cá nhân) 19:40:24 Ngày 03 tháng 12 năm 2007

rosto:Ĉu vi opinias, ke en Eŭropo vi elektas ion? La partio havanta la plej multe da mono ĉiam ĉie venkas.
La historio montras ke tio ne estas ĉiam vera francuje (dum la antaŭlasta prezidenta elekto, oni vidis en la dua vico la estron de partio, kiu estis malestimita de ĉiuj la amaskomunikiloj ekde dekoj da jaroj).

donmiguel (Xem thông tin cá nhân) 00:36:07 Ngày 04 tháng 12 năm 2007

rosto:Vi elektis laŭ propagando. Propagando kostas monon.
Ĉu oni ne diras ĉiam, ke se esperantistoj havus multe da mono, kiom Esperanto disvastiĝus! okulumo.gif
...
Ĉu Rusio havas tiom da mono por esti danĝera? Ridinde. Ni ĉiuj scias kie mono estas, kie la plej grandaj riĉuloj loĝas. Ĉu en Rusio?
cetere, la duono el la novaj domoj sur la svisaj montoj (ili estas tre altkosta) estas aĉetitaj de la novriĉaj rusoj..sed ne gravas ridulo.gif

mi vere kredas ke nia politiko funkcias..

cetere 2: se mi scias pli pri la rusa opozicio ol la rusoj ili mem, io ajn ne estas ĝustas... se oni faras bombtesto meze de sibirio kaj oni bruligas kelkajn kvadratajn kilometrojn kaj diras ke tiu "ĝentila" bombo ne detruis la vivon, io ajn ne ĝustas. Mi ne volas diri ke Rusio estas malbona, sed certe estas unu el la danĝeremaj landoj...

konata iĉo foje diris: "Einmal KGB, immer KGB"

Mi havus timon se mi ne vere povus influi la politiko de mia lando..

(cetere3, mi revenos relegi tiun ĉi mi skribis ĉar mi estas ebria nun)

rosto (Xem thông tin cá nhân) 13:26:12 Ngày 04 tháng 12 năm 2007

Oh! Niaj pekoj estas pezaj!
Mezo de Sibirio! Kia hororo! Mi ja loĝas precize tie shoko.gif ...
Mi tuj transiĝos en Nevado!
...
Kio okazas? Oh! Savu min! Mi fariĝas mutaciinto! Miaj haroj estas nun ne rufa kaj ne pajla, sed certe verda!

manu_fr (Xem thông tin cá nhân) 22:22:16 Ngày 04 tháng 12 năm 2007

Terurĉjo:
donmiguel:cetere, la duono el la novaj domoj sur la svisaj montoj (ili estas tre altkosta) estas aĉetitaj de la novriĉaj rusoj..sed ne gravas ridulo.gif
konata iĉo foje diris: "Einmal KGB, immer KGB"
Kaŝiĝu ĉiuj, ĉar nun la plej danĝera lando de la mondo estas Svisio. (Pro rusoj, certe).
Kion signifas: "Einmal KGB, immer KGB"?
BV traduki.
(kaj en francio, estas svisoj, kiuj aĉetis ĉiujn la domojn proksime de la landlimo al Svisio...ridulo.gif tamen ne temas pri KGB...nur mono !)

stefanspaul (Xem thông tin cá nhân) 22:48:56 Ngày 04 tháng 12 năm 2007

Terurĉjo:Einmal KGB, immer KGB"?
BV traduki.
Saluton, estimata Konstantin!
Einmal KGB, immer KGB signifas:
"Unufoje KGB, ĉiam (aŭ: eterne) KGB".
Ĉu vi komprenas?
Post skribo: Se mi rajtas diri: Mi ne tro ŝatas vian novan bildeton. Ĝi ne estas blanka, mola kaj lanuga.
Post post skribo: "Gratulon" al Putin?

donmiguel (Xem thông tin cá nhân) 09:12:35 Ngày 06 tháng 12 năm 2007

mi ne volis diri ke rusujo estas la plej danĝera lando. Sed se vi konsideras la cirkonstancoj kaj la novaĵoj el via lando similas al landojn kiel oni konsideras kiel danĝera (ekz. usono, ili nur ne estas danĝera por eŭropo ridulo.gif )... sed mi ne TIMAS vin ..

kaj la komentario pri KGB estis iom troa ridulo.gif

rosto (Xem thông tin cá nhân) 13:25:15 Ngày 06 tháng 12 năm 2007

Kato mortis, fiodoras.
Katon manĝu, plu parolas.

rosto (Xem thông tin cá nhân) 21:46:21 Ngày 06 tháng 12 năm 2007

Kato mortis, odoraĉas.
Manĝu plu, se parolaĉas.

Quay lại